去目錄頁

Kiel oni povas malŝalti la retpoŝtan sciigon?

从 omid17, 2012年5月10日

讯息: 4

语言: Esperanto

omid17 (显示个人资料) 2012年5月10日下午3:57:18

Ĉiam, kiam oni sendas al mi privatan mesaĝon ĉe lernu, mi ricevas retpoŝtan mesaĝon. Tio estas iomete ĝena. Kiel oni povas malŝalti ĉi tiajn sciigojn?

Desit1 (显示个人资料) 2012年5月10日下午7:26:45

ne eblas.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月10日下午7:38:39

Desit1:ne eblas.
Ja eblas - sed ne flanke de lernu!. Tamen bonaj retpoŝtlegiloj povas aŭtomate forigi mesaĝojn depende de certaj kondiĉoj, do oni povas instali filtrilon "se la temlinio komenciĝas per 'Nova mesaĝo de' kaj la sendanto estas 'ne_respondu@lernu.net', tiam forigu la mesaĝon". (Evidente oni ŝanĝu tion laŭ la lingvo, en kiu oni uzas lernu!.)

omid17 (显示个人资料) 2012年5月11日上午8:56:48

Desit1:ne eblas.
Prave, kaj estus bone se la programisto(j) notis ĉi tiun mankon kaj konsideris krei la trajton en la desegno de venonta nova Lernu!.

PS. Memevidente, mi ja scipovas ŝanĝi la retpoŝtajn agordojn por filtridado de certaj mesaĝoj.

回到上端