前往目錄

Pri la hodiaŭa eklipso (skribo-ekzercado)

貼文者: J_Marc, 2012年5月21日

訊息: 2

語言: Esperanto

J_Marc (顯示個人資料) 2012年5月21日上午2:21:58

Mi invitas vin kontroli tiun ĉi tekston por eraroj, se vi estas spertulo. Se vi kontrolos la tekston, bonvolu doni ligon al PIV, aŭ Reta Vortaro, k.t.p. Bv. ne reskribi frazon alimaniere krom se la signifo estas tute malklara al vi. Dankon!

En la hodiaŭa mateno, en Kioto, kie mi loĝas, eklipso de la suno okazis. Inter ĉ. 6:30, kaj 8:30, la luno pasis antaŭ la vizaĝo de la suno. Per speciala nigra vitro, mi vidis la eklipson okazantan.

Mi iris el la domo je la 7a kaj 10. La taglumo estis stranga kaj unika. Ĝi estis malheleta, sed nek kiel nuba tago, nek krepusko. Mi priskribas la taglumon simple kiel 'strange malheleta.' La rando de la ombroj ne estis klara kaj akra, kiel ĝi estas dum normala suna tago, sed nebula. Sur la stratetoj, homoj staris kviete kaj mirante, iliaj kapoj klinitaj sunen. Je la 7a kaj duono, la luno estis rekte antaŭ la suno. La suno aperis kvazaŭ ringo. La luno baldaŭ moviĝis for la centro de la suno, sub-maldekstren.

J_Marc (顯示個人資料) 2012年5月21日下午10:52:08

黄鸡蛋:La luno baldaŭ moviĝis for de la centro de la suno, malsupren-maldekstren.
Dankon!

回到上端