Späť na obsah

Ĉu aliĝi al UEA aŭ TEJO garavas al vi?

od omid17, 18. mája 2012

Príspevky: 3

Jazyk: Esperanto

omid17 (Zobraziť profil) 18. mája 2012 17:09:46

Kiam ajn en Esperantaj retejoj mi vidas novaĵojn pri stipendoj, labor-ŝancoj, staĝoj aŭ preskaŭ ajna alia okazaĵo, esti parto de UEA estas necesa kondiĉo por partopreni.

Kompreneble, kun la nuna politika situacio kaj la ekonomiaj sankcioj, mi persone ne povas aliĝi al UEA eĉ se mi volus, ĉar Iranaj bankoj ne povas interŝanĝi kun plimulto de okcidento.

Nu, la demando estas ke: Kiel grava vi traktas ĉi tiun aliĝon? ĉu vi mem estas parto de ĉi tiuj organizaĵoj kaj kion vi opinias pri iliajn servojn?

omid17 (Zobraziť profil) 18. mája 2012 17:11:44

PS

Kiel oni povas ŝanĝi la titolon? Estas unu tajperaro tie: *gravas

Sahaquiel (Zobraziť profil) 20. mája 2012 2:20:18

Laŭ mi gravas, ĉar UEA subtenas multajn aranĝojn esperantajn. Multe da la informo pri la movado venas el UEA. UEA estas kiel nia Nordstelo, gvidas aŭ almenaŭ iras antaŭ la movado. TEJOn mi ŝatas ĉar ĉe UEA oni traktas multajn seriozajn kaj maljunulajn aferojn, TEJO estas pli mojosa, pli juneca, pli amuza.

Mi estas UEA-ano, kaj ĉar mi estas juna ankaŭ TEJO-ano.

Nahor