Al la enhavo

One Piece en Esperanto :-)

de AmsterCard, 2012-aprilo-27

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

AmsterCard (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 23:30:06

Saluton karaj gesmidenoj samkiel ŝatantoj de japanaj animacioj - animeo.

Mi provis traduki unuan parton de fama animeo "One Piece" de la Angla lingvo en Esperanton. Bonvolu kontroli mian teruran tradukon, kritiki, danki, korekti ktp. ridulo.gif

Subtekstoj taŭgas por japana versio de la aniemo: One Piece, epizodo 1, 24:03 minutojn longdaŭre.

Elŝuti subtekstojn

Elŝuti plenajn animeojn kun esperantaj subtekstoj:
One Piece epizodo 1 (Esperanto sub) (110 mb).
One Piece epizodo 2 (Esperanto sub) (80 mb).

novatago (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 23:42:04

Download: elŝuti

Ĝis, Novatago.

AmsterCard (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 23:53:45

novatago:Download: elŝuti
Dankon, mi redaktis.

Sed pri infinitivo - estas disputa demando, ĉar logike oni uzu imperativon.

Estas ne mia ideo, sed decido de multaj aliaj geesperantistoj.

Rigardu:
--------------------------------
Oni scias, ke komputiko kaj similaj teknologioj devenas de Ameriko, do la unua, originala kaj vera lingvo de ili estas la Angla. Ĉu vi konsentas?

Do rigardu la nomojn de anglaj butonoj en komputilo: "cancel" "run" "check" "close"
Kiel vi tradukus ilin en Esperanton? Ĉu "rezigni" "kuri" "kontroli" "fermi"?
Se vi dirus "jes" do vi ne pravus, ĉar ili estas en imperativo en la Angla lingvo. Se oni estus en infinitivo, do angloj uzus sekvajn frazojn "to cancel" "to run" "to check" "to close".

Krom tio, simple imagu: kial ni uzu ifinitivon, tio ja estas formo nedefinita, ĝi donas nur priskribon de ago, iun informon. Sed imperativo - estas komando, ordono (al komputilo plenumi komandojn). Do logike oni uzu en Esperanto ĝuste imperativon. Oni konsentis ke niaj geesperantistoj traduku retpaĝaron "vk.com" laŭ imperatva ideo. Tio ne estas mia ideo, simple logiko.

Gis la,
Aleks'

AmsterCard (Montri la profilon) 2012-aprilo-28 00:40:39

Remus:Kiam vi traduku ion mi konsilas al vi uzi la metodon kiun oni uzas en la tradukado de programaroj en Ubuntuo

Postnoto: En esperanto por aludi al la "subtitles" oni diras subtekston, ĉar "titolo" estas titoloj de la reĝeco ktp, aŭ la supra (ĉefa) nomo de skribaĵo.
Dankon, mi sciu.

Giulia369 (Montri la profilon) 2012-aprilo-28 01:08:55

Mi multe ŝatis la ideon, kiam iu publikigi ĝin, mi certe konos. Malfeliĉe mi ne povas helpi pri la tradukado ĉar mi ne konas multaj da japanaj animeoj kaj mia Esperanto estas malbona.

chrisim101010 (Montri la profilon) 2012-aprilo-28 01:51:41

Remus:
Don't use the x-system → “Ne uzu ikso-sistemon”
Kial Esperanto uzas "ikson" kaj ne "x"? Mi sĉias ke X ne estas en la EO alfabeto, sed kial ne havas simplan sistemon?

Techandra (Montri la profilon) 2012-aprilo-28 07:05:59

AmsterCard:Saluton karaj gesmidenoj samkiel ŝatantoj de japanaj animacioj - animeo.

Mi provis traduki unuan parton de fama animeo "One Piece" de la Angla lingvo en Esperanton. Bonvolu kontroli mian teruran tradukon, kritiki, danki, korekti ktp. ridulo.gif

Subtitoloj taŭgas por japana versio de la aniemo: One Piece, epizodo 1, 24:03 minutojn longdaŭre.

Elŝuti subtitolojn
Ankaŭ vi povas elŝuti plenan filmon kun subtitloj (110 mb).
Laŭ mi estas bona ideo traduki ĉian animeon ridego.gif
Ĝis!

AmsterCard (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 05:50:41

Dankon al ĉiuj! ridulo.gif

Jen tradukis duan parton de ĝi - One Piece, epizodo 2 (Esperanto sub)

Bonan spektadon!
Aleks'

Reen al la supro