ไปยังสารบัญ

Virinoj: Kiel trakti viroj ĉi tie?

จาก KetchupSoldier, 30 เมษายน 2012

ข้อความ 15

ภาษา: Esperanto

KetchupSoldier (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 01:06:13

Ekde mi iĝis ano ĉe lernu!, mi havis du aŭ tri viroj kiu sendis min messaĝoj koketaj. Mi estas lesba, kaj mi havas karamikinon, do mi ne volas ĉi tiuj messaĝoj. Mi ne konis ĉi tiuj viroj, kaj mi ne parolis al ilin antaŭ ili sendis min la messaĝoj.

Ĉu vi havis ĉi tiuj travivaĵoj? Kiel vi traktas ilin?

(Pardonu miaj eraroj, bonvolu. ridulo.gif )

maka2012 (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 02:23:39

KetchupSoldier:Ekde mi iĝis ano ĉe lernu!, mi havis du aŭ tri viroj kiu sendis min messaĝoj koketaj. Mi estas lesba, kaj mi havas karamikinon, do mi ne volas ĉi tiuj messaĝoj. Mi ne konis ĉi tiuj viroj, kaj mi ne parolis al ilin antaŭ ili sendis min la messaĝoj.

Ĉu vi havis ĉi tiuj travivaĵoj? Kiel vi traktas ilin?

(Pardonu miaj eraroj, bonvolu. ridulo.gif )

Demian (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 10:33:00

KetchupSoldier:Ĉu vi havis ĉi tiuj travivaĵoj? Kiel vi traktas ilin?
Mi neniam spertis tion je Lernu! (Kvankam la ekstera vivo estas alia afero.)

Ajnkaze, mia amiko ĉe Lernu! unue rakontis al mi pri la sama problemo. Li demandis kion li faru. Ĉar ni ne povis fari ion, mi konsilis lin ke li ignoru tiajn mesaĝojn.

Ni ne parolis pri tiu afero ree.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 11:20:27

Mi mem kutime raportas privatajn mesaĝojn, pri kiuj mi supozas, ke ili estis amase dissenditaj al multaj uzantoj, al la teamo per la tiucela butono, kaj ne respondas al ili.

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 12:08:17

KetchupSoldier:Ekde mi iĝis ano ĉe lernu!, mi havis du aŭ tri viroj kiu sendis min messaĝoj koketaj. Mi estas lesba, kaj mi havas karamikinon, do mi ne volas ĉi tiuj messaĝoj. Mi ne konis ĉi tiuj viroj, kaj mi ne parolis al ilin antaŭ ili sendis min la messaĝoj.
Ne tute strange, Sonja. Vi aspektas ege bela viafote, kaj kiel vi jam certe rimarkis, virinoj mankas en ĉi tiuj Lernu-forumoj. Do, vidante vin, estas tute normale ke kelkaj viroj dezirus ekrilati kun vi, ne sciante ke vi estas samseksemulino kaj jam havas koramikinon. Eble vi devus indiki tiun privataĵon viaprofile, por eviti tiajn ĝenaĵojn.

Amike.

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 17:14:48

Mi bone komprenas vin. Mi kelkfoje ricevis privatajn mesaĝojn de virinoj duonnudaj. El tiam mi ne bone dormas kaj perdis la ĝojon. Tiaj mesaŝoj devus esti malpermesitaj kaj la sendantoj punitaj ĉar faras multe da malbono al trankvilaj, normalaj personoj. Ni eble bezonas psikologian helpon por eviti eblajn traŭmojn.

Ricevu amikan saluton.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 17:22:58

Paquillo:Mi bone komprenas vin. Mi kelkfoje ricevis privatajn mesaĝojn de virinoj duonnudaj. El tiam mi ne bone dormas kaj perdis la ĝojon. Tiaj mesaŝoj devus esti malpermesitaj kaj la sendantoj punitaj ĉar faras multe da malbono al trankvilaj, normalaj personoj. Ni eble bezonas psikologian helpon por eviti eblajn traŭmojn.

Ricevu amikan saluton.
mdr

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 17:45:17

KetchupSoldier:Ĉu vi havis ĉi tiuj travivaĵoj? Kiel vi traktas ilin?
Sufiĉus simple ne respondi aŭ ignori ilin.

dpmsf (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 18:23:43

KetchupSoldier:Ĉu vi havis ĉi tiuj travivaĵoj? Kiel vi traktas ili?
Se mi havas tiun problemon, mi neniam legus la mesaĝojn, mi sole forprenus ilin. Kaj se tio, okazus ĉe lernu!, mi informus al la teamo pri tio.

Epovikipedio (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2012, 22:44:53

KetchupSoldier:Ekde mi iĝis ano ĉe lernu!, mi havis du aŭ tri viroj kiu sendis min messaĝoj koketaj. Mi estas lesba, kaj mi havas karamikinon, do mi ne volas ĉi tiuj messaĝoj. Mi ne konis ĉi tiuj viroj, kaj mi ne parolis al ilin antaŭ ili sendis min la messaĝoj.

Ĉu vi havis ĉi tiuj travivaĵoj? Kiel vi traktas ilin?

(Pardonu miaj eraroj, bonvolu. ridulo.gif )
Fakte, lernu estas "lernejo" por lerni Esperanto.

Ĉar vi ne konas ĉi tiujn virojn, mi ne rekomendas renkonti ilin. Simpla kialo estas ke kelkaj (ne ĉiuj) viroj povas esti sendanĝera ĉar la mesaĝoj estas afablaj, sed ĝi povas esti danĝera (seksperforto aŭ agreso) en reala vivo.

Ĝi eblas ke ili ne mensogas kaj ke ili estas afablaj, sed diru afable al ĉi tiuj viroj ke vi ne estas interesa al ili.

กลับไปด้านบน