Tästä sisältöön

Ĉu taŭrobatalo estas kulturo?

vincas :lta, 8. toukokuuta 2012

Viestejä: 24

Kieli: Esperanto

TatuLe (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2012 15.05.25

drinkulo:Kaj se vi volas malpermesi sennecesan morton, luktu kontraŭ abortigo.
fajrkapo:Al Drinkulo: neniu ĝuas kun aborto, kaj ja kun bovbataloj. La virino kiu decidas aborti estas ĉar personaj kialoj, ene la leĝo kiu tion permesas. Estas tute malsame kompari bovo kaj bebo, kaj tiuj kiuj defendas bovbatalojn fine ĉiam diras tion pri la beboj kaj aborto...la ĉiama sama historio.
Ankaŭ mi ne komprenas la logikon de tiu argumento por taŭrobatalo. Ŝajnas, ke la aserto estas "Nenio krom abortigo estas kontraŭluktinda."

fstphane (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2012 15.44.24

Almenaŭ, taŭro en la areno havas malgrandan ŝancon elturniĝi. Foje, la taŭristo vundis aŭ eĉ mortigis. Sed dum taŭro eniras en la buĉejon, ĝi ne havas ian ŝancon.

bkm

vincas (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2012 17.10.41

Paquillo:

en hispanio estas iom terure sed, vidu, la portugaloj ne mortigas la bovojn!!
Jes, mi legis ke portugaloj ne mortigas bovojn.

Mi demandis ĉu bovobatalo estas kulturo, kiam bovoj estas mortigitaj.

drinkulo:Sed pri la buĉejegoj vi eraras, en ili la bovoj mortas meĥanike, draste, sufere.
Jes, estas vera teruro.

fajrkapo:Estas tute nenecese manĝi viandon hodiaŭ.
Nu, estas diversaj opinioj pri manĝado de viando. Mi konsentas, ke en varmaj landoj al homo bezonas malpli da nutraĵoj, sed en nordaj landoj homa korpo postulas pli de energio. Kaj tian
energion donas viando.

Se plenkreskulo povas ne manĝi viandon, por infanoj ĝi estas bezonata, ĉu jes?

Interretano (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2012 17.18.27

[forigis]

Desit1 (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2012 17.32.29

Mortigi sen bezono, estas tre stulta afero. Mortigi nur pro amuzo, estas fia, stulta kaj sensenca afero. Mortigi por manĝi, estas natura afero.

La taŭrobatalo estas tute stulta afero, kio eksplikas tiun bezonon mortigi noblan beston? Kajnkial oni forte ŝatas tion en Hispanujo?? Mi vere bedaŭras la homan stultecon.

fajrkapo (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2012 18.22.09

Desit1:

La taŭrobatalo estas tute stulta afero, kio eksplikas tiun bezonon mortigi noblan beston? kial oni forte ŝatas tion en Hispanujo?? Mi vere bedaŭras la homan stultecon.
Mi ne scias kion eksplikas tiom da stultaĵo (mi supozas ke la sama stultaĵo per kiu homoj ne lernas aŭ ne volas koni lingvojn kiel Eo...),sed ĉu esti hispano estas ĉi tia "kulturo" mi preferas ne esti hispana. Ĉiukiele dank al Dio multaj homoj en Hispanio ne ŝatas tion (duon-duon).
Mi esperas ke same ol Katalunio (la plej saĝa parto de Hispanio), unu gloria tago iu malpersas ĉiame tiun sovaĝecon.

Paquillo (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2012 20.38.22

fajrkapo:

Katalunoj malpermesis coridojn en la placo de barcelono, sed ili ne malpermesis la torturon de bovoj en milo da katalunaj urbetoj kie tio okazas.

Sed mi pensas se estas hipokrite ataki hispanion pro tio, ĉiuj landoj havas siajn torturajn spektaklojn aŭ kutimoj. Kvankam mi ne ŝatas la hispanan taŭr-feston.

fajrkapo (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2012 21.09.23

Paquillo:
Katalunoj malpermesis coridojn en la placo de barcelono, sed ili ne malpermesis la torturon de bovoj en milo da katalunaj urbetoj kie tio okazas.

Sed mi pensas se estas hipokrite ataki hispanion pro tio, ĉiuj landoj havas siajn torturajn spektaklojn aŭ kutimoj. Kvankam mi ne ŝatas la hispanan taŭr-feston.
vi pravas ke katalunoj permesas tiajn kruelaĵojn tra la stratoj dum festoj, mi tute malkonsentas, ĉar tio estas tiom malbona kiom bovobatalo, mi treege abomenas tiujn festojn kun fajro sur bovokornoj, mi forgesis...Katalunio ne estas do la plej saĝa el Hispanio...

Aliflanke ne nur en Hispanio estas bovobataloj...ankaŭ en landoj en Latinameriko, Francio, Japanio, ktp

PD CORIDO AŬ KORIDO; ĉu estas vorto?

drinkulo (Näytä profiilli) 9. toukokuuta 2012 10.00.53

En la lokoj kie oni praktikas taŭrbatalon (Hispanujo, Portugalujo, suda Francujo, Sudamerikujo) estas regularo kaj kontrolo (laŭ diversaj gradoj). Kiel la ŝtonmortigo en Mezorientujo. Aŭ la puno de morto en Ĉinujo kaj Usono ekzemple. Sed en tiaj lokoj oni mortigas homojn ne bestojn, kaj mi ne vidas ke iu protestas.

Aŭ la abortigo, kiun mi komentis. Hodiaŭ estas multaj kontraŭkoncipiloj, malmultekostaj kaj facile troveblaj. Nun, kiu abortigas tiu estas ignorulo.

Iuj homoj preferas protekti beston kiu estas bledita por manĝaĵo kaj ne protekti senkulpulojn.

drinkulo (Näytä profiilli) 9. toukokuuta 2012 10.11.35

fajrkapo:
Paquillo:
Katalunoj malpermesis coridojn en la placo de barcelono, sed ili ne malpermesis la torturon de bovoj en milo da katalunaj urbetoj kie tio okazas.

Sed mi pensas se estas hipokrite ataki hispanion pro tio, ĉiuj landoj havas siajn torturajn spektaklojn aŭ kutimoj. Kvankam mi ne ŝatas la hispanan taŭr-feston.
vi pravas ke katalunoj permesas tiajn kruelaĵojn tra la stratoj dum festoj, mi tute malkonsentas, ĉar tio estas tiom malbona kiom bovobatalo, mi treege abomenas tiujn festojn kun fajro sur bovokornoj, mi forgesis...Katalunio ne estas do la plej saĝa el Hispanio...

Aliflanke ne nur en Hispanio estas bovobataloj...ankaŭ en landoj en Latinameriko, Francio, Japanio, ktp

PD CORIDO AŬ KORIDO; ĉu estas vorto?
Vi pravas. Pri la taŭrbatalo en Katalunujo mi nur havas unu aĵon por diri: Hipokrito

Oni malpermesas mortigi taŭrojn per glavopiko, sed oni permesas ĵeti ilin al maro (kun fajro sur kornoj kaj ŝnuro ĉirkaŭ kolo).

Ĝis 1920a, Barcelono estis la sola urbo sur la mondo kiu havis tri taŭrplacojn. La nuna kataluna movado kontraŭ la taŭrbatalo havas kunsencon naciisma ne protektisma.

Takaisin ylös