去目錄頁

Titolo de tagvorto en ricevkesto.

Desit1, 2012年5月10日

讯息: 10

语言: Esperanto

Desit1 (显示个人资料) 2012年5月10日下午7:30:25

Saluton, homoj!
Ĉu vi ne sentas ankaŭ la jenon iomete ĝena?
Lastatempe, en la ricevkesto, anstataŭ legi "Vorto de la tago - SIBLI Eligi sonon, similan al longedaŭra "s"" kiel pasintece, oni nun legas "Vorto de la tago - SIBLI se vi ne plu volas ricevi ĉi tiujn mesaĝojn, legu pri..." :/ tion mi malŝatas.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月10日下午7:46:10

Mi ne komprenas, kial tio ĉi estas problemo - ĉu vere estas iu ajn diferenco de uzebleco inter la ekzemploj en la afiŝdosiero? demando.gif Laŭ mi ne.

Ankaŭ mi trovas tiun frazon nenecesa, sed ĉu ĝena? Ne.

Desit1 (显示个人资料) 2012年5月11日上午12:39:34

eble estas por perosnaj mensaj problemoj lango.gif Sed mi pli ŝatis scii kion la mesaĝoj temis antaŭ malfermi ilin...kaj nun, trovi la asman mesaĝon en ĉiuj pri "Se vi ne plu volas ricevi ĉi tion" kial mi ne volus ricevi ĉi tion? Aldone, tiuj vortoj antaŭe restis malsupre de la mesaĝo, kial oni ŝanĝis ĝin? se mi ne volus ricevi ĉi tion, mi malŝaltus la butonon en mia profilo, kiel diras ne al mesaĝo...
Sed, bone, eble nur estas propre mensa persona problemo lango.gif

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月11日上午5:14:53

Desit1:Sed mi pli ŝatis scii kion la mesaĝoj temis antaŭ malfermi ilin...
Kaj kion ŝanĝis tiu frazo pri tio?

Desit1 (显示个人资料) 2012年5月11日下午3:44:57

Okej, do, estas nur personaj mensaj problemoj...mi pardonpetas.
.

.

.

.

.

Tamen, mi ankoraŭ malŝatas tion.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月11日下午5:20:54

Desit1:Okej, do, estas nur personaj mensaj problemoj...
Ne nepre, mi nur ne komprenas la problemon.

kefga_x (显示个人资料) 2012年5月11日下午6:01:34

Mi pensas ke li volas diri ke la problemo estas je la antaŭvido de la mesaĝo. Li ne volas vidi la saman frazon por ĉiu mesaĝo.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月11日下午6:35:12

kefga_x:Mi pensas ke li volas diri ke la problemo estas je la antaŭvido de la mesaĝo. Li ne volas vidi la saman frazon por ĉiu mesaĝo.
Nu bone - se oni uzas la TTT-an interfacon de GMail, mi ja komprenas, ke oni trovas tion ĝena.

Chainy (显示个人资料) 2012年5月12日下午1:30:58

Desit1:Saluton, homoj!
Ĉu vi ne sentas ankaŭ la jenon iomete ĝena?
Lastatempe, en la ricevkesto, anstataŭ legi "Vorto de la tago - SIBLI Eligi sonon, similan al longedaŭra "s"" kiel pasintece, oni nun legas "Vorto de la tago - SIBLI se vi ne plu volas ricevi ĉi tiujn mesaĝojn, legu pri..." :/ tion mi malŝatas.
Mi konsentas kun Desit, ke la antaŭa versio estis pli bona. Oni ne bezonas vidi ĉiam je la unua frazo tiun mesaĝon pri tio, kiel oni povas malaboni Vorton de la Tago. Estas pli taŭga loko ĉe la fino de la mesaĝo, kiel antaŭe.

Uzantoj devas mem elekti aboni Vorton de la Tago, do ili ĉiuj certe scias, ke eblas malaboni tion! Kial ĉiam rememorigi pri tio je la unua linio de la mesaĝoj?! Tio certe estas ĝena, laŭ mi.

Desit1 (显示个人资料) 2012年5月12日下午2:20:37

Chainy:Uzantoj devas mem elekti aboni Vorton de la Tago, do ili ĉiuj certe scias, ke eblas malaboni tion! Kial ĉiam rememorigi pri tio je la unua linio de la mesaĝoj?! Tio certe estas ĝena, laŭ mi.
Dankon! Ĝuste tio!

回到上端