Al la enhavo

Pri la hodiaŭa eklipso (skribo-ekzercado)

de J_Marc, 2012-majo-21

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

J_Marc (Montri la profilon) 2012-majo-21 02:21:58

Mi invitas vin kontroli tiun ĉi tekston por eraroj, se vi estas spertulo. Se vi kontrolos la tekston, bonvolu doni ligon al PIV, aŭ Reta Vortaro, k.t.p. Bv. ne reskribi frazon alimaniere krom se la signifo estas tute malklara al vi. Dankon!

En la hodiaŭa mateno, en Kioto, kie mi loĝas, eklipso de la suno okazis. Inter ĉ. 6:30, kaj 8:30, la luno pasis antaŭ la vizaĝo de la suno. Per speciala nigra vitro, mi vidis la eklipson okazantan.

Mi iris el la domo je la 7a kaj 10. La taglumo estis stranga kaj unika. Ĝi estis malheleta, sed nek kiel nuba tago, nek krepusko. Mi priskribas la taglumon simple kiel 'strange malheleta.' La rando de la ombroj ne estis klara kaj akra, kiel ĝi estas dum normala suna tago, sed nebula. Sur la stratetoj, homoj staris kviete kaj mirante, iliaj kapoj klinitaj sunen. Je la 7a kaj duono, la luno estis rekte antaŭ la suno. La suno aperis kvazaŭ ringo. La luno baldaŭ moviĝis for la centro de la suno, sub-maldekstren.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-21 09:59:54

J_Marc:Mi invitas vin kontroli tiun ĉi tekston por eraroj, se vi estas spertulo. Se vi kontrolos la tekston, bonvolu doni ligon al PIV, aŭ Reta Vortaro, k.t.p. Bv. ne reskribi frazon alimaniere krom se la signifo estas tute malklara al vi. Dankon!

En la hodiaŭa mateno, en Kioto, kie mi loĝas, eklipso de la suno okazis. Inter ĉ. 6:30, kaj 8:30, la luno pasis antaŭ la vizaĝo de la suno. Per speciala nigra vitro, mi vidis la eklipson okazantan.

Mi iris el la domo je la 7a kaj 10. La taglumo estis stranga kaj unika. Ĝi estis malheleta, sed nek kiel nuba tago, nek krepusko. Mi priskribas la taglumon simple kiel 'strange malheleta.' La rando de la ombroj ne estis klara kaj akra, kiel ĝi estas dum normala suna tago, sed nebula. Sur la stratetoj, homoj staris kviete kaj mirante, iliaj kapoj klinitaj sunen. Je la 7a kaj duono, la luno estis rekte antaŭ la suno. La suno aperis kvazaŭ ringo. La luno baldaŭ moviĝis for la centro de la suno, sub-maldekstren.
La luno baldaŭ moviĝis for de la centro de la suno, malsupren-maldekstren.
"for" mem estas adverbo, tial necesas prepozicio tie.
Jen ligilo al la klarigo en PMEG
Anstataŭ "sub-maldeksteren" mi preferus "malsupren-maldeksteren", kvankam mi ne povas doni ian ligilon. Eble ankaŭ "suben-maldeksteren" estas akceptebla.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2012-majo-21 12:47:18

'Vizaĝo de la suno'. Laŭ mi- eblas, sed sonas tro poete. Mi skribus - 'disko de la suno'.

J_Marc (Montri la profilon) 2012-majo-21 22:52:08

黄鸡蛋:La luno baldaŭ moviĝis for de la centro de la suno, malsupren-maldekstren.
Dankon!

Reen al la supro