Ke daftar isi

Taglibroj de hundo kaj kato

dari Sunjo, 6 Mei 2012

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

Sunjo (Tunjukkan profil) 6 Mei 2012 21.30.22

Taglibro de hundo

8.00 - hundomanĝaĵoj! Tion mi plej ŝatas!
9.30 - aŭtoveturado! Tion mi plej ŝatas!
9.40 - promeno en la parko! Tion mi plej ŝatas!
10.30 - frotita kaj karesita! Tion mi plej ŝatas!
12.00 – laktaj ostoj! Tion mi plej ŝatas!
13.00 – ludis en la ĝardeno! Tion mi plej ŝatas!
15.00 – ventumis per la vosto! Tion mi plej ŝatas!
17.00 – tagmanĝo! Tion mi plej ŝatas!
19.00 – ludis pilkon! Tion mi plej ŝatas!
20.00 – Ŭaŭ! Rigardis televidon kune kun la homoj! Tion mi plej ŝatas!
23.00- Dormis sur la lito! Tion mi plej ŝatas!

Taglibro de kato

Tago 983 de mia kaptiteco

Miaj kaptantoj daŭrigas mokinsulti min per bizaraj malgrandaj pendantaj objektoj. Ili manĝas multan freŝan viandon, dum la aliaj kaptitoj kaj mi estas manĝigita per viandhakaĵoj aŭ iaj sekaj pecetoj. Kvankam mi klare montris mian malestimon pri la porcio mi tamen devas manĝi ion por ne perdi mian forton.
La nura afero pro kio mi daŭrigas estas mia revo pri eskapo. Provante naŭzi ilin mi denove vomis sur la tapiŝon. Hodiaŭ mi senkapigis muson kaj faligis la senkapan korpon antaŭ iliaj piedoj. Mi esperis ke tio timigus ilin ĉar tio klare demonstris miajn kapablojn. Sed ili nur arogante komentis pri „kia bona ĉasisteto“ mi estas. Bastardoj!
Vespere estis ia renkontiĝo kun iliaj komplicoj. Dum la okazo mi estis en soleca aresto. Sed mi povis aŭdi la sonojn kaj flari la manĝaĵojn. Mi aŭskultis ke mia aresto estis pro la povoj de „alergioj“. Mi devos eltrovi kio signifas tio, kaj kiel mi povas uzi ĝin al mia avantaĝo.
Hodiaŭ mi preskaŭ sukcesis en provo pri mortigo de unu de miaj turmentantoj per sinui ĉirkaŭ siaj gamboj kiam li iris. Mi devos provi tion denove morgaŭ, sed je la supro de la ŝtuparo.
Mi estas konvinkita ke la aliaj kaptitoj ĉi tie estas sekvantoj kaj perfiduloj. La hundo ricevas specialajn privilegiojn. Li regule rajtas libere kuri kaj ŝajne tute libervole revenas ĉiam. Evidente li estas postiĝinta. La birdo devas esti informanto. Mi observas lin regule komuniki kun la gardistoj. Mi estas certa ke li raportas ĉiujn miajn movojn. Miaj kaptantoj aranĝis protekton por li en alta ĉelo, do li estas sekura. Almenaŭ nun...

Zato (Tunjukkan profil) 7 Mei 2012 07.19.06

Ĝuste! ridulo.gif

Desit1 (Tunjukkan profil) 10 Mei 2012 04.35.28

Tial, mi preferas la hundojn, ili neniam plendas...

Kembali ke atas