Ujumbe: 90
Lugha: Esperanto
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 5:23:44 alasiri
hebda999:Ĉiu nacia lingvo ne taŭgas (meritas) esti universala. Nur per forto komerca, ekonomika, religia kaj politika ĝi povas esti vaste uzata....La problemo estas, ke multaj Esperantistoj insistas senĉese plendaĉi pri negativaj aferoj al kiuj ni entute ne havas influon. Kial plendi pri ekonomia, religia kaj politika potenco?! Ĉu Esperantistoj proponas alian sistemon por nia mondo, kaj la magia ŝlosilo al tio estas lingvo?! Laŭ mi, oni ne miksu Esperanton kun tiaj aferoj - ĝi estas ja nur lingvo, do ĝi helpas nur al komunikado. Eĉ se Esperanto iam estos pli vaste uzata, min tre surprizus se homoj subite forĵetus ĉiujn dezirojn pri potenco. Plej verŝajne ĉiam estos tiaj bataloj inter homoj. Aŭ se ĉiuj homoj ja fariĝos bonaj amikoj sen ajna batalo por potenco, tiam tio okazos nur en tre forega magia estonteco. Ĉu ni Esperantistoj vere volas publike ligi nian lingvon kun tia naiva revo?
Ni prezentu Esperanton, kia ĝi vere estas. Simpla kaj utila metodo por komunikado, kiun uzeblas eĉ nun en la reala mondo, kaj tiu mondo inkluzivas batalojn pri ekonomia, religia kaj politika potenco.
codesito (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 6:15:42 alasiri
Chainy:Yes, eo estas utila lingvo kaj ne multe pli. Sed ni ne opinias pri la mondo ĉar parolas eon, sed ĉar ni estas homoj. Mi scias ke diktatoroj ankaŭ malŝatas ke aliaj opiniu.hebda999:Ĉiu nacia lingvo ne taŭgas (meritas) esti universala. Nur per forto komerca, ekonomika, religia kaj politika ĝi povas esti vaste uzata....La problemo estas, ke multaj Esperantistoj insistas senĉese plendaĉi pri negativaj aferoj al kiuj ni entute ne havas influon. Kial plendi pri ekonomia, religia kaj politika potenco?! Ĉu Esperantistoj proponas alian sistemon por nia mondo, kaj la magia ŝlosilo al tio estas lingvo?! Laŭ mi, oni ne miksu Esperanton kun tiaj aferoj - ĝi estas ja nur lingvo, do ĝi helpas nur al komunikado. Eĉ se Esperanto iam estos pli vaste uzata, min tre surprizus se homoj subite forĵetus ĉiujn dezirojn pri potenco. Plej verŝajne ĉiam estos tiaj bataloj inter homoj. Aŭ se ĉiuj homoj ja fariĝos bonaj amikoj sen ajna batalo por potenco, tiam tio okazos nur en tre forega magia estonteco. Ĉu ni Esperantistoj vere volas publike ligi nian lingvon kun tia naiva revo?
Ni prezentu Esperanton, kia ĝi vere estas. Simpla kaj utila metodo por komunikado, kiun uzeblas eĉ nun en la reala mondo, kaj tiu mondo inkluzivas batalojn pri ekonomia, religia kaj politika potenco.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 6:58:24 alasiri
Eble estas iom da vero en tiaj teorioj pri potenco, sed ili donas nur malbonan impreson al ne-Esperantistoj. Senĉesaj plendaĉoj neniam estas allogaj - ili nur faras la impreson, ke la plendanto estas ia teda sensukcesulo. Homoj ĉiam preferas sekvi tiujn, kiuj havas pozitivajn ideojn - tiuj kiuj fakte faras ion bonan.
Mi tre ŝatas Esperanton, sed mi devas konfesi, ke la senĉesaj negativaj plendaĉoj inter Esperantistoj eĉ malinstigas min partopreni en Esperantistaj rondoj. Bone, homoj rajtas havi siajn opiniojn, sed ŝajne estas certaj obsedoj inter la opinioj de Esperantistoj. Eble ne necesas tiel ofte paroladi pri la samo, ĉu ne?! Kaj indas memori, ke plenda sinteno mallogas homojn, do plendaj Esperantistoj nur malhelpas la antaŭenigon de la lingvo.
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 6:58:25 alasiri
codesito:Ĉar la amerikaj indiĝenoj estis samrajtaj civitanoj kiel la hispanoj, ili havis universitatojn jam ĉ. 1530, kiam en norda Europo apenaŭ ekzistis, Hispanio malpermesis sklavecon, ktp. Tre malsame al kio okazis en aliaj lokoj.Mi iom dubas ĉu amerikaj indiĝenoj estis samrajtaj civitantoj. Mi ne scias bone historion de Ameriko, sed almenaŭ komence de ektrovo de Ameriko indiĝenoj estis mortigitaj.
hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 7:49:41 alasiri
Chainy:La problemo estas, ke multaj Esperantistoj insistas senĉese plendaĉi pri negativaj aferoj...Amiko Chainy, la problemo estas sole kun vi, kiu senĉese plendaĉas ĉe ĉiuj forumoj pri la sinteno de ne-anglaj homoj. Ĉesu. Legu la nomon de la forumo (pri ĉio cetera). Do mi havas rajton skribi tie ĉi kion mi pensas kaj volas, kaj vi ne havas rajton min ofendi pro miaj opinioj. Tiuj ĉi aferoj estas por mi tre gravegaj, tial mi ilin esprimas, ĉar mi ne povas silenti. Se vi ne ŝatas tion ĉi, ne legu, aŭ legu kun kompreno, kiu evidente mankas al vi.
Ankoraŭ unu afero - la diskuto estas interesa ĝis Chainy aperas kaj ĉion difektas per sia plendaĉado - bonvolu rigardi. Vi estas etosdestruanto. Post viaj mesaĝoj jam nur malmultaj havas plezuron pli diskutadi.
Mi havas du gefilojn, kiuj devas lerni la anglan en lernejo. Mi vidas iliajn penojn kaj mizerajn efikojn. Mi devas pagi multe da mono por ilia angla edukado. Do la afero ne estas tiel simpla kaj plaĉa, kiel Chainy vulus tion vidi.
kefga_x (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 7:56:46 alasiri
hebda999:Bonvolu ne diru al alio kion ili devas fari, Hebda999. Mi pensas ke vi estas inteligentega do anstataŭ ofendiĝi pripensi aliajn vortojn.Chainy:La problemo estas, ke multaj Esperantistoj insistas senĉese plendaĉi pri negativaj aferoj...Amiko Chainy, la problemo estas sole kun vi, kiu senĉese plendaĉas ĉe ĉiuj forumoj pri la sinteno de ne-anglaj homoj. Ĉesu. Legu la nomon de la forumo (pri ĉio cetera). Do mi havas rajton skribi tie ĉi kion mi pensas kaj volas, kaj vi ne havas rajton min ofendi pro miaj opinioj. Tiuj ĉi aferoj estas por mi tre gravegaj, tial mi ilin esprimas, ĉar mi ne povas silenti. Se vi ne ŝatas tion ĉi, ne legu, aŭ legu kun kompreno, kiu evidente mankas al vi.
Ankoraŭ unu afero - la diskuto estas interesa ĝis Chainy aperas kaj ĉion difektas per sia plendaĉado - bonvolu rigardi. Vi estas etosdestruanto. Post viaj mesaĝoj jam nur malmultaj havas plezuron pli diskutadi.
Chainy fakte pravas kaj donas al ni vidpunkton de uloj kiuj ne scias Esperanto kaj ĝia mondo.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 8:01:37 alasiri
hebda999:Chainy tute pravas, kaj persone atakante lin vi ne ŝanĝas tion.Chainy:La problemo estas, ke multaj Esperantistoj insistas senĉese plendaĉi pri negativaj aferoj...Amiko Chainy, la problemo estas sole kun vi, kiu senĉese plendaĉas ĉe ĉiuj forumoj pri la sinteno de ne-anglaj homoj. Ĉesu. Legu la nomon de la forumo (pri ĉio cetera). Do mi havas rajton skribi tie ĉi kion mi pensas kaj volas, kaj vi ne havas rajton min ofendi pro miaj opinioj. Tiuj ĉi aferoj estas por mi tre gravegaj, tial mi ilin esprimas, ĉar mi ne povas silenti. Se vi ne ŝatas tion ĉi, ne legu, aŭ legu kun kompreno, kiu evidente mankas al vi.
Ankoraŭ unu afero - la diskuto estas interesa ĝis Chainy aperas kaj ĉion difektas per sia plendaĉado - bonvolu rigardi. Vi estas etosdestruanto. Post viaj mesaĝoj jam nur malmultaj havas plezuron pli diskutadi.
Mi havas du gefilojn, kiuj devas lerni la anglan en lernejo. Mi vidas iliajn penojn kaj mizerajn efikojn. Mi devas pagi multe da mono por ilia angla edukado. Do la afero ne estas tiel simpla kaj plaĉa, kiel Chainy vulus tion vidi.
hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 8:05:53 alasiri
kefga_x:Bonvolu ne diru al alio kion ili devas fari...Mi ne diras, kion oni devas fari, nur, ke neniu havas rajton ofendi la aliajn homojn pro iliaj opinioj. Tio estas kontraŭ la regularo de Lernu. Kaj tiu ĉi forumo estas por esprimi ideojn, ne por esti ofendata pro tiu ĉi esprimado de ideoj. Tiam Chainy'a plendaĉado estas tute nekonvena tie ĉi. Se li volas min ofendi, li skribu min private, ne publike.
hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 8:07:18 alasiri
darkweasel:Chainy tute pravas, kaj persone atakante lin vi ne ŝanĝas tion.Mi lin atakas? MI ESTAS ATAKATO!
Sed fakte LI pravas kaj mi konsentas kun lin. Li nur jam ne plendaĉadu...
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2012 8:24:42 alasiri
hebda999:Mi havas du gefilojn, kiuj devas lerni la anglan en lernejo. Mi vidas iliajn penojn kaj mizerajn efikojn. Mi devas pagi multe da mono por ilia angla edukado. Do la afero ne estas tiel simpla kaj plaĉa, kiel Chainy vulus tion vidi.Jes naciaj lingvoj estas malfacilaj, kaj Esperanto pli bone taŭgus, sed la mondo ne ĉiam estas justa, bedaŭrinde. Kaj jes Chainy ne rajtas diri, ke iu estas freneza. Ni estu pli bonmanieraj.