Estonto de Pasporta Servo
од jan aleksan, 28. април 2012.
Поруке: 12
Језик: Esperanto
erinja (Погледати профил) 29. април 2012. 14.11.12
jan aleksan:Neerinja:La ideo estas krei tre bonan servon kiu eĉ ofertas ion kion aliaj gastig-servoj ne ofertasMi scivolemas pri tio. Ĉu vi povas doni ekzemplojn?
La ideo ankoraŭ ne estas detale ellaborita kaj mi ne volus doni malĝustajn informojn pri la enhavo de la estonta paĝaro. Kaj verdire, kvankam niaj eblaj "konkurecantoj" kredeble ne parolas Esperanton, mi vere ne volas diskuti la detalojn de la ideo en publika forumo; se alia paĝaro prenus la ideojn kaj uzus ilin, tio vere senutiligus nian paĝaron.
novatago (Погледати профил) 29. април 2012. 16.27.08
jan aleksan:Vi miskomprenas la aferon. Ja evidentas, ke en aliaj retejoj estas multe pli da uzantoj. Sed tiuj retoj ne estas Esperantaj. Ĉu vi vidas la diferencon? Pasporta Servo tre videble montras ke se oni volas uzi Esperanton en vojaĝo sen dependi de kongresoj, oni povos fari tion. Krom tio, oni ja povas supozi ke anoj de Pasporta Servo jam partoprenas almenaŭ unu interesaĵon. Mi multe malpli emus partopreni en reto, kie homoj (eble) nur serĉas senpagan gastejon.
Novatago:Jes ja en la 70aj jaroj, sed hodiaŭ, ekzistas samaj servoj kiu havas milfoje pli da uzantoj. (PS: ĉ 2000-3000 uzantoj, CS: 2 miljonoj). Do Al mi ŝajnas ke la reklampovo de PS nuliĝis ĉar junuloj povas ĉiam diri "interesa sed estas jam Couchsurfing".
Laŭ mi Pasportaservo plu ekzistu ĉar estas bonega reklamilo
Uzi Pasportan Servon ne nur estas alternivo laŭ senpageco, sed ankaŭ laŭ pensmaniero. Nenio malhelpas uzi aliajn similajn servojn al esperanto-parolantoj, se ili volas uzi ilin (tial mi ne komprenas, kial oni devus inviti uzi aliajn similajn retojn). Tamen, eĉ se kompreneble la nombro de Pasportaservanoj neniam estis alta, ĝi ĉiam utilis kaj ankoraŭ utilas. Skribi en profilo de alia simila reto, ke oni parolas Esperanton, ne utilas taŭge kiel reklamilo ĉar la plejmulto ne atentas iajn detalojn. Same, se oni parolas pri tradukoj de retejoj, ĉar personoj kutime nur serĉas lingvojn parolatajn de ili mem. Jen mia opinio. Ankaŭ evidentas ke la mondo ne finiĝos, se Pasportaservo finiĝus. Tamen pli bone se ĝi ekzistas ĉar ĝi videbligas vivan komunumon, kaj vivigas Esperanton.
Pri aliaj sociaj retoj, kiel fejsbuko aŭ ipernity, mi ne opinias same kiel pri Pasporta Servo.
Ĝis, Novatago.