До змісту

Mi estas Komencanto - Mia Instruisto ne respondas

від Wentworth, 21 травня 2012 р.

Повідомлення: 4

Мова: Esperanto

Wentworth (Переглянути профіль) 21 травня 2012 р. 14:55:16

Pardonu min,

Mi sendis mian unua respondon por Ana Pana parto unu al la instruisto. Ĝi estas sep tagoj post mi sendis la mesaĝon. Mi komprenas la instruistoj estas afablaj kaj eble havas problemoj kaj ne povas respondi. Mi ne volas ĉagreni la instruisto sed mi ne scias se kaj kiam elekti alia instruisto. kiel longe vi kredas mi devus atendi.

Dankon

darkweasel (Переглянути профіль) 21 травня 2012 р. 17:47:08

Saluton!

Se iu lingvohelpanto longan tempon ne respondas, aliaj lingvohelpantoj povas trakti ties korespondojn.

Mi tamen petas vin kompreni, ke ni (aŭ almenaŭ mi) unue respondas al la plej malnovaj korespondoj. Nuntempe ankoraŭ estas kelkaj pli malnovaj, kaj ŝajnas al mi maljuste trakti unue vian korespondon kaj nur poste tiujn.

amike

Chainy (Переглянути профіль) 21 травня 2012 р. 22:29:39

Ĉi-vespere mi respondis al ĉiuj malnovaj mesaĝoj de lernantoj, inkluzive tiun de Wentworth.

Chainy (Переглянути профіль) 21 травня 2012 р. 22:42:28

Wentworth:Pardonu min,

Mi sendis mian unuan respondon por Ana Pana parto unu al la instruisto. Ĝi estas sep tagoj post mi sendis la mesaĝon.
= Jam pasis sep tagoj ekde mi sendis mian mesaĝon.

Wentworth:Mi komprenas, ke la instruistoj estas afablaj kaj eble havas problemojn kaj ne povas respondi. Mi ne volas ĉagreni la instruiston sed mi ne scias se kaj kiam elekti alian instruiston. kiel longe vi kredas, ke mi devus atendi?

Dankon
Wentworth, vi jam bone skribas Esperanton. Nur atentu tiujn n-finaĵojn! ridulo.gif

Cetere, estas bonege, ke vi skribas ĉi tie en la Esperantlingva forumo. Tre ofte lernantoj ial preferas babiladi en la anglalingva forumo... Iuj homoj ĉiam restas tie.

Назад до початку