前往目錄

atomcentraloj

貼文者: Altebrilas, 2012年5月21日

訊息: 24

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2012年5月21日下午12:42:50

La 5a de majo, ĉiuj japanaj atomcentraloj estis haltigitaj...

//www.satesperanto.org/La-05an-de-majo-2012.html

Bona okazo por malŝlosi la debaton, ĉu ne?

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年5月22日上午11:03:44

Fukuŝima atomcentralo estis evitebla, kiu pensis meti atomcentralon apud cunamema maro??
Estas same ol konstrui nubskrapilojn ĉe tertrememaj lokoj kiel Sanfrancisco aŭ Losanĝeleso shoko.gif, frenezule...

vincas (顯示個人資料) 2012年5月22日上午11:21:42

Altebrilas:La 5a de majo, ĉiuj japanaj atomcentraloj estis haltigitaj...
Ĉu por ĉiam?

flipe (顯示個人資料) 2012年5月22日下午9:48:27

Bone, mi legis pri multaj da japananoj en protestoj por tio okazi, sed, mi ne aŭdis nenion dirante el kie Japano prenos energion por subteni sian grandegan konsumado!

Altebrilas (顯示個人資料) 2012年5月22日下午10:01:55

Ŝajnas, ke pli kaj pli da problemoj ne plu estas solveblaj en la kadro de la nuna sistemo.

Oni povas paroli pri La grandega konsumado de Japanio, sed tiu "la" ne garantias ke tiu konsumado estos eterna.

zan (顯示個人資料) 2012年5月23日上午1:24:50

Nun ĉiuj atomcentraloj estas haltigitaj en Japanio. Necesan elektron ni nun prenas el brul-energiaj centraloj. Bonŝance la nuna sezono estas milda, ke ni ne bezonas klimatizi hejmon, tiel ke malmultas la uzo de elektro. Sed atendas nin varmeeeeega somero, kiam ni bezonas multe da energio. Registaroj celas refunkciigi atomcentralojn, pri ties sekureco multaj dubas. Dume, elektra firmao intencas altigi la prezon de elektro. Nur malfacilaĵoj atendas nin. Plej bone estas, ke ni ekhavu naturan energion, kompreneble, kun la redukto de konsumado.

vincas (顯示個人資料) 2012年5月23日上午9:16:09

Litovio kun japanoj, latvoj kaj estonoj intensas konstrui novan nuklean elekrejon. Mi emas diri, ke tio estas bona ideo, sed ne ĉiuj en Litovio samopinias kun mi. Eĉ estas kolektitaj subskriboj por referendumo. Aliaj do diras, ke estas tro malfrue por referendumo, ĉar afero jam estas tro antaŭenpuŝita por haltigi ĝin.

karasutengu (顯示個人資料) 2012年5月23日上午11:59:47

Mi loĝas en gubernio Hukui , kie plej multe metas nukleajn centralojn en Japanio.

Serioze mi pensas ke refunkciigo estas tre maltrankviliĝa.

Kiel eble plej haltigos almenaŭ dum tri jaroj.

Ĉar jam okazis granda akcidento en gubernio Fukuŝima!

Almenaŭ dum tri jaroj ni bezonos havi bonan pensadan tempon pri tio.

Ĉu tio vere necesos aŭ ne?

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年5月23日下午12:24:36

karasutengu:
Ĉar jam okazis granda akcidento en gubernio Fukuŝima!

Almenaŭ dum tri jaroj ni bezonos havi bonan pensadan tempon pri tio.

Ĉu tio vere necesos aŭ ne?
Jes, se post tri jaroj, la energia deveno estus tute renovita, uzante purajn energiojn kiel sunan, ventan aŭ similan.

vincas (顯示個人資料) 2012年5月23日下午12:50:51

Mi havas demandon, kia energio estas pli malmultekosta? Ĉu nuklea aŭ suna kaj venta?

回到上端