לתוכן העניינים

Kiom eroj vi povas uzi en unu vorto?

של Gxesio, 26 באפריל 2012

הודעות: 5

שפה: Esperanto

Gxesio (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2012, 22:26:59

Ĉu nur unu aŭ du ero en ĉiu vorto? Se ne, kiom eroj povas vi aljungi en unu vorto kaj ankoraŭ faras sencon. Mi pensis da "gepatrinetistujojn." "Ujoj da ambaŭ profesiaj malgrandaj patrinoj" kun la akuzativo.

Desit1 (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2012, 23:50:13

Gxesio:Ĉu nur unu aŭ du ero en ĉiu vorto? Se ne, kiom eroj povas vi aljungi en unu vorto kaj ankoraŭ faras sencon. Mi pensis da "gepatrinetistujojn." "Ujoj da ambaŭ profesiaj malgrandaj patrinoj" kun la akuzativo.
Se estas "-ino" jam ne eblas aldoni "ge-". Kaj tio ja ne estas senca.

Laboremulplendrinkvendejo. Vendejo de drinkaĵoj plena je laboremuloj.

darkweasel (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2012, 05:12:03

enmalliberejigati (= esti metata en malliberejon) ridulo.gif

Por respondi la demandon: Tiom, kiom sencohavas.

sudanglo (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2012, 09:57:12

Regulo ne ekzistas. Kiam la homoj komencas ne kompreni vin, tiam viaj kunmetitaĵoj enhavas tro da elementoj.

fajrkapo (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2012, 10:06:54

Gxesio:Ĉu nur unu aŭ du ero en ĉiu vorto? Se ne, kiom eroj povas vi aljungi en unu vorto kaj ankoraŭ faras sencon. Mi pensis da "gepatrinetistujojn." "Ujoj da ambaŭ profesiaj malgrandaj patrinoj" kun la akuzativo.
la celo de Eo estas super ĉio, esti facile komprenebla, ne provi esti hieroglifa, por tio pli bone uzu naciajn lingvojn, kvankam vi povus uzi malfacilajn vortojn aŭ arojn por iu ludo aŭ simila aĵo sed ne por normala interparolado. Aliflanke, lasante malantaŭ la komprenon, la ebleco uzi esperantajn arojn povas esti treege longa.

לראש הדף