Al contingut

Labori estas facile aŭ Labori estas facila

de ora knabo, 26 d’abril de 2012

Missatges: 12

Llengua: Esperanto

ora knabo (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 17.06.56

Saluton

Hodiaŭ, en iu lernolibro, mi trovis la jenon:
Verbo ESTI povas havi du funkciojn:
a) funkcion de plena verbo kaj
b) funkcion de kopulo - ligoverbo

a) Kiam ĝi havas la funkcion de plena verbo, en la frazo maknas la subjekto, aŭ ĝin anstataŭas alia verbo en infinitivo. En tiu kazo la atribuaĵo havas adverban karakteron.

Estas BELE
Hodiaŭ estis VARME
Labori estas FACILE

b) Kiam ĝi havas la kopulan funkcion, en la frazo ekzistas subjekto (aŭ substantivo aŭ substantivaj pronomoj kiel korelativaj vortoj finiĝantaj je -O, -U, kaj -A, kaj personaj pronomoj). Tiam la atribuaĵoj havas adjektivan karakteron.

Lernado estas FACILA
Tio estas BELA
Ĉiuj estas GRANDAJ
Ĉu vi konsentus kun tiu klarigo? Pri la vetero (estas bele, estis varme) mi ne havas klaran opinion, tamen mi metus "bela" kaj "varma".

Sed "Labori estas facile" tute ne ĝustas (laŭ mi). Mi pensis ke nur adjektivoj povas esti ŝanĝitaj je verboj (La knabino estas bela = La knabino belas). Ĉar "Labori facilas" ŝajnas bona(e), mi ankaŭ dirus "Labori estas facila". Se oni dirus ke adjektivoj ne povas priskribi verbojn, ĉu oni ne povus imagi ke en tiu frazo ekzistas "kaŝita" substantivo - Labori estas facila (afero)?

sudanglo (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 17.24.32

Sed "Labori estas facile" tute ne ĝustas (laŭ mi).
Bedaurinde (por vi) ekde la fruaj jaroj tio estas ĝusta. Ĉu iu povas doni al Ora Knabo ligon al la Ekzercaro?

darkweasel (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 17.26.53

La klarigo en tiu lernolibro estas tute ĝusta.

fajrkapo (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 17.29.19

Ne laboru kaj jam , problemo solvita ridulo.gif( mi ne certas)

Albert1 (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 18.37.51

ora knabo:Saluton

Hodiaŭ, en iu lernolibro, mi trovis la jenon:
Verbo ESTI povas havi du funkciojn:
a) funkcion de plena verbo kaj
b) funkcion de kopulo - ligoverbo

a) Kiam ĝi havas la funkcion de plena verbo, en la frazo maknas la subjekto, aŭ ĝin anstataŭas alia verbo en infinitivo. En tiu kazo la atribuaĵo havas adverban karakteron.

Estas BELE
Hodiaŭ estis VARME
Labori estas FACILE

b) Kiam ĝi havas la kopulan funkcion, en la frazo ekzistas subjekto (aŭ substantivo aŭ substantivaj pronomoj kiel korelativaj vortoj finiĝantaj je -O, -U, kaj -A, kaj personaj pronomoj). Tiam la atribuaĵoj havas adjektivan karakteron.

Lernado estas FACILA
Tio estas BELA
Ĉiuj estas GRANDAJ

Ĉu vi konsentus kun tiu klarigo? Pri la vetero (estas bele, estis varme) mi ne havas klaran opinion, tamen mi metus "bela" kaj "varma".
Kiam mi eklernis Esperanton, mia instruisto klarigis tion jene:

"Adjektivo povas NUR difini substantivon, adverbo povas difini verbon, adjektivon, numeralon aŭ alian adverbon"

Do en viaj ekzemploj de b) tio estas tre klara. Ĉiam temas pri kvalito de iu substantivo: facila lernado, bela 'tio'(= substantivo), grandaj 'ĉiuj'(aĵoj/personoj = substantivo).

En la ekzemploj de a) temas pri frazoj en kiuj NE ESTAS SUBJEKTO (=substantivo) do ne eblas uzi adjektivon tial oni bezonas adverbon.

Tria regulo estas iom malpli facila; temas pri 'komplemento pri stato'.
Ekz-e: "Mi manĝas la supon varma."
1. Ĉi tie ne eblas uzi la adverbon 'varme' ĉar mi ne povas 'manĝi varme' (manĝi laŭ varma maniero).
2. Ĉi tie ankaŭ ne nur signifas ke 'la supo estas varma' ĉar en tiu kazo mi devus skribi: "Mi manĝas la supon varman." (rigardu 'varman'= rekta objekto / akuzativo).
3. La 'komplemento pri stato' difinas en kia stato estas la objekto dum la ago, esprimata per la verbo.
Do fakte la signifo de la frazo estas jena:
"Mi manĝas la supon (dum ĝi estas) varma."

darkweasel (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 18.40.23

Albert1:adverbo povas difini [...] numeralon
?!

Ĉu ekzemplon vi havas?

Hyperboreus (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 19.35.00

Forigite

Albert1 (Mostra el perfil) 27 d’abril de 2012 0.08.14

darkweasel:
Albert1:adverbo povas difini [...] numeralon
?!

Ĉu ekzemplon vi havas?
Li eble vendis tri librojn.
- Tute ne estas certe ke li vendis io ajn.

Li vendis eble tri librojn.
- Li vendis librojn sed oni ne estas certa ĉu estis tri ekzempleroj.

TatuLe (Mostra el perfil) 27 d’abril de 2012 2.58.57

Albert1:
darkweasel:
Albert1:adverbo povas difini [...] numeralon
?!

Ĉu ekzemplon vi havas?
Li eble vendis tri librojn.
- Tute ne estas certe ke li vendis io ajn.

Li vendis eble tri librojn.
- Li vendis librojn sed oni ne estas certa ĉu estis tri ekzempleroj.
Ankaŭ: Li vendis proksimume 100 librojn.
Laŭ mi estus plej sencohave diri, ke proksimume rilatas unuavice al la numeralo. Aŭ ĉu ankaŭ ĝi formale ligiĝas al la tuta frazero (100 librojn)?

Hyperboreus (Mostra el perfil) 27 d’abril de 2012 3.29.10

Forigite

Tornar a dalt