До змісту

La Brita Kongreso 2013

від sudanglo, 30 квітня 2012 р.

Повідомлення: 2

Мова: Esperanto

sudanglo (Переглянути профіль) 30 квітня 2012 р. 09:28:54

Ne estas ankoraŭ 100-procent certe, sed sajnas tre probable ke la Brita Kongreso 2013 (al kiu estas varme invitataj eksterlandaj partoprenantoj) okazos en la marborda urbo, Ramsgate.

Tiu urbo rekte ligita al Belgujo per pramŝipo el propra haveno, kaj cetere nur 20 mejlojn for de Dovro (ĉefhaveno por markolaj transiroj) estas ĉarma, kompakta, sun-benita, feri-urbo, dotita de malmultekostaj hoteloj, kafejoj kaj restoracioj, kiel ankaŭ de distraj eblecoj.

Mi havas du demandojn.

1. Principe, kiom da lernu-anoj interesiĝus pri partopreno?

2. Kiu semajnfino, cirkaŭ la fino de aprilo kaj la komenco de majo, ŝajnas plej oportuna por eksterlanda partopreno far loĝantoj de Belgujo, Nederlando kaj Nord-orienta Francujo?

sudanglo (Переглянути профіль) 9 жовтня 2012 р. 09:08:40

Kun ĝojo mi povas konfirmi ke la Brita Kongreso 2013 okazos je la semajnfino 10-a al 12-a majo. Belajn bildojn de Ramsgate vi jam povos rigardi ĉe la nun konstruata retejo britakongreso.org- musklaku por grandigi la bildojn.

La kongresejo estos konvertita eks-kinejo en la mezo de la urbo nur kelkajn minutojn piede de la maro kaj la distra-zono.

La organizantoj antaŭvidas ke la kongreso estos plene internacia kun partopreno de Esperantistoj (spertulaj kaj nov-bakitaj) de la proksim-Kontinento. La kotizo por ne-britoj estos poŝmona kaj ni esperas negoci tre favorajn kondiĉojn por loĝado per blok-antaŭmendo en mar-frontaj hoteloj.

Se vi volas garantii partoprenon (estas absoluta limo de 240 partoprenantoj), sufiĉas jam signali tion retpoŝte al EAB (eab@esperanto.org.uk).
Ili precizigos ĝustatempe kiel pli formale aliĝi.

(Se vi estas komencanto kaj ankoraŭ ne povas bone skribi en Esperanto vi povos uzi la anglan aŭ la francan en via mesaĝo - dum la kongreso mem estos oficialaj 'krokodiloj' por helpi komencantojn.)

Назад до початку