Postitused: 12
Keel: Esperanto
TatuLe (Näita profiili) 27. aprill 2012 4:04.19
Hyperboreus:Ah, pardonu, mi celis demandi ĉu ĝi laŭ vi estas ligita al 100 aŭ 100 librojn. Kompreneble ankaŭ detala teoria perspektivo pri tio estus interesa, sed eble ne taŭgus en ĉi tiu fadeno.TatuLe:Aŭ ĉu ankaŭ ĝi formale ligiĝas al la tuta frazero (100 librojn)?La demando estas formale laŭ kiu formaro? GG? MP?
Hyperboreus:Vi, kara TatuLe, bezonas decidi kio el tiuj du estas pli verŝajna.Mi konsentas kun vi ke la frazo kiun vi markis per * estas malĝusta kaj la alia estas ebla sed Joda-eca.
Jen mia provo movi la frazerojn:
Librojn li vendis proksimume 100.
La kvanto de libroj, kiujn li vendis, estis proksimume 100.
Ĉu tiuj eblas?
Pardonon al la fadenkreinto por la deflankiĝo.
黄鸡蛋 (Näita profiili) 28. aprill 2012 6:46.30
darkweasel:Ĉu la jena frazo povas esti ekzemplo?Albert1:adverbo povas difini [...] numeralon?!
Ĉu ekzemplon vi havas?
Duoble tri estas ses.