Al la enhavo

Kial uzi majusklojn?

de Paquillo, 2012-majo-01

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-01 17:44:17

El la grandaj alfabetoj nur la latina uzas majusklojn. Ili ne ekzistas en la araba, la hindia, ktp. La rusa uzas la samajn minusklojn sed pli grandaj, kial en eo ni ne uzas nur minusklojn kiel Ludovikito?

bartlett22183 (Montri la profilon) 2012-majo-01 18:41:23

Forsan oni diru, ke nur la latina alfabeto uzas minusklojn. La majuskloj estis la originaj formoj de la literoj. Oni inventis la minusklojn proksimume ĉirkaŭ la inventaĵo de presarto. Tamen, via demando estas ĝusta.

Paŭlo

cellus (Montri la profilon) 2012-majo-04 09:31:12

La rusa kaj greka alfabetoj havas kaj majusklojn kaj minusklojn.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-majo-04 10:09:46

cellus:La rusa kaj greka alfabetoj havas kaj majusklojn kaj minusklojn.
Sed en la cirila alfebeto la minuskloj nur estas malpli grandaj versioj de la majuskloj (krom А/а, Б/б, Е/е, Ё/ё).

Normale sufiĉas havi nur unu formon. Sed kelkfoje havi alian estas utila; ekzemple por marki proprajn nomojn. Unu ekzemplo: "Esperante" ne estas la sama kiel "esperante". Sed verdire oni ne bezonas alian literon por tio. Ankaŭ sufiĉus skribi pli granda, substreki aŭ ia simila (laŭ mi).

sergejm (Montri la profilon) 2012-majo-04 11:09:20

Fenris_kcf:
Sed en la cirila alfebeto la minuskloj nur estas malpli grandaj versioj de la majuskloj (krom А/а, Б/б, Е/е, Ё/ё).
En presformo - jes, sed en manskribformo - estas pli da literoj, kies minuskloj aspektas ne kiel malgrandaj majuskloj. Fakte, uzo de majuskloj en nuntempa rusa lingvo estas preskaŭ sama, kiel en lingvoj, uzantaj latinan alfabeton (krom germana lingvo, en kiu ĉiuj substantivoj estas skribataj de majuskloj). Same kun greka lingvo.
Minusklojn por latina alfabeto inventis Karlo la Granda, Romanoj uzis nur majusklojn. Sed Karlo la Granda uzis minusklojn anstataŭ majusklojn en ĉiuj lokoj.
Kiam oni komencis miksi majusklojn kaj minusklojn por marki proprajn nomojn kaj komencon de la frazo, mi ne scias. Verŝajne samtempe aperis spacetoj por dividi vortojn.
En greka, hebrea kaj araba alfabeto kelkaj literoj havas specialajn formojn en fino aŭ komenco de vorto - tiuj estis necesaj antaŭ invento de spaceto.
En cirila alfabeto dekomence ankaŭ estis nur majuskloj, minuskloj aperis poste. Petro la Granda enkondukis novan tiparon, kiu enhavis majuskloj kaj minuskloj, sed ĉu cirilaj minuskloj ekzistis pli frue, mi ne scias.
Sed krom majuskloj, ekzistis ankaŭ inicialoj (ruse: буквица [bukvica]) - grandaj ornamitaj koloraj literoj, uzantaj en komenco de ĉapitroj. Tiuj estis uzataj jam en antikvaj rusaj kronikoj.

cellus (Montri la profilon) 2012-majo-04 12:39:31

Oni uzis ion similan en la latinliteraj manuskriptoj.

En la araba skribo oni havas komenc-, mez- kaj finleterojn. Tio estas ankaŭ skribmaniero!

Kjell R

Reen al la supro