前往目錄

Studi por la ker-ekzamenoj

貼文者: victornino, 2012年5月10日

訊息: 6

語言: Esperanto

victornino (顯示個人資料) 2012年5月10日下午6:01:14

Kiel prepari la ker-ekzamenojn? Ĉu ekzistas libro aŭ specifaj studmaterialoj retaj por tio?

KienLi (顯示個人資料) 2012年5月10日下午6:53:41

victornino:Kiel prepari la ker-ekzamenojn? Ĉu ekzistas libro aŭ specifaj studmaterialoj retaj por tio?
Ekzistas kolekto de specimenoj en la libro: Esperanto de nivelo al nivelo. Sed ĝi ne enhavas konsilojn pri kiel prepariĝi.

Jam dum tri monatoj mi gvidas vivan kurson por ĉirkaŭ 8 studantoj. La kurso celas prepariĝon al skriba ekzamensesio la 9-an de junio. Por la taskoj mi uzas materialojn de Edukado.net. La studantoj legas librojn, skribas mem reagojn kaj tekstojn, ekzercas gramatikon.

victornino (顯示個人資料) 2012年5月10日下午7:21:57

Dankegon. Ĉu vi gvidas kurson interete? ridulo.gif

KienLi (顯示個人資料) 2012年5月10日下午9:08:40

victornino:Dankegon. Ĉu vi gvidas kurson interete? ridulo.gif
Miaj studantoj havas la plezuron vidi min viva ridulo.gif

Regis_Castro (顯示個人資料) 2012年5月11日上午1:25:39

Eblas elŝuti specimenojn kaj ĝiajn solvojn ĉe: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj

victornino (顯示個人資料) 2012年5月11日上午11:32:14

Dankon Regis.

Parenteze, ŝajne la reto estas plena je memlernantismo. Tia spirito posedas interesajn trajtojn rilate de la diskonigado pri multaj temoj. Sed mi kredas ke multfoje esti memlernanto ne estas la plej taŭga vojo. Konkrete rilate al esperanto, kaj al mi, facile oni marŝas la unuajn paŝojn, sed mi sentas nun ke mi ŝatus havi gvidanton, majstron kiu helpu al mi plibonigi, kaj ĉefe instigi antaŭiri, aŭ rimarkigi min pri detaloj. Mi agnoskas ke mi maltrafe kundukas min mem memlernante ridulo.gif

Kion vi pensas pri tio?

回到上端