Till sidans innehåll

Kiam vi laste aŭdis pri Esperanto ekster la movado?

av fajrkapo, 1 maj 2012

Meddelanden: 18

Språk: Esperanto

fajrkapo (Visa profilen) 4 maj 2012 21:15:19

Leonez: Kiam mi havis mian unuan bebon, mi pensis pri la uzeblaj lingvoj por li, kaj mi decidis paroli al li en mia denaska lingvo. Mi pensis, ke la sola lingvo ne estas tute en la vivo de la bebo, estas ankaux aĵoj ne dirataj, aux kutimoj, aux kanzonetoj, multe da etaj aĵoj, ke mi perdus se mi edukis la bebon en nova lingvo.
Jes kaj ne. Vi diris: multe de etaj aĵoj ke mi perdus... kial vi? ĉiukaze la bebo...
Ĉiumaniere la beba menso estas ege fleksebla kaj povas lerni malsamajn lingvojn samtempe, ankaŭ la kantetojn de via gepatra lingvo, kaj eĉ vi povas traduki al li-ŝi se vi volus. Oni ne devus maltrankviliĝi tiom pro la bebolingvo-j, sed ja pro instrui al li-ŝi bonajn sociajn, personajn kaj animajn valorojn.

darkweasel (Visa profilen) 4 maj 2012 21:38:49

fajrkapo:

Fakte tute ne estas bona ideo paroli plurlingve al infano. Se oni volas eduki infanon plurlingve, malsamaj homoj parolu al ĝi en malsamaj lingvoj, sed se unu persono ne restas konsekvence kun unu lingvo, la infano ne konscios, ke temas pri malsamaj lingvoj.

Mia baptopatrino spertis tion mem - ŝia patrino parolis al ŝi jen germane, jen greke, kaj en la infanĝardeno ŝi devis lerni, kio estas la germana (kiun aliaj komprenas) kaj kio estas la greka (kiun aliaj ne komprenas) - ĝis tiam tio estis por ŝi nur unu lingvo.

fajrkapo (Visa profilen) 4 maj 2012 22:46:48

darkweasel:Mia baptopatrino spertis tion mem - ŝia patrino parolis al ŝi jen germane, jen greke, kaj en la infanĝardeno ŝi devis lerni, kio estas la germana (kiun aliaj komprenas) kaj kio estas la greka (kiun aliaj ne komprenas) - ĝis tiam tio estis por ŝi nur unu lingvo.
Jes, certe estos ĉi tiel, sed la grava afero estas ke ŝi lernis ambaŭ lingvojn, kvankam estis unue nura aĵo por ŝi, poste ŝi havus-lernus la kapablon por apartigi ilin. Estas multe da dulingvaj homoj senproblemaj, aŭ pli ol du.

Sahaquiel (Visa profilen) 5 maj 2012 19:18:23

Kiam mi legis la libron «L' Milit' de l' Salamandroj» (Válka s mloky en la ĉeka), tie oni menciis Esperanton, ĉar la inteligentaj salamandroj devus uzi internacian lingvon por komuniki inter si kaj kun la homar'. Unue la francaj lernis la francan, la usonaj la anglan, ktp. Poste, la salamandroj decidis uzi la bazan anglan kiel oficiala lingvo ilia.

Ankaŭ mi legis en lernokurso de la Kuenja pri Esperanto, tie diris ke la Kuenja (Lingvo de la Altelfoj, kreita de Tolkien) estas malpli facila ol Esperanto, sed pli facila ol alia natura lingvo.

novatago (Visa profilen) 6 maj 2012 15:59:40

Leonez:artikolon diris, ke necesas havi kulturon malantaŭ la lingvon por eduki infanojn en iu ajn lingvo. Ĝi donis la ekzemplo de Esperanto, dirita ke laux studado (sed kiu studado ? Oni ne menciis), la infanoj edukitaj NUR esperante, ne povas bone strukturi iliajn pensojn.
Tio sendube estas mensogo. Unue oni devas pensi pri la grandeco de tiu esplorado laŭ kvanto da geinfanoj. Certe ne eblas ke ĝi estis granda kvanto kaj fakte, se vere ekzistis tia esplorado, la kvanto estis tre tre malgranda. Simple tio ja forigus plenan validecon al esplorado. Due, oni devus pensi ĉu la konkludo menciita en la artikolo, estas la konkludo de la esploristoj, aŭ ĉu estas interpreto de tiu, kiu skribis la artikolon.

Fine, se vere ekzistis tiun esploradon, la kvanto da geinfanoj estis sufiĉa kaj se oni ne trovus dubindajn la esplormetodojn, aldone, oni devus scii ĉu la gepatroj bone scipovis Esperanton.

Ankaŭ mi ŝatus demandi tion, kion celas per "ne povas bone strukturi iliajn pensojn." Ĉu en Esperanto? Ĉu en aliaj lingvoj? Ĉu io alia? Ĉiel ajn mi dubas ke tio estu vera.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Visa profilen) 6 maj 2012 16:18:10

novatago:splorado
Ne skribu hiperkorekte - la vorto estas esplorado!

novatago (Visa profilen) 6 maj 2012 16:20:23

darkweasel:
novatago:splorado
Ne skribu hiperkorekte - la vorto estas esplorado!
Mi forgesis kontroli tion antaŭ sendi la mesaĝon. Ĉar mi tro uzas vortarojn, mi ne bone lernas/memoras multajn vortojn.

Korektite.

Ĝis, Novatago.

fajrkapo (Visa profilen) 8 maj 2012 21:54:01

novatago:
Leonez:artikolon diris, ke necesas havi kulturon malantaŭ la lingvon por eduki infanojn en iu ajn lingvo. Ĝi donis la ekzemplo de Esperanto, dirita ke laux studado (sed kiu studado ? Oni ne menciis), la infanoj edukitaj NUR esperante, ne povas bone strukturi iliajn pensojn.
Tio sendube estas mensogo. Unue oni devas pensi pri la grandeco de tiu esplorado ... se vere ekzistis tia esplorado, ... Due, oni devus pensi ĉu la konkludo menciita en la artikolo, estas la konkludo de la esploristoj, aŭ ĉu estas interpreto de tiu, kiu skribis la artikolon.
Fine, se vere ekzistis tiun esploradon, la kvanto da geinfanoj ... la esplormetodojn, aldone, oni devus scii ĉu la gepatroj bone scipovis Esperanton.
Ankaŭ mi ŝatus demandi tion, kion celas per "ne povas bone strukturi iliajn pensojn." Ĉu en Esperanto? Ĉu en aliaj lingvoj? Ĉu io alia? Ĉiel ajn mi dubas ke tio estu vera.
Bonegan kritikon/analizon, ĉar tiaj malveraj mencioj nur volas malservi la imagon de Eo.

Tillbaka till toppen