Til innholdet

Magiaj Krucvortenigmoj

fra fizikisto,2012 4 26

Meldinger: 36

Språk: Esperanto

fizikisto (Å vise profilen) 2012 4 26 20:37:28

Jen du magiaj krucvortenigmoj. Mi esperas, ke ili plaĉas al vi.

janele (Å vise profilen) 2012 4 26 22:30:26

fizikisto:Jen du magiaj krucvortenigmoj. Mi esperas, ke ili plaĉas al vi.
saluton!
bona ideo, tamen nur uzebla kaj ludebla se oni povas trovi la solvon ie.

se vi ne deziras doni la tutan donu nur unu au du literojn

dankon
samideane

fizikisto (Å vise profilen) 2012 4 27 06:56:43

janele:tamen nur uzebla kaj ludebla se oni povas trovi la solvon ie.

se vi ne deziras doni la tutan donu nur unu au du literojn
Kiel helpeto: La meza kampo enhavas "Ĝ" en enigmo 1 kaj "A" en enigmo 2.

La solvon kaj novajn enigmojn mi prezentos semajnfine.

janele (Å vise profilen) 2012 4 27 08:57:40

fizikisto:
janele:tamen nur uzebla kaj ludebla se oni povas trovi la solvon ie.

se vi ne deziras doni la tutan donu nur unu au du literojn
Kiel helpeto: La meza kampo enhavas "Ĝ" en enigmo 1 kaj "A" en enigmo 2.

La solvon kaj novajn enigmojn mi prezentos semajnfine.
Dankegon!

fizikisto (Å vise profilen) 2012 4 27 20:11:37

vidas vandenis:Duan mi solvis tie:
KADRO
AFRIKo
DRAMO
RIMENo
OKONO
Unuan ankoraŭ neee...
Tre bone, gratulon! Ĉi tiun solvon mi ne plu devos prezenti ĉi tie...

fizikisto (Å vise profilen) 2012 4 29 09:17:06

Solvoj de enigmoj 1 kaj 2:

teras'
etulo
ruĝul'
aludi
solid'

kadro
afrik'
dramo
rimen'
okono

Kaj jen du novaj enigmoj. Solvojn kaj novajn enigmojn vi ricevos la sekvontan semajnfinon.

fizikisto (Å vise profilen) 2012 5 6 09:14:28

Solvoj de enigmoj 3 kaj 4:

praav'
ringo
anser'
agent'
vorto

bovin'
okaze
vagon'
izoli
nenio

Jen 2 novaj enigmoj:

TatuLe (Å vise profilen) 2012 5 6 13:14:12

Mi trovis la jenajn vortojn por enigmo 5:
1 ĈEVAL'
2 ELIGI
3 VIRIN'
4 AGITI
5 LINIO

TatuLe (Å vise profilen) 2012 5 6 21:25:10

vidas vandenis:Mi proponas (se eblas) ke 'Lernu' teamo ne montrus ricevatajn de lernanoj solvojn de 'Magiaj Krucvortoj' ĝis semajnfino. Tiamaniere oni ne perdus intereson serĉi respondojn kaj samtempe plibonigi sian E-on. Do semajnfine estus tre amuze ekvidi la vicon de sukcesaj solvantoj.
Se ankaŭ la fadenkreinto pensas ke tio estas solvenda problemo, estas ankaŭ aliaj ebloj por fari tion, ekz:
- Ni sendu la respondojn kiel privatajn mesaĝojn al fizikisto, kaj li poste anoncas la vicon de solvintoj en ĉi tiu fadeno.

- Ni skribu la solvojn en blanka koloro, ĉi tiel:
1 ĈEVAL'
2 ELIGI
3 VIRIN'
4 AGITI
5 LINIO

Tiukaze la teksto estas videbla nur se oni markas ĝin, kaj estas facile eviti legi ĝin.

fizikisto (Å vise profilen) 2012 5 7 19:26:39

Saluton,
Mi konsentas, ke estus bone, se oni ne hazarde legus la solvojn. Skribi per blanka koloro ja estas taŭga maniero. Tamen, se vi preferas skribi al mi privatajn mesaĝojn, mi volonte registros la vicon kaj publikigos ĝin post unu semajno.

Amike
Fizikisto

Tibake til toppen