본문으로

Ĉu vi povas difini participon?

글쓴이: dpmsf, 2012년 4월 29일

글: 4

언어: Esperanto

dpmsf (프로필 보기) 2012년 4월 29일 오후 11:23:55

Saluton al ĉiuj!

Laŭ mi, kiam oni tre bone scias pri io, oni povas difini ĝin al malsciulo.
Kaj mi pensas, ke participo estas la plej malfacila Esperanta gramatiko regulo por defini. Laŭ mi, la plej bona defino de Esperanta participo estas "PARTICIPO estas vortoj, kiuj esprimas AGOJN kaj KVALITOJN en la sama tempo" de Universala Esperanta Metodo de Doktoro Benson.
Kaj vi? Kiu(j) estas la plej bona difino de participo? Ĉu vi povas difini ĝin?

Mustelvulpo (프로필 보기) 2012년 4월 30일 오후 8:51:14

Participo estas vorto, uzata kiel adjektivo, kies deveno estas de verbo. La brulanta ligno, la sendata mesaĝo.

dpmsf (프로필 보기) 2012년 4월 30일 오후 9:15:09

Demandoj: Mi povas uzi ĝin, kiel substantivo kaj adverbo, ĉu ne? Ĉu mi povas uzi ĝin, kiel verbo?
Kaj laŭ vi, kiu(j) estas la plej malfacila regulo de Esperanto?

cellus (프로필 보기) 2012년 5월 2일 오후 7:33:50

Kantanta hono estas homo kiu kantas, sendita letero estas letero kiun iu sendis. Tio povas esti bona komenco. Komencanto estas persono kiu komencas.
Finanto estas persono kiu kiel mi nun finigas tiun ĉi mesaĝon.

다시 위로