Kial uzi majusklojn?
viết bởi Paquillo, Ngày 01 tháng 5 năm 2012
Tin nhắn: 6
Nội dung: Esperanto
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 17:44:17 Ngày 01 tháng 5 năm 2012
bartlett22183 (Xem thông tin cá nhân) 18:41:23 Ngày 01 tháng 5 năm 2012
Paŭlo
cellus (Xem thông tin cá nhân) 09:31:12 Ngày 04 tháng 5 năm 2012
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 10:09:46 Ngày 04 tháng 5 năm 2012
cellus:La rusa kaj greka alfabetoj havas kaj majusklojn kaj minusklojn.Sed en la cirila alfebeto la minuskloj nur estas malpli grandaj versioj de la majuskloj (krom А/а, Б/б, Е/е, Ё/ё).
Normale sufiĉas havi nur unu formon. Sed kelkfoje havi alian estas utila; ekzemple por marki proprajn nomojn. Unu ekzemplo: "Esperante" ne estas la sama kiel "esperante". Sed verdire oni ne bezonas alian literon por tio. Ankaŭ sufiĉus skribi pli granda, substreki aŭ ia simila (laŭ mi).
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 11:09:20 Ngày 04 tháng 5 năm 2012
Fenris_kcf:En presformo - jes, sed en manskribformo - estas pli da literoj, kies minuskloj aspektas ne kiel malgrandaj majuskloj. Fakte, uzo de majuskloj en nuntempa rusa lingvo estas preskaŭ sama, kiel en lingvoj, uzantaj latinan alfabeton (krom germana lingvo, en kiu ĉiuj substantivoj estas skribataj de majuskloj). Same kun greka lingvo.
Sed en la cirila alfebeto la minuskloj nur estas malpli grandaj versioj de la majuskloj (krom А/а, Б/б, Е/е, Ё/ё).
Minusklojn por latina alfabeto inventis Karlo la Granda, Romanoj uzis nur majusklojn. Sed Karlo la Granda uzis minusklojn anstataŭ majusklojn en ĉiuj lokoj.
Kiam oni komencis miksi majusklojn kaj minusklojn por marki proprajn nomojn kaj komencon de la frazo, mi ne scias. Verŝajne samtempe aperis spacetoj por dividi vortojn.
En greka, hebrea kaj araba alfabeto kelkaj literoj havas specialajn formojn en fino aŭ komenco de vorto - tiuj estis necesaj antaŭ invento de spaceto.
En cirila alfabeto dekomence ankaŭ estis nur majuskloj, minuskloj aperis poste. Petro la Granda enkondukis novan tiparon, kiu enhavis majuskloj kaj minuskloj, sed ĉu cirilaj minuskloj ekzistis pli frue, mi ne scias.
Sed krom majuskloj, ekzistis ankaŭ inicialoj (ruse: буквица [bukvica]) - grandaj ornamitaj koloraj literoj, uzantaj en komenco de ĉapitroj. Tiuj estis uzataj jam en antikvaj rusaj kronikoj.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 12:39:31 Ngày 04 tháng 5 năm 2012
En la araba skribo oni havas komenc-, mez- kaj finleterojn. Tio estas ankaŭ skribmaniero!
Kjell R