본문으로

Esperanto - Insulo

글쓴이: Desit1, 2012년 5월 3일

글: 12

언어: Esperanto

Desit1 (프로필 보기) 2012년 5월 3일 오후 3:31:41

Saluton karaj Esperantistoj!

Hieraŭ mi havis interesan sonĝon, pli precize, ĝi estis resulto de longa revpensado.

Se UEA (aŭ iu ajn E-asocio) malfermus bankan konton por aĉeti insulon, ĉu vi helpus?

Ja, oni diras ke Esperanto ne devas esti lingvo de lando, ĉar tiam finiĝas la interna neŭtrala ideo. Sed, ĉu vi ne ŝatus havi lokon por feriumi aŭ lokon por fari kongresojn? Mi ja ŝatus doni monon por tia revo, kvankam ĝi povus malfrui longan tempon.

Se - nur estas supozaĵo - UEA malfermus konton por aĉeti insulon, ĉu vi helpus ĝin per mono?

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 5월 3일 오후 3:55:35

Desit1:Hieraŭ mi havis interesan sonĝon, pli precize, ĝi estis resulto de longa revpensado.

Se UEA (aŭ iu ajn E-asocio) malfermus bankan konton por aĉeti insulon, ĉu vi helpus?

Se - nur estas supozaĵo - UEA malfermus konton por aĉeti insulon, ĉu vi helpus ĝin per mono?
Kial devus esti insulon? ĉu ne estus pli bone mondparta zono?
Kie ĝi estus?, ĝi ne povus esti tre malproksime, ĉar vojaĝi tien estus tre koste (pli bone eŭropcentre, kiel Disneylando Parizo, ridulo.gif, aŭ Svislando kiu estas ankaŭ neŭtrala)
Mi ja helpus tion kion mi povus.

Desit1 (프로필 보기) 2012년 5월 3일 오후 4:07:33

Ĉar en insulo, estas ĉiam plaĝoj lango.gif kaj mi ŝategas plaĝojn.

Mi ne sxatus ke gxi estu Euxropcentre, cxar vojagxi al Euxropo estas multe pli kosta ol vojagxi al Ameriko (homooooj, ne al Usono, Usono ne estas Ameriko, Ameriko estas kontinento!), eble povas esti en la Kariba maro, kun belega vetero kaj ecx pli bela naturo.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 5월 3일 오후 4:40:13

Desit1:Ĉar en insulo, estas ĉiam plaĝoj lango.gif kaj mi ŝategas plaĝojn.
Ĉu vi jam estis iam en Gronlando?

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 5월 3일 오후 5:41:42

Desit1:Mi ne sxatus ke gxi estu Euxropcentre, cxar vojagxi al Euxropo estas multe pli kosta... eble povas esti en la Kariba maro, kun belega vetero kaj ecx pli bela naturo.
Mi povas samdiri, vojaĝi Amerikon multekostas, nu, al la Karibio ne troe?, kaj povus esti feriloko por eŭropanoj kie la vetero ĉiam estas asekurata, escepte kiam estas uraganoj...

Desit1 (프로필 보기) 2012년 5월 3일 오후 7:47:54

darkweasel:
Desit1:Ĉar en insulo, estas ĉiam plaĝoj lango.gif kaj mi ŝategas plaĝojn.
Ĉu vi jam estis iam en Gronlando?
Gronlando ne estas en la Kariba maro. lango.gif

darkweasel (프로필 보기) 2012년 5월 3일 오후 7:52:11

Desit1:
darkweasel:
Desit1:Ĉar en insulo, estas ĉiam plaĝoj lango.gif kaj mi ŝategas plaĝojn.
Ĉu vi jam estis iam en Gronlando?
Gronlando ne estas en la Kariba maro. lango.gif
Prave, sed vi skribis, ke en insuloj ĉiam estas plaĝoj. lango.gif

Evildela (프로필 보기) 2012년 5월 5일 오후 2:14:10

Mi ofte revis pri tiu ĉi ideo... Esperanto vere bezonas realan lokon en la mondo, tial ni Esperantstoj povas plibonigi nian fluecon kaj pli bone montri Esperanton al la mondo

rundvlp (프로필 보기) 2012년 5월 5일 오후 4:15:56

Mi proponas la Reunio insulo en Hinda Oceano!
Mi devenas de tien, kaj baldaŭ mi reiros hejmen.
Mi esperas krei grandan esperantan ligon kaj eble Esperantistoj povos alveni ridulo.gif

vincas (프로필 보기) 2012년 5월 5일 오후 4:16:39

ĉu lando de Esperanto ne estas la tuta mondo? Nun ni povas ĉie kunveni, sed kiam oni havos
insulon ni ĉiam devos tien veturi, ĉar monoj jam estos pagitaj. Por mi pli plaĉas ideo, ke
esperantistoj ne estas ligitaj kun ia insulo aŭ ia teritorio. Mi pensas ke esperantistoj
devas esti vagantoj.

다시 위로