Al la enhavo

-IST- aŭ -ANT- ?!

de Chainy, 2012-aprilo-30

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 11:42:09

Bonvolu esprimi vian preferon!

Dankon.

Cary (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 12:14:28

Mi preferas administranton/moderiganton.

Mi ŝatas pensi ke um-isto iel rilatas al um-ismo, kaj um-anto estas iu kiu um-as. Kompreneble aŭkaŭ um-isto um-as, sed um-anto ne necese rilatas al um-ismo.
Mi bone imagas kion administri aŭ moderigi estas, sed mi tute ne povas imagi kion administrismo aŭ moderigismo estus (la vortoj ŝajnas tro fortaj por esti sinonimoj de administrado aŭ moderigado).

Kompreneble ne ĉiuj -istoj rilatas al -ismo (ekz. ne ekzistas kuracismo, tamen tiu povus signifi medicinon), sed tiu interpreto povas helpi la elekton.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 12:28:22

Cary:
Mi ŝatas pensi ke um-isto iel rilatas al um-ismo, kaj um-anto estas iu kiu um-as.
Ho ve - se tiaj strangaj argumentoj venas tie ĉi, mi jam scias, kion mi pensu pri uzo de enketo por decidi tion.

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 14:00:40

darkweasel:
Cary:
Mi ŝatas pensi ke um-isto iel rilatas al um-ismo, kaj um-anto estas iu kiu um-as.
Ho ve - se tiaj strangaj argumentoj venas tie ĉi, mi jam scias, kion mi pensu pri uzo de enketo por decidi tion.
Nu, jes tio ne estas tre bona argumento, sed tio ne nepre signifas, ke la konkludo estas malbona. Se fari serĉon per Guglo, aŭ ene de tiu ĉi Lernu-forumo, oni povas facile konstati klaran uzkutimon.

Vi menciis, ke tio eble estas pro tio, ke 'administranto' pli similas al 'administratoro'. Sed eble estas alia klarigo?

Cary (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 14:08:24

darkweasel:
Cary:
Mi ŝatas pensi ke um-isto iel rilatas al um-ismo, kaj um-anto estas iu kiu um-as.
Ho ve - se tiaj strangaj argumentoj venas tie ĉi, mi jam scias, kion mi pensu pri uzo de enketo por decidi tion.
Nu, se miaj argumentoj ŝajnas strangaj aŭ malpravaj al vi, interesas min scii kial por eble pliboniĝi. Mi ne intencis diri ke tio estas regulo, nur iu ebla klarigo por tiu aparta kazo, laŭ mi. Mi ne devigas iun konsenti kun mi, sed se iu tute malkonsentas mi volas scii kial.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 14:42:59

-isto estas por profesiaj aferoj, -anto estas por personoj kiuj ial nun faras tiun taskon sen esti profesiaj.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 14:56:49

Sahaquiel:-isto estas por profesiaj aferoj, -anto estas por personoj kiuj ial nun faras tiun taskon sen esti profesiaj.
Kelkfoje ne estas facile trovi la limon inter ili, ŝajnas ke tiu estas la problemo...

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 17:10:23

Jen PMEG: IST.

Por Sahaquiel, jen io, kion mi fakte jam plurfoje citis en la ĝisnunaj diskutoj pri tiu ĉi temo, sed tio ŝajne ne sufiĉis:

IST = “persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)”. Komparu kun AN kaj ISM. Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta[.]


(grasigoj de mi)

Kaj Cary, ĉu por iu ajn el la PMEG-aj ekzemploj (verkisto, instruisto, kuracisto, dentisto, artisto, lignaĵisto, biciklisto, ŝtelisto, komercisto) krom por Esperantisto ekzistas responda vorto kun -ism?

La Fundamento instruas la sufikson -ist per la ekzemploj botisto kaj maristo - ĉu por tiuj ekzistas vortoj kun -ism?

Al ambaŭ demandoj la respondo estas klare "ne". Esceptaj estas do ne la -ist-vortoj, por kiuj ne ekzistas -ism-vortoj, sed tiuj, por kiuj ja ekzistas tiaj.

Chainy, jes, vi pravas, ke -ant estas pli populara kaj kutima. Por eltrovi tion, ni ne bezonas enketon, kaj tion mi fakte jam agnoskis. Tamen ne ĉiam estas la pli populara kaj kutima solvo plej bona, kaj mi ankoraŭ atendas vere bonajn argumentojn por -ant - do krom la nuraj kutimeco kaj populareco, kaj krom argumentoj, kiuj baziĝas sur nekompreno de la signifoj kaj uzkampoj de la diskutataj sufiksoj.

(Pardonu mian iom agreseman tonon, sed estas ja iom lacige legi ĉiam la samajn argumentojn.)

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 18:44:32

darkweasel:Jen PMEG: IST.

Por Sahaquiel, jen io, kion mi fakte jam plurfoje citis en la ĝisnunaj diskutoj pri tiu ĉi temo, sed tio ŝajne ne sufiĉis:

IST = “persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)”. Komparu kun AN kaj ISM. Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta[.]


(grasigoj de mi)
Mi jam respondis al tio en alia fadeno:

Chainy:PMEG klare pravas, ke -ist- ne ĉiam egalas al "profesiulo", sed ĝi ja ofte egalas al tio. Kaj en situacio, kie ni havas du specojn de okupo, eble ni nomu la pli profesiecan varianton per -ist-, kaj la malpli profesiecan varianton per -ant-. Eble tial, oni ofte renkontas 'administrAnto' rilate retejojn?
-----

darkweasel:Chainy, jes, vi pravas, ke -ant estas pli populara kaj kutima. Por eltrovi tion, ni ne bezonas enketon, kaj tion mi fakte jam agnoskis. Tamen ne ĉiam estas la pli populara kaj kutima solvo plej bona, kaj mi ankoraŭ atendas vere bonajn argumentojn por -ant - do krom la nuraj kutimeco kaj populareco, kaj krom argumentoj, kiuj baziĝas sur nekompreno de la signifoj kaj uzkampoj de la diskutataj sufiksoj.
Nu, la kutima uzado estas ja klara, do oni bezonas tre bonan argumenton por montri ke tiu uzkutimo estis fakte ĉiam malĝusta. Ĉu vi vere prezentis tian argumenton? Mi ne certas. Vi klarigas, kial -ist- plaĉas al vi, sed kial ne uzi la kutiman formon -ant-? La adjektiva formo ne estas vere grava afero, kaj la ant-formo ŝajne povas ankaŭ rilati al homo kiu ofte okupiĝas pri io. Se ne, eble ni uzu vortojn kiel 'komencisto', nepre 'peristo' anstataŭ 'peranto'. En Lernu oni elektis la formojn 'tradukanto', 'helpanto', 'testanto', kaj 'administranto', eble ĉar temas pri homoj kiuj okupiĝas pri tiaj aferoj en sia libera tempo.

Administristo povas rilati al profesio en kompanio ktp. Neniu pridubus uzadon de -ist- en tia kazo, sed ja pravas ke homoj eĉ en tia okazo uzas la ant-formon! Eblas ja profesie administri retpaĝaron aŭ forumon sed tio ofte estas okupado en sia libera tempo. Eble ene de Esperantujo, oni ĝenerale uzis 'administranto', ĉar kutime (ĉiam) temis pri la amatora varianto.

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 19:02:56

darkweasel:(Pardonu mian iom agreseman tonon, sed estas ja iom lacige legi ĉiam la samajn argumentojn.)
Mi pensis, ke estus interese vidi kiel respondus lernu-anoj al tia enketo. Mi ne volis iel ĝeni vin!

Tiu ĉi afero simple interesas min, ĉar estas tuj rimarkeble, ke homoj ofte uzas la ant-formon. Via klarigo pri -ist- ne estas malbona, sed mi ne nepre vidas problemon kun uzado de la ant-formo, kaj estas interese pripensi, kial tiel multe da homoj preferas tiun formon. En la diskutlisto Tradukado, tiuj kiuj sugestis 'moderig/' ankaŭ uzis la formon 'moderigAnto'. Unu persono sugestis 'mastrumAnto' (kaj ne mastrumIsto) kaj unu alia diris 'peranto' (ne peristo), kaj tiel plu...

Reen al la supro