לתוכן העניינים

Ĉu taŭrobatalo estas kulturo?

של vincas, 8 במאי 2012

הודעות: 24

שפה: Esperanto

fajrkapo (הצגת פרופיל) 9 במאי 2012, 11:36:12

drinkulo:ŝtonmortigo en Mezorientujo. Aŭ la puno de morto en Ĉinujo kaj Usono ekzemple. Sed en tiaj lokoj oni mortigas homojn ne bestojn, kaj mi ne vidas ke iu protestas.

Iuj homoj preferas protekti beston kiu estas bledita por manĝaĵo kaj ne protekti senkulpulojn.
Mortopuno ne devus ekzisti en iu lando, sed ĉiuj landanoj elektas siajn leĝojn kaj tiujn kiujn reprezentas ilin...ĉiu landano havas tiun kiun li-ŝi volas...neniu povas fari ion pli.
Homoj kiuj estas mortigataj kutime estas krimuloj kaj murduloj. Bovo kaj aliaj bestoj ne mortigis iun pro plezuro kiel la publiko kaj bovmurdoloj faras en bovbatalo.

Regis_Castro (הצגת פרופיל) 11 במאי 2012, 01:40:46

Bedaŭrinde taŭro-batalo estas kulturo sed laŭ mia pensmaniero se oni povas elekti inter dolorigi iun aŭ ne, oni devas elekti la unuan eblon. Do torturi aliajn vivaĵojn ne estas kulturo.

Paulinho (הצגת פרופיל) 13 במאי 2012, 13:44:08

Vincas kribis:

Kiel povas esti, ke tiaj absurdaj ludoj ne estas malpermesitaj? Eble ni vivas en mezepoko?
Kaj ankaŭ estas homoj, kiuj nomas taŭrobatalon kulturo. Tion mi aŭdi ie.

Mi interakordas: taŭrobatalo estas io hontinda. Sed de tiu parolado me petas permeson por bedaŭri la uzo de la vorto "mezepoko". Mi jam lernigis mezepokan historion en universitato. Ĝi estas epoko kiel ajn alia, havanta ĝiajn lumojn, kaj ankaŭ ĝiajn ombrojn... Ni ne devus forgesi: universitato estas inventaĵo de mezepoko....

cellus (הצגת פרופיל) 20 במאי 2012, 11:55:45

Por mi taŭrobatalo estas kulturo, sed ĝi ne estas speco da kulturo kiun mi aprobas.

לראש הדף