Estonto de Pasporta Servo
jan aleksan :lta, 28. huhtikuuta 2012
Viestejä: 12
Kieli: Esperanto
jan aleksan (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2012 9.46.47
Kiel laŭ vi TEJO pluvartu Pasportan Servon? Jen tri proponoj:
- Pluvivigi + pluevoluigi PS.org: kontraŭ volontula kaj malvolontula laboro. Kostas.
- Lasi PS-n funkcii sen prizorgo: kontraŭ malgranda kosto (servilo). Entuziasmuloj povos tamen propriniciate produkti paperajn versiojn.
- Malŝalti PS.org kaj inviti homojn uzi alian servon (ekz. Couchsurfing).
Por tiuj kiuj ne scias kio estas pasporta servo: jen klarigoj kaj la retejo de la servo
erinja (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2012 14.21.40
Mi forte kontraŭus simple fermi la servon kaj sendi la uzantojn al couchsurfing, ĉar tiel ni tute perdas la ideon uzi Esperanton por gastigado (kaj ŝajnas al mi ke multaj PS-gastigantoj ne volus esti membroj de couchsurfing, por gastigi ankaŭ ne-Esperantistojn; kelkaj PS-gastigantoj jam plendis al mi pri tio, ke ili foje havas gastojn kiuj apenaŭ parolas Esperanton). Interalie la retpaĝo de couchsurfing ankaŭ ne ekzistas en Esperanto.
Estas granda ŝanco ke la nova lernu! ofertos similan servon, rilate al gastigado (t.e. personoj kiuj havas profilon povas indiki ke ili volas ricevi gastojn:. Se PS serioze konsideras simple fermiĝi, povus esti ke lernu povus transpreni la informojn de la PS-gastigantoj kaj inkluzivi ĝin en nia nova sistemo.
:: Por klarigi mian komenton, kaj por trankviligi la zorgojn kiujn kelkaj personoj eble havas - oni NE devos gastigi. Kiel nun, en la nova lernu! oni povos teni sian plenan privatecon. Oni ne devos doni al lernu.net sian nomon, urbon, ks. se oni ne volas. Sed tiuj kiuj volas indiki pli da informoj, kaj ankaŭ indiki sian pretecon gastigi - ili povos.
Francisko1 (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2012 19.42.55
jan aleksan:Saluton,Mi konsideras ke dormi surplanke ne estas bona afero.
Kiel laŭ vi TEJO pluvartu Pasportan Servon? Jen tri proponoj:
- Pluvivigi + pluevoluigi PS.org: kontraŭ volontula kaj malvolontula laboro. Kostas.
- Lasi PS-n funkcii sen prizorgo: kontraŭ malgranda kosto (servilo). Entuziasmuloj povos tamen propriniciate produkti paperajn versiojn.
- Malŝalti PS.org kaj inviti homojn uzi alian servon (ekz. Couchsurfing).
Por tiuj kiuj ne scias kio estas pasporta servo: jen klarigoj kaj la retejo de la servo
darkweasel (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2012 20.05.29
erinja:Estas granda ŝanco ke la nova lernu! ofertos similan servon, rilate al gastigado (t.e. personoj kiuj havas profilon povas indiki ke ili volas ricevi gastojn:. Se PS serioze konsideras simple fermiĝi, povus esti ke lernu povus transpreni la informojn de la PS-gastigantoj kaj inkluzivi ĝin en nia nova sistemo.lernu! do preskaŭ jam fariĝos la centra ejo por ĉiuj bezonoj esperantistaj.
lagtendisto (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2012 20.25.22
jan aleksan:Saluton,BeWelcome enhavas esperantlingvan uzointerfazon. La teamo de BeWelcomeo memkonstruas la uzosistemon.
- Malŝalti PS.org kaj inviti homojn uzi alian servon (ekz. Couchsurfing).
erinja (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2012 22.57.53
darkweasel:lernu! do preskaŭ jam fariĝos la centra ejo por ĉiuj bezonoj esperantistaj.Efektive, lernu! estas la plej granda reta komunumo de Esperantistoj, kaj kiam mi mem planas vojaĝi al alia urbo, inter la unuaj aferoj kiujn mi faras ofte estis fari datumbazan serĉon de lernu!, por vidi ĉu estas aktivaj esperantistoj en la urbo kiun mi vizitos. Kutime ne por gasti, sed nur por demandi al lokaj e-istoj, ĉu ili volas renkontiĝi kun mi.
Mi pensis ke estus tre bone se oni povus aldoni tiun simplan datumon al sia konto, ĉu oni pretas gastigi aŭ ne, aŭ ĉu oni emas renkonti alilandajn esperantistojn kiuj venos al via urbo. Kelkaj lernu!-uzantoj menciis tiun saman ideon al mi. Evidentiĝis ke la aliaj teamanoj havis similajn ideojn, kaj ili ankaŭ havis kelkajn tre bonajn ideojn pri kiel aldoni kelkajn aliajn servojn por vojaĝantoj, do naskiĝis la ideon krei paĝaron pri tio (kiu tamen ankoraŭ estos ligita al lernu! - lernu-konto funkcios ankaŭ tie; kiel ĉe reta PIV, oni ne devos krei aldonan konton).
Ni havas nomon por la proponita projekto kaj ni aĉetis ret-adreson kun la nomo, sed la afero ankoraŭ ne estis detale planita, ĉar nia tempo estas nun okupita per planado de la nova lernu! mem (kiu kompreneble havas plej altan prioritaton).
------------
Mi volas aldoni ke la ideo NE estas krei "version de couchsurfing por Esperantistoj", aŭ "krei pli bonan version de Pasporta Servo". La ideo estas krei tre bonan servon kiu eĉ ofertas ion kion aliaj gastig-servoj ne ofertas, por allogi ankaŭ ne-esperantistojn.
jan aleksan (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2012 0.01.43
- ĉu indas pluokupi tempon al pretigo de adreslibro, eĉ se nun estas retejo de Pasporta Servo?
- Ĉu PS entute pluekzistu, eĉ se ekzistas aliaj neesperantistaj gastservoj?
erinja (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2012 2.41.39
Mi aŭdis ke TEJO jam antaŭe decidis ĉesi produkti la libron, sed estis tre multaj plendoj kaj ili decidis lastmomente produkti la libron en tiu jaro. Mi ne scias ĉu tio estis vera, ĉar mi ne aŭdis tion rekte de TEJO-aktivulo.
Laŭ mi Esperanto perdas multon se ĝi ne havas propran socian reton. Esperantistoj ĉe couchsurfing tute perdiĝus en la amaso de parolantoj de la angla. Esperantisto kiu aliĝus al tio kredeble ricevus pli da gastoj kiuj parolas en la angla ol kiuj parolus en Esperanto.
novatago (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2012 10.59.27
Laŭ mi Pasportaservo plu ekzistu ĉar estas bonega reklamilo kaj ĝi estas Esperanta kulturaĵo, pri kiu la movado ja povas fieregi. Se la retejo havas problemojn, simple oni solvu ilin. Se la servo devas ne funkcii dum unu jaro por solvi problemojn, oni faru tion. Sed certe oni ne malbrave kaj "facile" fuĝu al plurlingva retejo. Tio estus terurega eraro.
Ĝis, Novatago.
jan aleksan (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2012 13.20.55
erinja:Mi neniam aŭdis pri tia ideo. Almenaŭ en la lastjaraj laborplanoj de TEJO ĉiam estis menciita pluvivo de la papera versio.
Laŭ mi Esperanto perdas multon se ĝi ne havas propran socian reton. Esperantistoj ĉe couchsurfing tute perdiĝus en la amaso de parolantoj de la angla. Esperantisto kiu aliĝus al tio kredeble ricevus pli da gastoj kiuj parolas en la angla ol kiuj parolus en Esperanto.
erinja:Jes ja en la 70aj jaroj, sed hodiaŭ, ekzistas samaj servoj kiu havas milfoje pli da uzantoj. (PS: ĉ 2000-3000 uzantoj, CS: 2 miljonoj). Do Al mi ŝajnas ke la reklampovo de PS nuliĝis ĉar junuloj povas ĉiam diri "interesa sed estas jam Couchsurfing".
Laŭ mi Pasportaservo plu ekzistu ĉar estas bonega reklamilo
erinja:La ideo estas krei tre bonan servon kiu eĉ ofertas ion kion aliaj gastig-servoj ne ofertasMi scivolemas pri tio. Ĉu vi povas doni ekzemplojn?