Berichten: 1
Taal: Esperanto
Yakunin (Profiel tonen) 26 april 2012 16:27:40
Saluton al ĉiuj, karaj samideanoj. Antaŭ nelonge mi eksciis pri ege interesa metodo de la lingvolernado kies mallongigita nomo estas "La matrica metodo". Ĝia inventisto estas Nikolaj Fedoroviĉ Zamjatkin, la profesia tradukisto.
La priskribo de la metodo estas jena:
1. Estas ĉirkaŭ 30 dialogoj mallongaj kiujn diktis la denaskuloj de la lingvo. Ankoraŭ tute ne komprenante la lingvon oni aŭskultas la dialogojn uzante diskilon po unu dialogo dum kelkaj tagoj ne malpli ol 3 horojn je unu tago. Ekzemple la unuan dialogon oni aŭskultas tri tagojn, la duan ankaŭ tri tagojn kaj tiel plu. Kiam ĉiuj dialogoj finiĝas la aŭskultanto, ankoraŭ tute ne komprenante la lingvon, alkutimiĝas al la sonado de la lingvo, lernas aŭdi apartajn vortojn ktp.
2. Kune kun dialogoj iras la tekstoj de la dialogoj. Post la traaŭskulto de la dialogoj oni prenas la tekstojn kaj aŭskultas la dialogojn samtempe legante ĝiajn tekstojn tiamaniere komprenante per kiuj literoj la sonoj de la lingvo estas esprimataj. Tiamaniere oni aŭskiltas kaj legas ankaŭ po unu dialogo dum kelkaj tagoj. Traleginte ĉiujn tekstojn kaj traaŭskultinte kiel ili sonas oni iomete komencas kompreni la gramatikon de la lingvo kaj la skribmanieron de la lingvo.
3. Nur post ĉio ĉi tio oni povas malfermi la vortaron de la lingvo kaj ekscii pri kio temis en la dialogoj. Pro tio ke la dialogoj kaj la tekstoj estis legataj kaj aŭskultataj ege multfoje dum monatoj la vortoj facile estas memorigataj.
4. La maratona legado-la fina etapo de la metodo estas legado je la lernata lingvo de tio kio estas interesa por vi ne malpli ol cent paĝoj ĉiutage. Samtempe, se necesas, oni povas uzi vortaron por ke ekscii signifojn de la nesciataj vortoj kaj de tempo al tempo legi informlibrojn pri la gramatiko de la lernata lingvo, sed tio ne ĉiam estas necesa.
5. Nun vi povas provi paroli kun denaskuloj de la preskaŭ ellernita de vi lingvo kaj la esperanto estos ege utila por tio kiel la perantolingvo!
Iom poste mi tradukos la recenzojn de tiuj kiuj per ĉi tiu matrica metodo ellernis lingvojn kaj se vi scipovas la rusan vi povas viziti la forumon http://zamyatkin.com/forum/index.php
Jen estas la mallonga priskribo de la metodo. La detalojn vi povas ekscii de la inventisto de la metodo je retpoŝto zamyatkin-nikolay@yandex.ru La aŭtoro scipovas multe da lingvoj kaj li povas ekspliki al vi ĉion kion vi ekvolos ekscii! Laŭ mia propra sperto la metoto estas bonega kaj ege efika kaj ĝi helpas eviti dum la lernado turmentojn kiujn elvokas la gramatiko de la lernata lingvo. Nun estas pretaj matricoj de la sekvaj lingvoj-la angla (brita kaj usona), la franca, la germana, la hispana, la itala, la ĉina kaj la rusa.
Ĝis la!
La priskribo de la metodo estas jena:
1. Estas ĉirkaŭ 30 dialogoj mallongaj kiujn diktis la denaskuloj de la lingvo. Ankoraŭ tute ne komprenante la lingvon oni aŭskultas la dialogojn uzante diskilon po unu dialogo dum kelkaj tagoj ne malpli ol 3 horojn je unu tago. Ekzemple la unuan dialogon oni aŭskultas tri tagojn, la duan ankaŭ tri tagojn kaj tiel plu. Kiam ĉiuj dialogoj finiĝas la aŭskultanto, ankoraŭ tute ne komprenante la lingvon, alkutimiĝas al la sonado de la lingvo, lernas aŭdi apartajn vortojn ktp.
2. Kune kun dialogoj iras la tekstoj de la dialogoj. Post la traaŭskulto de la dialogoj oni prenas la tekstojn kaj aŭskultas la dialogojn samtempe legante ĝiajn tekstojn tiamaniere komprenante per kiuj literoj la sonoj de la lingvo estas esprimataj. Tiamaniere oni aŭskiltas kaj legas ankaŭ po unu dialogo dum kelkaj tagoj. Traleginte ĉiujn tekstojn kaj traaŭskultinte kiel ili sonas oni iomete komencas kompreni la gramatikon de la lingvo kaj la skribmanieron de la lingvo.
3. Nur post ĉio ĉi tio oni povas malfermi la vortaron de la lingvo kaj ekscii pri kio temis en la dialogoj. Pro tio ke la dialogoj kaj la tekstoj estis legataj kaj aŭskultataj ege multfoje dum monatoj la vortoj facile estas memorigataj.
4. La maratona legado-la fina etapo de la metodo estas legado je la lernata lingvo de tio kio estas interesa por vi ne malpli ol cent paĝoj ĉiutage. Samtempe, se necesas, oni povas uzi vortaron por ke ekscii signifojn de la nesciataj vortoj kaj de tempo al tempo legi informlibrojn pri la gramatiko de la lernata lingvo, sed tio ne ĉiam estas necesa.
5. Nun vi povas provi paroli kun denaskuloj de la preskaŭ ellernita de vi lingvo kaj la esperanto estos ege utila por tio kiel la perantolingvo!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)