ورود به محتوا

Ŝava alfabeto..

از metal_riffs, 2 مهٔ 2012

پست‌ها: 22

زبان: Esperanto

fajrkapo (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012،‏ 19:06:30

metal_riffs:Jes sed via propono ne estas bela nek utila, esperanto eble estus pli neŭtrala sen Latino alfabeto.. legu tie ĉi
Kaj nun la alfabeto...
Mi lernis finfine (ankaŭ post provi reformojn), ke Esperanto estas kiel ĝi estas, kiel iu ajn lingvo. Estas absurde provi ŝanĝi aferojn, kaj la plej absurda estus ŝanĝi alfabeton kiun konas la tuta homaro (same ol numerojn: arabpersaj). Oni devas respekti Eon kiel ĝi estis kreita, kaj la decidojn de ĝia kreinto, ankaŭ la alfabeton certe.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012،‏ 19:33:06

Nu, grandioza ideo, pro tri kialoj:

-fremda skribo certe plifaciligos la amasan akcepton de Esperanto.

-alfabeto inventita por la angla lingvo certe estas pli internacia ol la latina alfabeto

-estas eĉ pli saĝe arbitre aldoni novajn sonvalorojn al unuopaj signoj.

(Eble la antaŭaj frazoj enhavas iomete da ironio.)

darkweasel (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012،‏ 19:46:20

Kirilo81:
(Eble la antaŭaj frazoj enhavas iomete da ironio.)
Ĉu vere? Apenaŭ kredeble!

kefga_x (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012،‏ 19:49:24

abdullatif:
Antaŭe mi ludis kun ĉi tiu alfabeto. Mi mem faris ŝavan esperanto-klavaron. Se iu volus vidi ĝin me povus alŝuti ĝin.
Mi vere volas elŝuti vian klavaron!
Bonvole, aldonu ligilon al ni!
Okej!

Mi alŝutis ĝin tie:

https://docs.google.com/open?id=0BxIIN1CEXfY1Q3RFe...

Kaj foto de la klavaro:

https://lh4.googleusercontent.com/PsEpjiIgtOQ_FNk_...

Ne estas tre klare, sed mi pensas ke vi povas kompreni. Kaj pardonu, sed estas nur por Vindozo.

Por uzi ĝin, devas havi UTF-8 tiparon kiu enhavas la ŝavan alfabeton kiel la sekvaj tiparoj:

http://www.i18nguy.com/unicode/unicode-font.html (angle)
http://www.wazu.jp/gallery/Fonts_Shavian.html (angle)

Vi povas elŝuti la tiparon Andagii direkte tie:

[url=www.i18nguy.com/unicode/andagii.zip]www.i18nguy.com/unicode/andagii.zip[/url]

Se vi havos problemon mi povas pli bone klarigi ĝin iom.

Ankaŭ, oni ne povas enmeti la alfabeton en multe da retpaĝoj.

Mi ne volas ŝanĝi esperanton! Ĉi tiu estas nur por ludi kaj ne estas vere utila. Ludu bone!

metal_riffs (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012،‏ 21:09:25

kefga_x:

Ho,, tre bela klavaron, kvankam mi ne uzas vindozo malĝoje, estus bonega Linuks versio!.,,

kefga_x:
Mi ne volas ŝanĝi esperanton! Ĉi tiu estas nur por ludi kaj ne estas vere utila. Ludu bone!
Jes vi pravas, sed la esperanto lingvo estas ankaŭ ludo, ni ludas kun esperanto, do kial ne ŝanĝi iomete por fari ĝin pli amuza..

Filju_des_Nates (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012،‏ 21:35:11

Mi ne tute ŝatas ĉi tiun abocon, sed mi trovas akcepteble krei novan alfabeton por Esperanto. Sed mi pensas, ke la nova alfabeto ne faciligus la Esperantlernadon kaj ke ĝi povus malproksimiĝi la personojn de nia lingvo. Eble oni povus krei cirilan, araban, cinan, japanan ktp version por adapti la Esperantajn sonojn al tutaj alfabetoj ekzistantaj en la mondo, kaj ĉiu povus uzi la abocon, ke ĝi preferas.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2012،‏ 5:37:03

Esperanto estas tiel same ludo aŭ ne ludo kiel ĉiu ajn alia lingvo. Ĉu vi akceptus novan alfabeton por via gepatra lingvo? Ne? Tiam ne faru la saman al E-o.

Krome, la Fundamento fiksas la latinan alfabeton por skribi Esperanton. Aldoni novajn alfabetojn estas ne nur kontraŭnorme, sed rekte senutile, ĉar por legi/skribi E-on oni poste devus lerni kelkajn skribojn.

metal_riffs (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2012،‏ 22:09:42

Kirilo81:Esperanto estas tiel same ludo aŭ ne ludo kiel ĉiu ajn alia lingvo. Ĉu vi akceptus novan alfabeton por via gepatra lingvo? Ne? Tiam ne faru la saman al E-o.

Krome, la Fundamento fiksas la latinan alfabeton por skribi Esperanton. Aldoni novajn alfabetojn estas ne nur kontraŭnorme, sed rekte senutile, ĉar por legi/skribi E-on oni poste devus lerni kelkajn skribojn.
Ŝava:

metal_riffs (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2012،‏ 22:11:33

Kirilo81:Esperanto estas tiel same ludo aŭ ne ludo kiel ĉiu ajn alia lingvo. Ĉu vi akceptus novan alfabeton por via gepatra lingvo? Ne? Tiam ne faru la saman al E-o.

Krome, la Fundamento fiksas la latinan alfabeton por skribi Esperanton. Aldoni novajn alfabetojn estas ne nur kontraŭnorme, sed rekte senutile, ĉar por legi/skribi E-on oni poste devus lerni kelkajn skribojn.
Jes vi pravas por mia gepatra lingvo, sed la esperanto apartenas nenies, ni povas ŝanĝi se ni volas, se mi volas uzi la ŝava,cirilan,araban ktp ktp,,mi nur bezonas aliajn personojn ke volas sama,,do

patrik (نمایش مشخصات) 4 مهٔ 2012،‏ 0:25:40

metal_riffs:

La nenieseco de Esperanto [kaj konsekvence, ties ĉieseco] ne estas senkondiĉa: ĉiu Esperantisto nepre konu kaj sekvu la Fundamenton.

بازگشت به بالا