去目錄頁

La sonoj da bestoj

KetchupSoldier, 2012年5月4日

讯息: 15

语言: Esperanto

KetchupSoldier (显示个人资料) 2012年5月4日下午5:12:25

Kion diras bestoj en Esperanto? Ekzemple, en agla:

Kato diras "Meow"
Bovino: "Moo"
Hundo: "Woof"
Ĉevalo: "Neeeeigh"

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月4日下午5:40:16

Jen anglalingva fadeno pri bestsonoj.

(Laŭ via profilo vi komprenas la anglan, kaj la ceteraj uzantoj ja certe almenaŭ komprenos la citaĵojn.)

dobri (显示个人资料) 2012年5月4日下午5:43:33

Esperantan beston mi neniam renkontis, sed en la ĉeĥa oni parolas alimaniere:
Kato: miaŭ
Bovino: buu
Hundo: haf
Ĉevalo: ihaha
Ŝafo: bee
Kapro: mee
Porko: ĥroĥro
Ansero: gaga
Anaso: kaĉkaĉ
Koko: kikiriki
Kokino: kokokodak

Desit1 (显示个人资料) 2012年5月4日下午5:59:30

dobri:Kato: miaŭ
Bovino: buu
Ŝafo: bee
Kapro: mee
Koko: kikiriki
Interesege!! En la hispana ankaŭ oni diras ke la bestoj sonas tiel!!
Kiu min plej mirigis estis la koko!

Hundo: gŭaŭ
porko: oinkoink
anaso: kuakuak
kokino: pöpökä!!

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月4日下午6:16:31

Kiel infano, mi havis libron (verŝajne ĝi ankoraŭ estas ie en la kelo) kun informoj pri diversaj eŭropaj landoj - interalie sur ĉiu paĝo estis vira koko kun parola veziko enhavanta la sonon, kiun faras tiulandaj viraj kokoj. rido.gif

Mi ankoraŭ scias, ke min plej amuzis la anglalingva cockadoodledoo.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月4日下午7:27:34

vidas vandenis:DA aŭ DE?
De evidente.

fstphane (显示个人资料) 2012年5月5日上午1:47:18

Onomatopeoj, Esperante:
- hundo: boj! boj!
- kato: miaŭ
- koko aŭ virkoko: kokeriko
- kokino: kluk, kluk
- rano: kva, kva
- pasero: kvivit, kvivit

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年5月5日下午7:06:52

KetchupSoldier:Kion diras bestoj en Esperanto? Ekzemple, en agla:

Kato diras "Meow"
Bovino: "Moo"
Hundo: "Woof"
Ĉevalo: "Neeeeigh"
b e l a d e m a n d o

antoniomoya (显示个人资料) 2012年5月5日下午8:44:34

KetchupSoldier:Kion diras bestoj en Esperanto? Ekzemple, en la angla:

Kato diras "Meow"
Bovino: "Moo"
Hundo: "Woof"
Ĉevalo: "Neeeeigh"
En Esperanto, bestoj diras la samon kiel en la aliaj 6912 mondolingvoj, tio estas, eĉ ne unu vorton! ridulo.gif

Amike.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月5日下午9:12:10

antoniomoya:
KetchupSoldier:Kion diras bestoj en Esperanto? Ekzemple, en la angla:

Kato diras "Meow"
Bovino: "Moo"
Hundo: "Woof"
Ĉevalo: "Neeeeigh"
En Esperanto, bestoj diras la samon kiel en la aliaj 6912 mondolingvoj, tio estas, eĉ ne unu vorton! ridulo.gif

Amike.
Ĉu vi certas? Papagoj ja eble diras ion, eble eĉ en Esperanto.

回到上端