Al la enhavo

Konsilo por la ekzameno?

de KetchupSoldier, 2012-aprilo-29

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

KetchupSoldier (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 00:28:45

Ĉu vi havas konsilo por la nivelo A (baza) Esperanto ekzameno? Mi ne scias kio ĝi estas mi trovos kiam mi faras ĝin.

Lom (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 02:10:16

Ĉu vi aludas al la ekzameno nivelo A de lernu.net? (Aŭ ĉu vi entencas trapasi la KER ekzamenon nivelo A? Ĉar tio ankaŭ ŝajne baldaŭ okazos. Tamen mi pensas ke la konsiloj estos similaj.)

Mia konsilo estus simple uzi la baznivelaj kursoj kaj la konciza gramatiko (vi facile trovos la necesajn paĝojn por la ekzameno en la fallisto).
Tiu paĝo klare diras al vi kion vi devas scii: http://eo.lernu.net/mia_lernu/ekzamenoj/antauxkono...

Pli ĝenerale, faru tiel kiel vi preferas. Legu/uzu la forumon, provu la esperantajn ludojn, legu la bildstrion (mi ne plu trovas ĝin, sed mi memoras ke estis eta bildstrio ie en tiu paĝaro malgajo.gif ), rigardu esperantajn filmetojn en Youtube, aŭskultu Radio Muzaiko,...

Kaj ne timu simple rekte provi la ekzamenon, komplete aŭ parte. Vi rajtas reprovi ĝin ĉiu semajno senpage.
Tamen nepre faru ĝin sen friponi. ridulo.gif

Kaj por fini, jen kelkaj korektoj por via mesaĝo:
Ĉu vi havas konsilojn(akuzativo, kaj multenombro se vi volas pli ol unu konsilon) por la nivelo A (baza) Esperanto ekzameno? Mi ne scias kio ĝi estas. Mi trovos kiam mi faros ĝin.

erinja (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 02:47:20

Mia konsilo estas:

- Iru al la paĝo pri ekzamenoj kaj detale studu la "antaŭsciojn" por tiu ekzameno
- Faru ekzercojn pri la temoj, kiuj menciiĝas en tiu listo de "antaŭscioj". Aparte praktiku la temojn, pri kiuj vi ofte malsukcesas (ekzemple, akuzativo)
- Provu multe skribi en la forumoj, kaj petu ke aliaj uzantoj korektu vin. Se vi ne komprenas iun korekton, simple demandu! Vi lernos multon.
kaj
- Faru la ekzamenon. Kaj ne zorgu se vi malsukcesos! Plej multaj lernantoj ne sukcesas en la unua provo, sed tiu provo mem instruos al vi tre multon, kaj vi havos pli bonan ideon pri la temoj kiujn vi devas studi pli bone. Ne timu malsukceson! Tio estas nur parto de la lernado (kaj estas neniu speciala premio por persono kiu sukcesas en la unua provo!)

Sendube, demandu en la forumo pri la aferoj kiujn vi ne komprenas. Eĉ se vi ne scias precize kion demandi - simple demandu ĝenerale. "Kiam mi uzu -a kaj kiam -e?". "Kiam mi uzu -n?" "Mi vidis la frazon .... kaj mi ne komprenas, kial en ĝi oni uzis la formon .... Ĉu iu povas klarigi tion?"

Demandu pli, kaj vi lernos pli!

Lom (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 02:54:10

Dum mi estas tie: Mi mem havas rapidan gramatikan demandon: Ĉu oni uzu akuzativon en tiu frazo aŭ ne?:
"Vi volas pli ol unu konsilon."
ridulo.gif

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 06:58:13

Lom:Dum mi estas tie: Mi mem havas rapidan gramatikan demandon: Ĉu oni uzu akuzativon en tiu frazo aŭ ne?:
"Vi volas pli ol unu konsilon."
ridulo.gif
Ne. Post prepozicio oni uzas akuzativon nur, kiam temas pri direkto. Vi skribu :"Vi volas konsilon" aŭ "Vi volas pli ol unu konsilo".

erinja (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 14:03:25

dobri:Ne. Post prepozicio oni uzas akuzativon nur, kiam temas pri direkto. Vi skribu :"Vi volas konsilon" aŭ "Vi volas pli ol unu konsilo".
Vi eraras, dobri.

"Vi volas pli ol unu konsilon" estas la ĝusta frazo.

"ol" ne vere estas prepozicio kiel kutimaj prepozicioj. Eblas uzi -n post "ol" por pluraj funkcioj kiuj ne rilatas al direkto de movo.

Vi povas legi en PMEG pri "ol"

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 15:18:51

erinja:
"Vi volas pli ol unu konsilon" estas la ĝusta frazo.
+1

Lom (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 19:57:57

Dankon. ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 20:06:03

erinja:
- Faru la ekzamenon. Kaj ne zorgu se vi malsukcesos! Plej multaj lernantoj ne sukcesas en la unua provo, sed tiu provo mem instruos al vi tre multon, kaj vi havos pli bonan ideon pri la temoj kiujn vi devas studi pli bone. Ne timu malsukceson! Tio estas nur parto de la lernado (kaj estas neniu speciala premio por persono kiu sukcesas en la unua provo!)
Ĝuste tiel estas - jen ekzemple miaj propraj rezultoj. Por la b-ekzameno mi bezonis plurajn provojn, kaj pri la kulturmovada - kiu nun ne plu ekzistas - mi neniam sukcesis!

KetchupSoldier (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 21:18:03

Dankon, ĉiuj! Mi havas probelmojn kun "-n" ĉar angla ne havas ion kiel tiu. xD

Hmm... "...ion kiel tiu." Ĉu tio estas ĝusta?

Reen al la supro