Sadržaj

Ojalá!! Insha allah!

od Paquillo, 29. travnja 2012.

Poruke: 20

Jezik: Esperanto

Paquillo (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 16:20:13

En la hispana ni havas interesan arabdevenan vorton "ojalá", ĝi signifas pli malpli: mi deziregas ke la fortuno faru ke tio okazu. Ĝi devenas de la araba insha allah, dio volu, kvankam la hispanoj ne scias tion, nek pensas pri iu dio kiam ili uzas tiun oftan hispanan vorton.
Kiel ni tradukus ĝin en eon??
Kiel oni diras "ojalá" en aliaj lingvoj??

Demian (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 16:27:20

Panĝaba parolantoj en la Okcidenta Panĝabo uzas "insha-allah", sed la parolantoj en la Orienta Panĝabo preferas uzi "bhagwan-kare", aŭ "khuda-kare", aŭ "je-waheguru-ne-chaheya".

Same estas en la hindustana (hinda/urdua). Islamanoj uzas "insha-allah" sed hinduoj preferas "bhagwan ne chaha to."

Angla parolantoj en Barato preferas diri "if god wills", aŭ "god willing."

Paquillo (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 16:36:52

Tamen en la hispana oni ne pensas pri ia dio, ateistoj povas uzi ĝin tute libere, mi volus tradukon de la hispana ojalá, la traduko de la araba estas tre facila, kaj kvankam ili havas similajn signifojn, tamen estas malsamaj.
Ĉar la korekta traduko de insha allah en la hipana estus: Dios lo quiera!!, sed ne ojalá.

fajrkapo (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 17:45:13

Ankaŭ Hola devenas de la araba, referencante al Alaho, kaj sekure ankaŭ en aliaj eŭropaj lingvoj estas ĉi tiu araba influo kiel hello, hallo, ktp.
Esperante ne povas havi ĉi tiun historian esprimon kun samaj vortoj por diri volu dio, ĉar estus iom absurda numtempe. Estis io historia, kreita en speciala mezepoko en Hispanio, kaj kiel vi diras nek hispanoj scias ke ojalá referencas al islama Dio Alaho. Simple Volu Dio bonus.
PD mia bildo reflektas la gravan araban influon dum la estinto...

PD ateistoj povus uzi Volu Forto, volu Energio, aŭ volu Sorto, kaj Dikreantoj povas uzi Volu Dio (aŭ volu Alaho se ili estas islamaj)

Paquillo (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 17:59:54

Al mi plaĉas tiu hispana ne derivebla vorto, eble nia plej kompleksa interjekcio, kaj ĝia signifo: mi deziregas ke la fortuno faru ke tio okazu!! Ĉu ne estas bela?

Mi pensas ke "dio volu" ne estas korekta traduko, ĉar hispanoj ne pensas tion kiam ili uzas ojalá.

Volu sorto estus pli proksima.
Ankaŭ, nia deziro realiĝu.

abdullatif (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 18:06:34

Paquillo:En la hispana ni havas interesan arabdevenan vorton "ojalá", ĝi signifas pli malpli: mi deziregas ke la fortuno faru ke tio okazu. Ĝi devenas de la araba insha allah, dio volu, kvankam la hispanoj ne scias tion, nek pensas pri iu dio kiam ili uzas tiun oftan hispanan vorton.
Kiel ni tradukus ĝin en eon??
Kiel oni diras "ojalá" en aliaj lingvoj??
Mi gepatre parolas la Araban, ni tre uzas la frazon "Inŝallah" kio signifas, Se Dio volus,
Sed la vorto "Ojalá" havas alian signifon Arabe, ĝi estas O+Ja+Alla (O=Kaj + Ja, estas ilo por voki + Alla, estas la nomo de Dio)..
Sed la uzo de ĉi tio frazo estas tiel la uzo de la Angla (Let's), do Esperante la plej bona traduko estas "Ni Faru!" ridulo.gif

Estas interese de scii ke Ojalla ekzistas en la Hispana okulumo.gif

fajrkapo (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 18:20:19

Al mi plaĉas ankaŭ ojalá, sed ankaŭ hispane ni diras multfoje: Dios quiera anstataŭ Ojalá, tial Volu Dio la samo signifas ol ojalá, kaj oni povus uzi simpatian vortludon esperante kiel Ege igu (mi deziregas ke la fortuno faru ke tio okazu), aŭ Ege igus aŭ io simila.

Paquillo (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 18:36:48

fajrkapo:Al mi plaĉas ankaŭ ojalá, sed ankaŭ hispane ni diras multfoje: Dios quiera anstataŭ Ojalá, tial Volu Dio la samo signifas ol ojalá, kaj oni povus uzi simpatian vortludon esperante kiel Ege igu (mi deziregas ke la fortuno faru ke tio okazu), aŭ ege igus aŭ io simila.
Ni uzas "dios lo quiera" kun malsama nuanco ol "ojalá", do ili ne signifas la samon. Nek oni povas uzi unu anstataŭ la alia.

Egeiĝu Ankaŭ estus interesa kunmeto.

fajrkapo (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 18:46:32

Paquillo:Ni uzas "dios lo quiera" kun malsama nuanco ol "ojalá", do ili ne signifas la samon.
Mi uzas ilin same, eble Dios quiera estas pli formala, por mi estus la nura malsamo, sed ambaŭ por mi estus samsignifaj deziresprimoj.

Sahaquiel (Prikaz profila) 29. travnja 2012. 18:47:13

Mi diras «Tiel estu»-n por diri «Ojalá»-n esperante.

Natrag na vrh