讯息: 18
语言: Esperanto
fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月18日下午2:27:05
1. Vi pensas ke Eo estas lingvo, taŭga por komunikado, kaj ĝi estas pli facila kaj pli bona ol nacia lingvo, ĝi estas tute preta lingvo, kaj vi simple decidas studi bone kaj diligente ĝin. (unua vojo)
2.1- Vi pensas ke por kio studi Eon, estas malmulte konata lingvo, neniu komprenos min...Fine vi, ial, decidas studi ĝin.
2.2- Vi pensas ke kial mi devas studi lingvon de ulo, ankaŭ mi povas fari lingvon...Fine, ial, vi decidas pli bone koni la lingvon.
2.3- Vi pensas ke ĝi ne povas esti esprima, eble tre stranga, ne "natura", aŭ eĉ malbona. Sed fine, ial, vi studas ĝin.
Se vi estas en la unua vojo, ĉio estas bone, vi atingos regi ĝin antaŭ, vi finfine ĝuu plie la lingvon, kaj vi scios ke vi ne perdis vian tempon, vi uzos Eon tute kiel nacian lingvon, eĉ pli ol tiu/j, aŭ almenaŭ kiel gravan hobion por vi, ĉar ĝi plaĉas al vi. Vi prenis unuan vojon.
Se vi estas en la 2.1, 2.2, 2.3, aŭ alia simila, vi, ial, sekvos studante Eon kaj vi prenis duan vojon, kaj jen la eblaj sekvoj:
3.1 Unue, kiam vi vidas Eon unufoje kolizias kun vi la alfabeto, do vi pensas ke ne estas normala aŭ bona, poste vi demandas vin kial ĝi estas tiel, kaj ne kiel la angla, franca, hispana aŭ "okcidenta normala alfabeto". Poste eble vi provos ŝanĝi ĝin. (por devige kaj absurde uzi la w, q, y, x-on).
3.2 Due venas la akuzativo, do vi sekvos la samajn paŝojn, kial estas ĝi, kial ne elimini ĝin , kial tiu Zamenhof enmetis ĝin... Poste vi provos ne uzi ĝin, same ol la angla, franca, ktp, ne uzas ĝin (tiom evidente klare, ĉar ili ankaŭ uzas ĝin).
3.3 Trie alvenas la korelativoj. Vi faros same, ĉi tiu ne plaĉas al mi, ja tiu, mi eliminus tiun, kaj aldonus ĉi tiun...ĉu tiu estus ebla?
3.4 Kvare estas la cetero, adverboj sen -e, certaj vortoj kiuj ne plaĉas al vi, ktp.
Post kelkaj tagoj aŭ semajnoj, vi decidas ke Esperanto ne estas tiom facila, kaj ke ĝi estas eĉ komplika, nekomprenebla aŭ ne regebla (la tipa homa malpacienco, kaj la tipa homa komforteco, ĉar se Eo estas pli facila, oni dirus ke ĝi estas tre simpla). Vi prenis nun la tria vojon.
Ĉi tie vi havas aliajn tri vojon:
4.1 Vi definitive forlasas Eon, ni povas nomi ĝin La Esperanta Falo.
4.2 Vi ne volas lasi Eon, ĉar vi scias ke naciaj lingvoj estas pli malfacilaj kaj ne regeblaj, sed vi neniam volas lerni ĝin bone, vi eĉ nomiĝas vin eterna komencanto...
4.3 Vi, ial, sekvas studante Eon, iom post iom, malrapide, ankoraŭ plendante kaj plendante, ekzemple pro la alfabeto, sed unu tago, post malrapide studi kaj studi, finfine komprenas ke vi ŝatas Eon, estas taŭga, facila, kaj esprima lingvo, vi povas regi ĝin!!: vi rekondukas vin al 1-vojo...Kiam da tempo vi perdis!...Stult...
bkm
PD: mi sendis erare la mesaĝon, kaj oni ne povas ŝangi unu-repondo-n per multrespondon...pardonu.
glig (显示个人资料) 2012年5月18日下午6:24:18
Altebrilas (显示个人资料) 2012年5月18日下午10:31:41
Vi povos aldoni aliajn situaciojn:
- mi deziras proponi "plibonigojn", kaj rezignas pri tio, konstatinte ke tio blokas la komunikadon - kio ne estas la celo de esperanto.
- mi gvidas kurson, kaj konstatas, ke en la unua leciono estas la specialajn literojn, en la dua la (deviga ĉar foje utila) akuzativo, en la tria la korelativoj, facile memoreblaj por skriba ekzerco, sed kiu malrapidigas la parolan esprimadon.
- mi interesiĝas pri la lingvo; sed mia gekunulo estas dubema kaj preferas ripozi ĉe la marbordo ol distri la infanojn dum kongreso.
- ktp
-ktp...
lagtendisto (显示个人资料) 2012年5月19日上午7:23:49
victornino (显示个人资料) 2012年5月19日上午8:05:32
lagtendisto (显示个人资料) 2012年5月19日上午8:54:10
victornino:Foje, ŝajnas al mi ke Esperanto estas lingvo kreita por interparoli pri Esperanto.Mi opinas. Tio ne sole temas uzantoj de esperanta lingvo. Estas tipa agado de konservativaj homoj. Estas kia preĝo. Daŭrigu repreĝi la fundamentaj principoj. Tiu plej bone forteruratas ideriĉaj kreiemuloj.
hebda999 (显示个人资料) 2012年5月19日上午8:55:49
glig:Via mesaĝo lacigis min jam dekomence, kaj ne sukcesis ĝin entute tralegi. Tro da teksto por mi Provu iomete mallongigi la enketon.Mi eĉ ne komencis ĝin legi...
hebda999 (显示个人资料) 2012年5月19日上午9:01:44
victornino:Foje, ŝajnas al mi ke Esperanto estas lingvo kreita por interparoli pri Esperanto.Vi venas al la forumo de lernantoj kaj miregas, ke ili parolas pri la lernata lingvo... Se vi volas aliajn temojn, iru aliloke! Ekzistas centoj da esperantalingvaj forumoj kie oni parolas pri aliaj aferoj.
fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月19日下午1:36:11
hebda999:Ne estu tiom pigre! Estas semajnfino...Lunde revenu al pigrecoglig:Via mesaĝo lacigis min jam dekomence, kaj ne sukcesis ĝin entute tralegi. Tro da teksto por mi Provu iomete mallongigi la enketon.Mi eĉ ne komencis ĝin legi...
victornino:Foje, ŝajnas al mi ke Esperanto estas lingvo kreita por interparoli pri Esperanto.Ne zorgu! iuj rekte eĉ ne legas jam...
fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月19日下午2:06:57
Altebrilas:Nun vi povas krei ludon pri tio, kun tabelo kaj ĵetkuboj... tio povas esti amuze.Se mi metas aliajn situaciojn iu volos mortigi min. Unue iuj plendas: ĉi tiu fadeno tro longegegegegega, mi ne povas...
Vi povos aldoni aliajn situaciojn:...
-ktp...
Aliaj: Haltu paroli pri Esperanto!!
Ĉu iu pli volas plendi?