Poruke: 90
Jezik: Esperanto
Chainy (Prikaz profila) 11. rujna 2012. 21:03:01
vincas:Kaj jes Chainy ne rajtas diri, ke iu estas freneza. Ni estu pli bonmanieraj.Bone, gratulon, vi trovis unu iomete ofendan vorteton el ĉio, kion mi skribis. Mi forigis ĝin. Sed mi pensas, ke estas sufiĉe evidente, ke mi parolis ne pri Geo (Hebda) mem, sed pri certa speco de Esperantisto.
Sed pli ĝenerale, se iu ja obsediĝas pri io senĉese, kiel longe daŭru tiu obsedo ĝis oni povos nomi ĝin frenezeco? (Se ankaŭ tiu demando iel ofendas, mi forigos ĝin)
darkweasel (Prikaz profila) 11. rujna 2012. 21:13:05
hebda999:Mi vidas neniun atakon kontraŭ vi en la mesaĝo de Chainy; li parolas, laŭ kion mi vidas, pri multaj Esperantistoj. Ke vi ŝajnas opinii vin unu el tiuj multaj Esperantistoj, kies sintenon li kritikas, estas tamen ja interese.darkweasel:Chainy tute pravas, kaj persone atakante lin vi ne ŝanĝas tion.Mi lin atakas? MI ESTAS ATAKATO!
Sed fakte LI pravas kaj mi konsentas kun lin. Li nur jam ne plendaĉadu...
hebda999 (Prikaz profila) 11. rujna 2012. 21:20:50
Chainy:...Sed pli ĝenerale, se iu ja obsediĝas pri io senĉese, kiel longe daŭru tiu obsedo ĝis oni povos nomi ĝin frenezeco? (Se ankaŭ tiu demando iel ofendas, mi forigos ĝin)Chainy, vi ne scias kiam ĉesi. DO ĈESU!!!! Jam ĉio estas dirite, nenion novan ni ekscios. Mi scias, ke mi estas frenezulo kaj mi havas obsedojn. Mi konas multe pli grandan frenezulon - Claude Piron. Kompare kun li mi estas nur malgranda frenezuleto, sed mi same kiel li opinias pri la mondlingvaj problemojn. Kaj fakte kion mi skribis, estis liaj vortoj. Bedaŭrinde li jam mortis kaj ne plu povas sin defendi.
Tekstoj de Claude Piron
auxro (Prikaz profila) 12. rujna 2012. 09:56:46
Chainy:Mi esperas, ke la plejmulto de Esperantistoj havas sintenon similan al tiu de Vincas. La ĉefa celo ja estas interkomunikado, do ne vere gravas, kiun lingvon oni uzas. Nun multaj uzas la anglan, sed tio ja povas ŝanĝiĝi en la estonteco.Jen la ekzemplo, kiel "ŝati/kunsenti" butono estas bezonata. Per ĝi ni facile ekvidus pli malpli realan staton kiun vidpunkton subtenas la plimulto, sen iu ajn aldona enketo.
codesito (Prikaz profila) 12. rujna 2012. 10:49:40
cellus (Prikaz profila) 12. rujna 2012. 16:22:31
Akiritaj lingvoj: angla (tre bone) germana (bone)
Franca: gimnazia lingvo (malbone)
Aŭtodidakte: esperanto (tre bone), rusa (meze), pola (bone, mi sentas min hejme en ĝi, eĉ se mi ne parolas ĝin perfekte)
La rusan kaj polan mi poste studis ĉe universitato.
Kjell R
nicanew (Prikaz profila) 12. rujna 2012. 19:02:44
La anglan (flua)
La Portugalan (Meza)
darkweasel (Prikaz profila) 12. rujna 2012. 20:29:45
codesito:Strange. En la ĉi-fadenaj mesaĝoj de Chainy mi vidas nek propagandon pri nacia lingvo, nek insulton, nek malpermeson opinii. Nur tute normaltonan, seninsultan esprimadon de sia propra opinio - kion mi pri vi kaj hebda999 ne povas diri.Chainy:Yes, ni estas iom obsedaj pri la mondaj problemoj de komunikado, sed ankaŭ vi. La diferenco estas ke ni defendas neŭtralan solvon, kaj vi obsede propagandas pri via nacia lingvo.vincas:Kaj jes Chainy ne rajtas diri, ke iu estas freneza. Ni estu pli bonmanieraj.Bone, gratulon, vi trovis unu iomete ofendan vorteton el ĉio, kion mi skribis. Mi forigis ĝin. Sed mi pensas, ke estas sufiĉe evidente, ke mi parolis ne pri Geo (Hebda) mem, sed pri certa speco de Esperantisto.
Sed pli ĝenerale, se iu ja obsediĝas pri io senĉese, kiel longe daŭru tiu obsedo ĝis oni povos nomi ĝin frenezeco? (Se ankaŭ tiu demando iel ofendas, mi forigos ĝin)
Ŝajnas ke vi ŝatas insulti, arogante malpermesi al aliaj opinii, kiel malgranda diktatoreto, kaj vidi kiel la aliaj reagas al viaj insultoj, eble tio donas grandan plaĉon al vi, kaj faras vin senti ke vi apartenas al la reganta lando, vi ŝatas timigi la aliajn, kaj vidi ke ili akceptas ĝin kiel io neevitebla. Mi ridas pri vi kaj pri viaj merdaj ideoj.
hebda999 (Prikaz profila) 13. rujna 2012. 07:57:05
darkweasel:En la ĉi-fadenaj mesaĝoj de Chainy mi vidas nek propagandon pri nacia lingvo, nek insulton, nek malpermeson opinii. Nur tute normaltonan, seninsultan esprimadon de sia propra opinio - kion mi pri vi kaj hebda999 ne povas diri.Ĉar li aliredaktis siajn mesaĝojn pro timo, ke ili estos forigitaj, kiel jam aliaj. Sed ni jam ĉesu tiun negravan deflankiĝon. Mi prezentis mian sintenon pri la internaciaj lingvoj laŭ la temo de la fadeno, kaj neniu havas rajton min insulti pro tio. Fino.
erinja (Prikaz profila) 13. rujna 2012. 10:34:23
hebda999:La sinsekvo ŝajnas ne funkcii - Chainy jam diskutis en sufiĉe ĝentila maniero, kiam ankoraŭ nenies mesaĝo estis forigita. Ĉu eble li simple diskutis en ĝentila maniero ĉar (a) tiel faras prudentaj personoj, kaj (b) tion devigas la reguloj de la paĝaro, kaj ĉiuj uzantoj, kaj prudentuloj kaj ne-tiom-prudentuloj, devas obei tiujn regulojn.darkweasel:En la ĉi-fadenaj mesaĝoj de Chainy mi vidas nek propagandon pri nacia lingvo, nek insulton, nek malpermeson opinii. Nur tute normaltonan, seninsultan esprimadon de sia propra opinio - kion mi pri vi kaj hebda999 ne povas diri.Ĉar li aliredaktis siajn mesaĝojn pro timo, ke ili estos forigitaj, kiel jam aliaj. Sed ni jam ĉesu tiun negravan deflankiĝon. Mi prezentis mian sintenon pri la internaciaj lingvoj laŭ la temo de la fadeno, kaj neniu havas rajton min insulti pro tio. Fino.
Tamen mi memorigas ke la reguloj de la forumoj funkcias en ambaŭ direktoj. Sendube ne estas la regulo ke "A rajtas insulti B sed B ne rajtas insulti A". Mesaĝoj en kiuj oni insultas aliajn forumanojn riskas esti forigitaj, fino.