去目錄頁

Lingvo kiel libera spaco

cellus, 2012年5月1日

讯息: 7

语言: Esperanto

cellus (显示个人资料) 2012年5月1日上午5:43:00

En multaj landoj ekzistas malgrandaj anglalingvaj ĵurnaloj kiujn legas la eksterlandanoj en la lando. Mia impreso kiam mi legis raportojn kie tiaj ĵurnaloj estas cititaj, estis ke tiuj ĵurnaloj povis esti multe pli informivaj ol la publikaĵoj en la nacia lingvo de la lando. En tiu kazo oni povis vidi la anglan lingvon kiel la libera lingvo.

Similan rolon ŝajne ludis la latina lingvo kiam ĝi estis reskaŭ la sola lingvo uzata por informado kaj scienco en la eŭropaj landoj. Interesa kaj sufiĉe amuza ekzemplo de tio estas mia lerneja vortlibro de la latina lingvo. Ĝi estas, se mi bone memoras, adapto de latina-germana vortaro de la 19-a jarcento. Tie ekzistas tradukoj kaj vortoj kiujn oni en pasintaj jardekoj vere ne menciis al lernejanoj! En multaj landoj oni uzis la latinan lingvon por priskribi seksajn agojn. Ŝajnas ke la latina lingvo longe estis privilegio de la viroj. Nur dum la lasta jarcento ŝajnas al mi ke virinoj povis lerni ĝin (kaj estis ofte pli sukcesaj en tio ol la viroj!).

Kaj kial mi skribas en esperantlingva forumo la demando estas "Ĉu esperanto povas funkcii kiel libera spaco?"

Paquillo (显示个人资料) 2012年5月1日上午7:07:25

Ne, nur la angla povas, kaj la latina .

Paquillo (显示个人资料) 2012年5月1日上午7:07:26

........

AlfRoland (显示个人资料) 2012年5月1日上午8:04:12

cellus:
Kaj kial mi skribas en esperantlingva forumo la demando estas "Ĉu esperanto povas funkcii kiel libera spaco?"
Probable jes, ĉefe dependas de kiel ni uzas la lingvon, ne de la lingvo mem.

cellus (显示个人资料) 2012年5月4日上午9:27:41

Paquillo:Ne, nur la angla povas, kaj la latina .
Kiuj estas viaj racioj por tiu opinio. ĉu estas sociologiaj faktoroj? Kiuj, tiukaze?

Paquillo (显示个人资料) 2012年5月6日下午8:32:49

cellus:
Paquillo:Ne, nur la angla povas, kaj la latina .
Kiuj estas viaj racioj por tiu opinio. ĉu estas sociologiaj faktoroj? Kiuj, tiukaze?
Ĉu vi ne diris tion?

Altebrilas (显示个人资料) 2012年5月8日下午10:07:58

Se mi trarigardas le mesaĝojn de tiu forumo, mi konstatas, ke esperanto pli estas spaco de respekto ol spaco de libereco. Plejofte - krom kelkaj troluloj - forumanoj memcenzuras por ne riski ofendi alilandanojn aŭ aliideanojn.

Ekzemple estas nun krizo en Eŭropunio, kaj balotoj en pluraj landoj kies rezulto povas ŝanĝi ĝian politikon, sed preskaŭ neniu parolas pri tio.

Tial estas malmultaj informoj kiujn oni povas ekscii dank'al esperanto, krom tiujn kiujn oni jam ricevis en sia nacia lingvo aŭ en la angla legante naciajn aŭ internaciajn gazetojn.

回到上端