Kwa maudhui

Marinaĵo

ya J_Marc, 8 Mei 2012

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

J_Marc (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2012 2:03:57 asubuhi

Ĉu iu scias bonan marinaĵon por bifsteko? Mi volas marini malmultekostan pecon de bovaĵo ĉi-vespere. Skribu vian recepton sube! Mi preferos sen-ruĝvinan marinaĵon.

Desit1 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2012 3:05:44 asubuhi

Marinaĵo:
Vi bezonas

1/2 tason da biero
3 citronojn
2 kuleretojn da viandmoligila polvo
3 kuleretojn da soja saŭco
salon kaj pipron laŭ ŝato

Ĉion (krom la moligila polvo) en bone miksigita likvaĵo kaj trempu la bifstekon en ĝi, post, kiam ĝi estu sufiĉe trempita, disigu la moligilon sur ĝi kaj metu ĝin en paton kun oleo ĝis kiam la viando iĝu sufiĉe bruna, faru tion ambaŭflanke.

Mi esperas ke al vi plaĉu! ridulo.gif

Kurudi juu