讯息: 8
语言: Esperanto
AmsterCard (显示个人资料) 2012年4月27日下午11:30:06
Mi provis traduki unuan parton de fama animeo "One Piece" de la Angla lingvo en Esperanton. Bonvolu kontroli mian teruran tradukon, kritiki, danki, korekti ktp.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Subtekstoj taŭgas por japana versio de la aniemo: One Piece, epizodo 1, 24:03 minutojn longdaŭre.
Elŝuti subtekstojn
Elŝuti plenajn animeojn kun esperantaj subtekstoj:
One Piece epizodo 1 (Esperanto sub) (110 mb).
One Piece epizodo 2 (Esperanto sub) (80 mb).
AmsterCard (显示个人资料) 2012年4月27日下午11:53:45
novatago:Download: elŝutiDankon, mi redaktis.
Sed pri infinitivo - estas disputa demando, ĉar logike oni uzu imperativon.
Estas ne mia ideo, sed decido de multaj aliaj geesperantistoj.
Rigardu:
--------------------------------
Oni scias, ke komputiko kaj similaj teknologioj devenas de Ameriko, do la unua, originala kaj vera lingvo de ili estas la Angla. Ĉu vi konsentas?
Do rigardu la nomojn de anglaj butonoj en komputilo: "cancel" "run" "check" "close"
Kiel vi tradukus ilin en Esperanton? Ĉu "rezigni" "kuri" "kontroli" "fermi"?
Se vi dirus "jes" do vi ne pravus, ĉar ili estas en imperativo en la Angla lingvo. Se oni estus en infinitivo, do angloj uzus sekvajn frazojn "to cancel" "to run" "to check" "to close".
Krom tio, simple imagu: kial ni uzu ifinitivon, tio ja estas formo nedefinita, ĝi donas nur priskribon de ago, iun informon. Sed imperativo - estas komando, ordono (al komputilo plenumi komandojn). Do logike oni uzu en Esperanto ĝuste imperativon. Oni konsentis ke niaj geesperantistoj traduku retpaĝaron "vk.com" laŭ imperatva ideo. Tio ne estas mia ideo, simple logiko.
Gis la,
Aleks'
AmsterCard (显示个人资料) 2012年4月28日上午12:40:39
Remus:Kiam vi traduku ion mi konsilas al vi uzi la metodon kiun oni uzas en la tradukado de programaroj en UbuntuoDankon, mi sciu.
Postnoto: En esperanto por aludi al la "subtitles" oni diras subtekston, ĉar "titolo" estas titoloj de la reĝeco ktp, aŭ la supra (ĉefa) nomo de skribaĵo.
Giulia369 (显示个人资料) 2012年4月28日上午1:08:55
chrisim101010 (显示个人资料) 2012年4月28日上午1:51:41
Remus:Kial Esperanto uzas "ikson" kaj ne "x"? Mi sĉias ke X ne estas en la EO alfabeto, sed kial ne havas simplan sistemon?
Don't use the x-system → “Ne uzu ikso-sistemon”
Techandra (显示个人资料) 2012年4月28日上午7:05:59
AmsterCard:Saluton karaj gesmidenoj samkiel ŝatantoj de japanaj animacioj - animeo.Laŭ mi estas bona ideo traduki ĉian animeon
Mi provis traduki unuan parton de fama animeo "One Piece" de la Angla lingvo en Esperanton. Bonvolu kontroli mian teruran tradukon, kritiki, danki, korekti ktp.
Subtitoloj taŭgas por japana versio de la aniemo: One Piece, epizodo 1, 24:03 minutojn longdaŭre.
Elŝuti subtitolojn
Ankaŭ vi povas elŝuti plenan filmon kun subtitloj (110 mb).
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
Ĝis!
AmsterCard (显示个人资料) 2012年4月29日上午5:50:41
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Jen tradukis duan parton de ĝi - One Piece, epizodo 2 (Esperanto sub)
Bonan spektadon!
Aleks'