Contribuții/Mesaje: 18
Limbă: Esperanto
dobri (Arată profil) 21 mai 2012, 17:35:31
hebda999:Kien aliloken ni iru? Mi trovis eble 5 esperantlingvajn paĝojn, kie oni povas diskuti! Kie troviĝas la ceteraj 95?victornino:Foje, ŝajnas al mi ke Esperanto estas lingvo kreita por interparoli pri Esperanto.Vi venas al la forumo de lernantoj kaj miregas, ke ili parolas pri la lernata lingvo... Se vi volas aliajn temojn, iru aliloke! Ekzistas centoj da esperantalingvaj forumoj kie oni parolas pri aliaj aferoj.
hebda999 (Arată profil) 21 mai 2012, 19:37:48
dobri:...Kien aliloken ni iru? Mi trovis eble 5 esperantlingvajn paĝojn, kie oni povas diskuti! Kie troviĝas la ceteraj 95?Provu tajpi en Guglon:
esperanto forumoj
14,600,000 rezultojn. Se nur 0,001% da ili estas funkciantaj, ni ekhavos 146 forumojn esperantajn. Nur serĉu kaj trovu. Tia agado min mem bedaŭrinde ne interesas.
darkweasel (Arată profil) 21 mai 2012, 19:44:36
dobri:Se ili ne ekzistas, kreu ilin! Estas sufiĉe da provizistoj de senpaga retspaco (nur retserĉu), kaj estas la plene Esperantigita senkosta forumprogramo Simple Machines Forum.hebda999:Kien aliloken ni iru? Mi trovis eble 5 esperantlingvajn paĝojn, kie oni povas diskuti! Kie troviĝas la ceteraj 95?victornino:Foje, ŝajnas al mi ke Esperanto estas lingvo kreita por interparoli pri Esperanto.Vi venas al la forumo de lernantoj kaj miregas, ke ili parolas pri la lernata lingvo... Se vi volas aliajn temojn, iru aliloke! Ekzistas centoj da esperantalingvaj forumoj kie oni parolas pri aliaj aferoj.
dobri (Arată profil) 21 mai 2012, 19:55:07
Tamen dankon pro la ideo.
fajrkapo (Arată profil) 21 mai 2012, 19:57:07
dobri: Kien aliloken ni iru? Mi trovis eble 5 esperantlingvajn paĝojn, kie oni povas diskuti! Kie troviĝas la ceteraj 95?Krome, ne estus 95 sed 195, ĉar se estas centoj, almenaŭ ni havus 200. Baza matematiko.
Aliflanke, en Lernu mem, estas fadenoj pri Eo k fadenoj kiuj ne estas pri Eo, sed aliaj temoj. Al tiuj kiuj ĝenas priesperanto fadenoj, ne eniru en ili, simple,
bkm
Altebrilas (Arată profil) 21 mai 2012, 22:46:21
fajrkapo:Ĉiukaze, estas bone fari katalogon de la situacioj de la diversaj esperantistoj rilate al la lingvo kaj al la movado, kaj tia iniciativo devas esti plikuraĝigita. Estus ankaŭ interese kalkuli pri la transirojn de unu situacio al alia, ekz: "mi lernis esperanton nur pri scivolemo, kaj mi nun estas aktiva batalanto por esperanto" aŭ "m lernis iam la lingvon, sed nun mi malofte partoprenas al la aranĝoj, kaj nur kiam oni insistas, por ke mi venu", ktp.Altebrilas:Nun vi povas krei ludon pri tio, kun tabelo kaj ĵetkuboj... tio povas esti amuze.Se mi metas aliajn situaciojn iu volos mortigi min. Unue iuj plendas: ĉi tiu fadeno tro longegegegegega, mi ne povas...
Vi povos aldoni aliajn situaciojn:...
-ktp...
Aliaj: Haltu paroli pri Esperanto!!
Ĉu iu pli volas plendi?
Tial la aktivaj movaduloj povos vidi ĉu iliaj klopodoj estas efikaj aŭ ne. Mi opinias, ke hodiaŭ la plej granda kategorio estas la personoj, kiuj jam iel esprimis intereson pri la lingvo, kaj nun ne plu praktikas ĝin, kaj eĉ ne plu estas kontakteblaj. Mi pensas, ke ili estas almenaŭ 95%. ;-(
fajrkapo (Arată profil) 21 mai 2012, 23:06:39
Altebrilas: Mi opinias, ke hodiaŭ la plej granda kategorio estas la personoj, kiuj jam iel esprimis intereson pri la lingvo, kaj nun ne plu praktikas ĝin, kaj eĉ ne plu estas kontakteblaj. Mi pensas, ke ili estas almenaŭ 95%. ;-(Sed ĉu vi pensas ke ili lernis ĝin?, estas malsame esprimi intereson kaj lerni ĝin bone, aŭ lerni ĝin. Mi pensas ke ili ne finlernis Eon, tiel, ili estis eternaj komencantoj, 4.2 laŭ mi...
cellus (Arată profil) 22 mai 2012, 08:22:44
Esperanto estis neniu temo kiu estis kiuraĝigita de la instruistoj. Ni lernis ĝin tute per propraj fortoj.
En miaj cirkuloj en Svedio esperanto havis frenezulan stampon, kaj post miaj unuaj entusiasmaj provoj interesigi aliajn homojn pri la lingvo, mi metis la misiadon al minimumo.
La sociologia parto estas ke kiam la kono de la angla lingvo fariĝas pli granda en lando, la homoj malpli lernas esperanton. En Svedio preskaŭ ĉiuj kiuj estas iom pli junaj ol mi scias la anglan lingvon por praktikaj bezonoj. Klare la svedoj parolas la anglan lingvon en sveda maniero, same kiel mi, naskita en la urbo Uppsala, parolas la svedan lingvonn en upsala maniero.
Same kiel la aŭtoritatoj iam finigis la ĝeneralan instruon de la latina lingvo en la 19-a jarcento, oni post la dua mondmilito pligrandigis la instruon de la angla en preskaŭ ĉiujn lernejojn.
En landoj kie la angla lingvo ne estas tiel ordinara, oni pli ofte vidas esperanton kiel alternativon.
Por mi esperanto estas plimalpli mia dua lingvo, mi fakte uzas ĝin ĉiutage, ne nur dum kongresoj, kaj por mi ĝi kompletigas aliajn lingvojn pri kiuj mi havas certan komprenon.