Tin nhắn: 15
Nội dung: Esperanto
erinja (Xem thông tin cá nhân) 23:30:16 Ngày 30 tháng 4 năm 2012
Kelkaj skribas kokete, "Vi estas bela, eble ni povas esti amikoj" ktp. Sed aliaj skribas simple por trovi korespond-amikon - estas kaj viroj kaj virinoj kiuj skribas al mi kun tiu celo.
Alia afero estas ke kelkaj personoj skribas en ŝajne koketa maniero, sed ili volas nur amikecon. Pro kulturaj kialoj, loĝantoj de unu lando povas kompreni tiajn mesaĝojn en alia maniero ol loĝantoj de alia lando. Antaŭ iom da tempo mi parolis kun viro, lernu-uzanto kiu ne estas usonano. Li ne konsciis ke kiam li diris kelkajn aferojn en la angla (al viroj aŭ al virinoj), povus ŝajni kokete, kvankam li tute ne celis tion, li nur volis montri amikecon.
Se vi volas doni ian indikon, eble vi povus meti ion en via profilo. Eble ion kiel, "Mi ankaŭ esperas konvinki al mia koramikino lerni Esperanton!" (eĉ se tio ne estas vera). Tio estas bona maniero por ĝentile averti al personoj kiuj legas vian profilon, ke ili ne serĉu amon ĉe vi!
vincas (Xem thông tin cá nhân) 10:23:22 Ngày 01 tháng 5 năm 2012
Paquillo:Mi bone komprenas vin. Mi kelkfoje ricevis privatajn mesaĝojn de virinoj duonnudaj.Fek' kie estas tiaj virinoj en mia vivo
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
KetchupSoldier (Xem thông tin cá nhân) 20:17:29 Ngày 01 tháng 5 năm 2012
vincas:Fek' kie estas tiaj virinoj en mia vivoHahahahaha! Mi ne ricevis tiojn. Mi havas amikojn kiu ŝatus tiojn bildojn, tamen.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
KetchupSoldier (Xem thông tin cá nhân) 20:26:08 Ngày 01 tháng 5 năm 2012
erinja:Ankaŭ mi foje ricevas tiajn mesaĝojn, KetchupSoldier. Mi simple ignoras ilin. Ili plej ofte ne skribas denove. Multaj personoj skribas amason da mesaĝoj por trovi korespondanton, kaj mi dubas ke ili eĉ rimarkas ke mi ne respondas.Dankon, erinja.
Kelkaj skribas kokete, "Vi estas bela, eble ni povas esti amikoj" ktp. Sed aliaj skribas simple por trovi korespond-amikon - estas kaj viroj kaj virinoj kiuj skribas al mi kun tiu celo.
Alia afero estas ke kelkaj personoj skribas en ŝajne koketa maniero, sed ili volas nur amikecon. Pro kulturaj kialoj, loĝantoj de unu lando povas kompreni tiajn mesaĝojn en alia maniero ol loĝantoj de alia lando. Antaŭ iom da tempo mi parolis kun viro, lernu-uzanto kiu ne estas usonano. Li ne konsciis ke kiam li diris kelkajn aferojn en la angla (al viroj aŭ al virinoj), povus ŝajni kokete, kvankam li tute ne celis tion, li nur volis montri amikecon.
Se vi volas doni ian indikon, eble vi povus meti ion en via profilo. Eble ion kiel, "Mi ankaŭ esperas konvinki al mia koramikino lerni Esperanton!" (eĉ se tio ne estas vera). Tio estas bona maniero por ĝentile averti al personoj kiuj legas vian profilon, ke ili ne serĉu amon ĉe vi!
La plej freŝa mesaĝoj estis tre koketa. Li sendis poŝtkarto kiu diris "Vi varmigas mian koron!" Tio estas tro.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
vincas (Xem thông tin cá nhân) 07:31:30 Ngày 02 tháng 5 năm 2012
Eble vi en sia sinprezento skribu ke vi ne volas ricevi koketajn mesaĝojn el viroj.