目次へ

Kiel renovigi linion de teksto en kurso?

zan,2012年5月20日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

zan (プロフィールを表示) 2012年5月20日 1:23:24

Mi skribas en la kurso de "Kio okazas?"
En la kurso aperas mia aprobita teksto sen renoviĝo de linio(alineo), kvankam mi tajpis la enigan klavon(Enter key) en la teksta kadro, kie la linio renoviĝis.
Kiel fari por renovigi linion en la aprobita teksto?

erinja (プロフィールを表示) 2012年5月21日 23:10:01

Ne eblas ŝanĝi tekston kiu jam estas aprobita. Se vi volas ŝanĝi ion, bonvolu peti al via lingvohelpanto, ke li/ŝi malaprobu tiun parton. Tiam vi povos redakti ĝin denove.

zan (プロフィールを表示) 2012年5月22日 3:22:33

Dankon al via respondo, erinja. Tamen mi pensas, ke la solvo estas alia ol ke mi reskribu mian tekston.

Temas pri la kurso de "Kio okazas?". Mi skribas en la skrib-loko uzante mian enigan klavon por krei alineojn. Kompreneble tie la linio renoviĝas kaj aperas alineoj. La alineoj restas en "via jam korekta teksto" de la "ĝustiginda" stato. Sed en la "sendita" aŭ "aprobita" stato la alineoj malaperas. Ĉu la programo malaperigas la kodon de la eniga klavo? Aŭ ĉu mia komptilo eligas alian kodon ol tiun, kiun la programo akceptas? Ĉu mi havas alternativon por aperigi alineojn en la "aprobita" stato?

erinja (プロフィールを表示) 2012年5月22日 12:22:45

Aha mi komprenas.

Mi kredas ke ne eblas ripari tion. Devas temi iel pri la maniero en kiu la kurso konservas la informojn.

先頭にもどる