Към съдържанието

"Eraro 1" en la ĉefa paĝo de la kurso "La puzlo" kaj bildoj mankas

от Dominique, 07 май 2012

Съобщения: 2

Език: Esperanto

Dominique (Покажи профила) 07 май 2012, 21:58:36

En la ĉefa paĝo de la kurso "La puzlo" (http://eo.lernu.net/kursoj/puzlo/chefa.php) mi vidas ĉe la supra parto de la paĝo "Eraro 1".

Aldone, bildoj ŝajne mankas apud "Bazaj Numeraloj", "Prepozicioj", "Oftaj radikoj", ktp.

Ne estas ligilo por sendi komenton en tiu paĝo, do mi atentigas tie en la forumo.

erinja (Покажи профила) 08 май 2012, 09:08:09

Tiuj aferoj delonge estis problemoj en tiu kurso, tamen laŭ mia kompreno ne estas planoj ripari ilin. Estus malfacile eltrovi la fonton de tiuj problemoj, kaj tiuj problemoj ne malhelpas la funkciadon de tiu kurso. Interalie, ĉio ŝanĝiĝos kiam aperos la nova lernu, je la komenco de la venonta jaro.

Обратно нагоре