Ke daftar isi

Esperanto parolantoj kaj internaciaj lingvoj

dari Demian, 12 Mei 2012

Pesan: 90

Bahasa: Esperanto

Demian (Tunjukkan profil) 12 Mei 2012 14.40.14

Mi sentas ke preskaŭ ĉiuj esperantistoj jam parolas unu el la plej disvastigitaj eŭropaj lingvoj. Sed mi ne estas certa.

Vi povas alklaki pli ol unu lingvojn.

Se estas eble, bonvole skribu sube via nivelo en la elektita(j) lingvo(j): baza, meza kaj flua / denaska.

Kaj mi ege interesiĝas scii, ĉu oni parolas Esperanton, krom la japana, la ĉina, la araba, la persa aŭ iu ajn lingvo krom tiuj listitaj.

palaman (Tunjukkan profil) 12 Mei 2012 19.56.46

La rusan (denaska)
La anglan (meza)

darkweasel (Tunjukkan profil) 12 Mei 2012 20.15.49

Mi parolas la germanan denaske, la anglan flue, mi povas postvivi per la franca, kaj de la hispana mi havas treege bazajn sciojn.

dpmsf (Tunjukkan profil) 12 Mei 2012 21.10.35

Mi parolas la portugalan(denaska), la anglan(meza) kaj la hispanan(baza).
Kaj vi, Demian, kiujn lingvojn parolas vi?

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 12 Mei 2012 21.30.57

Mi naskiĝis en Usono sed mia unua lingvo estis la germana. Poste mi akiris la unsonan version de la angla. Mi parolas la francan flue. Mi parolis la norvegan flue sed ekde multaj jaroj mi ne plu havis okazon uzi ĝin. Mi parolas la hispanan kaj la portugalan preskaŭ flue (mankas al mi vortprovizo iomete sed mi devas uzi ilin ambaŭ ĉiutage pro la loko kie mi vivas kaj ĉar mia edzo estas brazilano). Mi parolas la turkan, la italan kaj la ĉinan meze. Mi antaŭ jaroj studis la havajan kaj ankoraŭ povas legi ĝin sed mi ne konas iun kiu parolas ĝin.

TatuLe (Tunjukkan profil) 13 Mei 2012 15.45.45

Mi parolas plej bone la finnan kaj la svedan lingvojn, sed ili ne estas inter la plej disvastiĝintaj eŭropaj lingvoj. Pli disvastiĝintaj estas la angla (kiun mi parolas flue), la franca (kiun mi parolas meznivele), la germana kaj la latina (kiujn mi parolas baznivele). Mi ankoraŭ ne lernis iun ekstereŭropan lingvon.

Epovikipedio (Tunjukkan profil) 13 Mei 2012 15.58.06

Franca lingvo (denaske)
Angla lingvo (meze)
Esperanto (meze)

Mi nur aĝas 12 jarojn.

Koracio (Tunjukkan profil) 21 Mei 2012 18.03.12

Mi lernis je la lernejo la germanan kaj la latinan, kaj lernis la anglan krom ĝi. Mi parolas la germanan meze, kaj la anglan base.

hebda999 (Tunjukkan profil) 21 Mei 2012 19.51.34

La pola denaske kaj ĉio. Neniun alian fremdlingvon mi nepre bezonas koni.

antoniomoya (Tunjukkan profil) 21 Mei 2012 21.01.56

Mia denaska lingvo estas la hispana, do mi flue kaj lerte parolas ĝin. ridulo.gif
Mi memlernis la francan ĝisfunde dum multaj jaroj, kaj ĉiam mi pensis ke ĝi estis mia vera dua lingvo. Mi kapablas paroli ĝin pli-malpli flue (ĉar malfeliĉe, sed nature, mi ne havas multajn okazojn praktiki ĝin, loĝante en Hispanujo).
Mi ankaŭ lernis la anglan, sed nur por povi legi ĝin, ĉar mi ege malŝatas sian prononcan neregulecon.
Kaj Esperanto...hmm, ĝi ravis mian koron pro pluraj kialoj.

Amike.

Kembali ke atas