Til innholdet

Esperanto parolantoj kaj internaciaj lingvoj

fra Demian,2012 5 12

Meldinger: 90

Språk: Esperanto

codesito (Å vise profilen) 2012 9 11 08:48:05

vincas:
codesito:La sankta misio de la eŭropaj imperiaj lingvoj estas kondamnita al fiasko, ili ne povos daŭre altrudiĝi al la mondo. Nur neŭtrala lingvo kiel eo, aŭ azia lingvo kiel la ĉina, pro la graveco de Azio en la mondo, povus venki.
La tuta Ameriko parolas eŭropaj lingvoj: hispane, portugale, angle, france kaj angla nun estas tutmonda lingvo. Eble iam venkos ĉina, sed nun regas angla. Kaj vi mem scias unu imperian lingvon almenaŭ.
La angla estas gravega lingvo, tre studata kiel dua lingvo en multaj landoj de la mondo, tamen ĝi estas vere forta en nur kelkaj riĉaj landoj, aldone ĝi estas forte dialektigita, ĝis la punkto ke malsamaj dialektoparolantoj ne komprenas unu la alian, mi pensas ke eble ĝi estas giganto kun ŝlimaj piedoj, kiu bezonas senfinan propagandon por pluvivi.

hebda999 (Å vise profilen) 2012 9 11 10:44:27

vincas:La tuta Ameriko parolas eŭropaj lingvoj: hispane, portugale, angle, france kaj angla nun estas tutmonda lingvo.
Jes, konkere, nenio por laŭdi. Nun la angla konkeras la Eŭropon. Lernu la anglan, sed ne faru ĝin ĉieinda. Mia denaska lingvo estas por mi pli bona ol la angla kaj mi ne volas ĝin antataŭigi - kaj se aferoj iros tiel kiel nun, future mia lingvo iĝos malpli grava ol la angla en mia lando - kaj tion mi malamas.

Chainy (Å vise profilen) 2012 9 11 11:28:05

hebda999:Mia denaska lingvo estas por mi pli bona ol la angla kaj mi ne volas ĝin antataŭigi - kaj se aferoj iros tiel kiel nun, future mia lingvo iĝos malpli grava ol la angla en mia lando - kaj tion mi malamas.
Vi certe troigas, same kiel ĉiuj Esperantistoj, kiuj parolas pri 'imperiaj' lingvoj kaj aliaj stultaĵoj. Mi nur esperas, ke tiaj Esperantistoj estas tre malgranda grupeto, alie nia lingvo havas neniun ŝancon, ĉar tiaj teorioj nur ridindigas parolantojn de Esperanto.

codesito (Å vise profilen) 2012 9 11 11:45:41

Chainy:
hebda999:Mia denaska lingvo estas por mi pli bona ol la angla kaj mi ne volas ĝin antataŭigi - kaj se aferoj iros tiel kiel nun, future mia lingvo iĝos malpli grava ol la angla en mia lando - kaj tion mi malamas.
Vi certe troigas, same kiel ĉiuj frenezaj Esperantistoj, kiuj parolas pri 'imperiaj' lingvoj kaj aliaj stultaĵoj. Mi nur esperas, ke tiaj Esperantistoj estas tre malgranda grupeto, alie nia lingvo havas neniun ŝancon, ĉar tiaj teorioj nur ridindigas parolantojn de Esperanto.
Kaj al kiu preokupas ĉu eo havas ian ŝancon aŭ ne?

Chainy (Å vise profilen) 2012 9 11 11:57:32

vincas:Verdire mi estas malkontarŭ komuna lingvo kaj eble ne gravas ĉu tiu lingvo estas Esperanto aŭ angla eĉ povas esti ĉina aŭ araba... Nun la plej populara lingvo en la mondo estas angla do mi lernas ĝin. Se nun en la mondo la plej populara estus, ekzeple, ĉina mi lernus ĉinan.
Mi esperas, ke la plejmulto de Esperantistoj havas sintenon similan al tiu de Vincas. La ĉefa celo ja estas interkomunikado, do ne vere gravas, kiun lingvon oni uzas. Nun multaj uzas la anglan, sed tio ja povas ŝanĝiĝi en la estonteco.

Ni kiel Esperantistoj povas nur proponi multe pli facilan metodon de internacia komunikado. La mondo dume preferas uzi nacia(j)n lingvo(j)n, sed ni almenaŭ montras, ke ekzistas bona alternativo. Ne necesas ĉiuj tiuj troigitaj argumentoj pri imperioj kaj politikaj konspiroj. Tiaj teorioj estas nur por tiuj, kiuj havas malmulte da fido je la kerna kvalito de Esperanto - sole tiu kvalito devas esti sufiĉa argumento. Ni Esperantistoj kondutu kun iom pli da digno.

codesito (Å vise profilen) 2012 9 11 12:07:49

Mi ne scias kial iuj ĉagreniĝis ĉar mi uzis la vorton imperiaj, laŭ mi, ĉiuj la lingvegoj estas imperiaj, escepte eble, pro historiaj kialoj, la hispana.

darkweasel (Å vise profilen) 2012 9 11 13:30:01

codesito:escepte eble, pro historiaj kialoj, la hispana.
... ĉar ...?

codesito (Å vise profilen) 2012 9 11 14:02:12

darkweasel:
codesito:escepte eble, pro historiaj kialoj, la hispana.
... ĉar ...?
Ĉar la amerikaj indiĝenoj estis samrajtaj civitanoj kiel la hispanoj, ili havis universitatojn jam ĉ. 1530, kiam en norda Europo apenaŭ ekzistis, Hispanio malpermesis sklavecon, ktp. Tre malsame al kio okazis en aliaj lokoj.

hebda999 (Å vise profilen) 2012 9 11 14:04:38

Ĉiu nacia lingvo ne taŭgas (meritas) esti universala. Nur per forto komerca, ekonomika, religia kaj politika ĝi povas esti vaste uzata. Naciaj lingvoj estas tre bonaj por iliaj denaskaj parolantoj. Kontraŭe, ĉiu fremdulo devas dediĉi multajn jarojn kaj penojn por ellerni la fremdan lingvon kiel la angla, la franca, la hispana, la ĉina... Do nur riĉuloj havas tiom da tempo kaj monon por sendi ilajn infanoj al fremdlandaj universitatoj, kie ili povas bone ellerni la lingvon. La aliaj tiun ĉi ŝancon ne havas, kaj fariĝas la dua-grada homoj en la tutmonda societo, la lingvaj kripluloj. Se tio ĉi estas troigo, do kia estas la vero? Estas tre facile esti anglo kaj diri, ke nenia problemo ekzistas, ke ĉio estas bone kaj ĉiu estas kontenta, se ne, tiam li/ŝi sendube devas esti malsaĝulo. Kaj kiun lingvon oni nomas "killer language"? Kaj kiu diris: "La angla lingvo enspezigas al ni pli ol la nafto de la Norda Maro"?

Demian (Å vise profilen) 2012 9 11 16:50:38

hebda999:Ĉiu nacia lingvo ne taŭgas (meritas) esti universala. Nur per forto komerca, ekonomika, religia kaj politika ĝi povas esti vaste uzata. Naciaj lingvoj estas tre bonaj por iliaj denaskaj parolantoj. Kontraŭe, ĉiu fremdulo devas dediĉi multajn jarojn kaj penojn por ellerni la fremdan lingvon kiel la angla, la franca, la hispana, la ĉina... Do nur riĉuloj havas tiom da tempo kaj monon por sendi ilajn infanoj al fremdlandaj universitatoj, kie ili povas bone ellerni la lingvon. La aliaj tiun ĉi ŝancon ne havas, kaj fariĝas la dua-grada homoj en la tutmonda societo, la lingvaj kripluloj. Se tio ĉi estas troigo, do kia estas la vero? Estas tre facile esti anglo kaj diri, ke nenia problemo ekzistas, ke ĉio estas bone kaj ĉiu estas kontenta, se ne, tiam li/ŝi sendube devas esti malsaĝulo. Kaj kiun lingvon oni nomas "killer language"? Kaj kiu diris: "La angla lingvo enspezigas al ni pli ol la nafto de la Norda Maro"?
Konsentas.

Tibake til toppen