Al la enhavo

Ĉu Grekio bankrotos?

de vincas, 2012-majo-15

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-15 08:56:12

Mi pensas, ke jes kaj Grekio devos forlasi eŭrozonon. Al mi ŝajnas, ke grekoj tute ne volas ŝpari. Se grekoj voĉdonas por politikistoj, kiuj ne volas ŝpari, tio estus nur pli malbone al mem grekoj, ĉar mem grekoj tute ne havas proprajn monojn.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-majo-15 19:37:42

Ĝis hodiaŭ. Ĉu Grekio forlasos la eŭrozono. Tio sole Grekio meme povos decidi.

Ke Grekio devus forlasi la Eŭrozono. Por tiu afero. Ne ekzistas EU-leĝo. Sed verŝajne. En nova EU-fiskapakto. Tiam oni aldonos leĝon. Se oni rifuzos la ruloj. Tiam la nova eŭropa fiskunio devigos la eksigo de fiskpekŝtatoj.

Mi opinas. Estas ekstrema senhonto. Se oni malŝparos la monon de donacaj EU-ŝtatoj. La Grekia popolo devos forpelos iuj de siaj koruptaj politikistoj. Tiu afero. La Grekiaj popoloj sole meme devos reguligi.

La nuntempa situacio en Grekio. En Germanio oni komparas tiun situacion kun la historio de Vajmara Respubliko. En detale la Traktato de Versajlo kun la Eŭro-mono.

auxro (Montri la profilon) 2012-majo-16 08:52:38

Grekio ankoraŭ havas rezervojn por ŝpari.
Vidu la mapon - ĝenerala nivelo de pensioj en la regiono ne estas pli ol 200 Eŭroj

Eddycgn (Montri la profilon) 2012-majo-18 18:54:18

ŝpari ne estas la unika necesa vojo, ekonomika kresko estas nepra. Do tio eblas nur per la helpo de la aliaj landoj de la EU.
Finfine la Grecio prezentas nur 2 elcent de la eŭropa ekonomio.
Se Grekio foriras la eŭron, estos la danĝero ke aliaj landoj sekvas. La venĝo de la "rating" agentejoj estos terura!

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-18 20:42:13

Eddycgn:
Se Grekio foriras la eŭron, estos la danĝero ke aliaj landoj sekvas.
Kaj do? Kial ĉiupene konservi ion, kio ŝajne simple ne funkcias?

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-majo-18 22:15:26

Mi opinias, ke ili devas restarigi la draĥmon apud la euro, por ke la ekonomio funkciu kiel antaŭe. Tiel ili povas manĝi kaj plenumi la bazajn bezonojn, kaj se ili volas ĉinajn komputilojn aŭ aliajn importaĵojn, ili devos fabriki eksporteblaĵojn por havi eurojn.

Sed mi timas, ke la eŭrokratoj estas tro dogmecaj por apliki tian solvon, kiu povos krei "fi"-ekzemplon. Tial mi voĉdonis jes.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-majo-19 21:38:13

Vivu Grekio! Mi lernigas grekan klasikan kulturon (inkluizive la lingvon). Mi ja celas la filozofion kaj la bliblion. Sed mi huraias pro Grekio....

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-majo-21 08:34:26

Forigite

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-majo-21 11:34:24

Hyperboreus:Grekio bankrotis. Kaj ĝi mem bankrotigis sin. Tro da fakelaki.
Fakelaki? Ĉu temas pri koruptaĵoj?

Koracio (Montri la profilon) 2012-majo-21 17:40:13

Se la registaro ŝparos, ŝparos, kaj ŝparos, la homoj ankaŭ ŝparos, kaj tio ne estos bona por la la ekonomio. La mono ŝparita venos al la bankoj, kaj ne al la enteprenoj. La homoj kaj la ekonomio havas ankoraŭ rezervojn, sed ĝis kiam? Nur per ŝparado estos la bankroto nur forkrastita, sed ne forgesita. La lando kaj la Unio devus apogi la ekonomion, cetere la bankroto estas neevitebla, se la rezervoj estos elĉerpitaj.

Reen al la supro