До змісту

Esperanto parolantoj kaj internaciaj lingvoj

від Demian, 12 травня 2012 р.

Повідомлення: 90

Мова: Esperanto

whysea (Переглянути профіль) 5 червня 2012 р. 05:12:37

La angla: denaske
La hispana: meze?

La hispanan mi ja studis en lernejo, sed fakte mi ĝin lernis plejparte ekster la lernejo. En mia urbo kaj ŝtato la hispana estas ĉie en ŝhildoj, radio, televido, ĵurnaloj, ktp. La plejmulto da homoj ĉi tie konas iom da la hispana lingvo. Ekzemple en mia laborejo (mi estas kasisto en vendejo), mi parolas ambaŭ la anglan kaj la hispanan ĉiutage.

cellus (Переглянути профіль) 22 червня 2012 р. 17:03:48

En la lernejo mi lernis la anglan kaj germanan kaj pli poste la francan. Samtempe kun la angla lingvo mi ankaŭ lernis la esperantan. Sed esperanton mi lernis tute memstare. Mi havis kunlernejanon kun kiu mi povis praktiki parolante kaj la anglan, germanan kaj esperanton. Mi supozas ke mi lernis tiom da angla lingvo ekster la lernejo kiel en la lernejo. Estis ankaŭ multe da interesaj libroj en la angla lingvo, multe pli – mi opiniis – ol en la sveda lingvo. La anglan gramatikon mi neniam komprenis mi provis anstataŭe legi kiom eble plej multe, kompensante mian fatalan gramatikon.

La germana lingvo ankaŭ estis facila al mi. Kiel denaske parolanta la svedan lingvon, la germana kaj angla lingvoj estis facilaj por mi. En la lernejo ni diris ke la germana lingvo estas malfacila komence sed poste pli facila, la angla lingvo estas facila komence sed oni devas daŭre lerni multege da vortoj.

La polan kaj la rusan lingvon mi lernis senklase.

Por mi la angla lingvo estas libro kaj film-lingvo. Mi parolas ĝin pli bone ol meze, mi kredas. Mia germana lingvo malboniĝis, ĉar mi ne tre ofte uzas ĝin, sed por turismaj celoj ĝi funkcias bonege. Mi ne havis iajn lingvajn problemojn kiam mi en la komenco de majo estis en Berlino (bela urbo cetere).

Eble la pola lingvo estas mia plej bona parola fremda lingvo. Mi ne povas paroli senerare, sed mi povas paroli pri ĉio kio interesas min en ĝi. Mi tradukis librojn el la pola en la svedan.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 22 червня 2012 р. 18:09:12

whysea:La angla: denaske
La hispana: meze?

La hispanan mi ja studis en lernejo, sed fakte mi ĝin lernis plejparte ekster la lernejo. En mia urbo kaj ŝtato la hispana estas ĉie en ŝhildoj, radio, televido, ĵurnaloj, ktp. La plejmulto da homoj ĉi tie konas iom da la hispana lingvo. Ekzemple en mia laborejo (mi estas kasisto en vendejo), mi parolas ambaŭ la anglan kaj la hispanan ĉiutage.
Kie vi loĝas en Usono? ankaŭ ĉe ni en la sudorienta parto de Florido ni uzas la hispanan kaj la anglan ĉiutage. Ni ankaŭ havas tagĵurnalojn, stratŝildojn, ktp en la hispana kaj en la angla.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 22 червня 2012 р. 18:19:28

darkweasel:
hebda999:la germana estas pli facila ol la angla
Mi tutsimple ne povas imagi tion. La germanlingva gramatiko kun siaj multaj formoj de substantivoj kaj verboj, kun siaj diversaj manieroj formi la pluralon, ktp. estas vere tiel malsimpla kaj malfacila, ke la pli facila skribo apenaŭ kompensas tion. Idiotismoj, esceptoj ktp. ekzistas en ambaŭ lingvoj.

Kaj la germana ja tamen havas fremdvortojn kun transprenita fremda skribo.

Tamen ne mi, kiu parolas unu el la du lingvoj denaske, decidu tion.
Mi instruas/instruis la anglan kaj la germanan al homoj kiuj ne parolas ilin. Mi samopinias ke komence la angla ŝajnas esti pli facile lernebla sed poste miaj studentoj de la germana lernas pli rapide ĉar la germana - kiel Esperanto- estas tegmenta lingvo de diversaj germanaj dialektoj, tiel ke la germanlingvanoj devas esprimi sin tiel ke germanlingvanoj el aliaj regionoj komprenu. Anglalingvanoj ŝajne ne pensas pri tio, tiel ke en la angla oni trovas tiom da miskromprenoj: We park on a drive way and drive on a parkway. Kiel kompreni tion logike?

robbkvasnak (Переглянути профіль) 22 червня 2012 р. 18:59:22

darkweasel:
antoniomoya:
Tio supozas tiel grandan memor-penon kiel lerni la ĉinan skribon.
La anglalingva skribo estas vere malfacila, jes. Sed ja ekzistas reguloj. Reguloj kun esceptoj, ja, sed miaopinie vi troigas ĝian malfacilecon.

Problemaj en la angla estas fakte ĉefe la vokaloj - la konsonantoj ja sekvas relative klarajn regulojn.
Por tiuj kiuj ne parolas ĝermandevenan lingvon ankaŭ la konsonantoj estas malfacilaj. Penzu pri la vortoj tough kaj though aŭ choice – chagrin – choir – character aŭ genre – gender – gear - gelding. La finaĵo –s estas problem: bags – talks (en la dua vorto la “l” ne estas elparolata) aŭ house kaj houses aŭ bagged kaj talked. La tre komuna vorto “the” povas havi du elparolmanierojn depende de kio oni volas diri (“I will not have the book in my house” kontraŭ “I will not have THE book in my house”). La britoj kaj la usanoj havas malsamajn skribmanierojn kun sama elparolo (license kaj licence) aŭ saman skribmanieron sed malsamajn elparolojn (schedule /sk/ aŭ /ŝ/ kaj herb /h/ / /). Mi diras “offen” por “often” ĉar mi ankaŭ diras “soffen” por “soften”. Konsonantoj malaperas kiel la “t” en prints. Aŭ konsonanta sono aperas kie oni ne skribas ĝin kiel en la vorto “something” /sumb-/. Mi scias tion ĉar mi instruas la anglan al homoj kiuj parolas la hispanan, la krejolan (lingvo de Haitio) kaj la ĉinan.

codesito (Переглянути профіль) 8 вересня 2012 р. 11:25:33

Mi parolas la hispanan denaske kaj eo meze, sufiĉas por vivi!

vincas (Переглянути профіль) 8 вересня 2012 р. 13:06:42

hebda999:Eble mi havas bonan tradukilon. Mi ne bezonas ilin. Verdire mi ne ŝatas la anglan pro ĝia nemeritinda ĉieesteco.
La ĉieesteco de angla devus esti multe pli granda.

codesito:Mi parolas la hispanan denaske kaj eo meze, sufiĉas por vivi!
Ĉu vi ne lernis anglan?

hebda999 (Переглянути профіль) 8 вересня 2012 р. 15:16:01

vincas:La ĉieesteco de angla devus esti multe pli granda.
Jes, ni perdu niajn gepatrajn lingvojn kaj ĉiuj komencu paroli angle.

vincas (Переглянути профіль) 10 вересня 2012 р. 10:58:29

hebda999:
vincas:La ĉieesteco de angla devus esti multe pli granda.
Jes, ni perdu niajn gepatrajn lingvojn kaj ĉiuj komencu paroli angle.
Oni ne devas perdi niajn gepatrajn lingvojn. Angla povas esti aldona lingvo por ĉiuj.

codesito (Переглянути профіль) 10 вересня 2012 р. 11:47:29

vincas:
hebda999:Eble mi havas bonan tradukilon. Mi ne bezonas ilin. Verdire mi ne ŝatas la anglan pro ĝia nemeritinda ĉieesteco.
La ĉieesteco de angla devus esti multe pli granda.

codesito:Mi parolas la hispanan denaske kaj eo meze, sufiĉas por vivi!
Ĉu vi ne lernis anglan?
Tre malmultan anglan mi parolas bedaŭrinde.
Ĉu vi ne parolas la rusan? Tiu lingvo estus multe pli utila por vi ol la angla kie vi loĝas.

Назад до початку