Al la enhavo

Tutmonda varmiĝo

de maximkaaa, 2012-majo-22

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

maximkaaa (Montri la profilon) 2012-majo-22 11:58:51

Ĉu vi pensas ke tutmonda varmiĝo ekzistis? Ĉu ĝi estas problemo? Ĉu ĝi estas kaŭzita per homo? Kaj ĉu ni povas preventi ĝin?

Ĉi tie en Rusio multaj homoj ne kredas grave ke tutmonda varmiĝo estas reala, sed se ĝi estas, ĝi ne estas problemo, ĝi estas ŝanco por Rusio.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-22 12:36:41

maximkaaa:Ĉi tie en Rusio multaj homoj ne kredas grave ke tutmonda varmiĝo estas reala, sed se ĝi estas, ĝi ne estas problemo, ĝi estas ŝanco por Rusio.
Ĝi povas esti ŝanco por Rusio mallongtempe, sed longtempe, aŭ ne tiom longe, ĝi povas esti danĝera por Rusio kaj por la tuta tero, homoj kaj specoj. Medio ne estas ludo, kaj homo detruas la planedon per liaj stultaĵoj kaj lia egoismo.

mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-22 13:25:07

maximkaaa:Ĉu vi pensas ke tutmonda varmiĝo ekzistis?
Jes, kaj eĉ ekzistas.
maximkaaa:Ĉu ĝi estas problemo?
Probable.
maximkaaa:Ĉu ĝi estas kaŭzita per homo?
Jes
maximkaaa:Kaj ĉu ni povas preventi ĝin?
Jam tro malfrue, sed eble ni povus ankoraŭ malhelpi ke ĝi multe pligrandiĝu.

maximkaaa:ĝi estas ŝanco por Rusio.
Eble, sed plejmulto de la homoj ne loĝas en Rusio.

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-23 13:08:33

Mi ne emas kredi, ke tutmonda varmiĝo estas kaŭzita pere de homoj. Se mi ne eraras iam mi spektis filmon en kiu estis dirita, ke estis kaptitaj iaj scienculoj, kiuj falsis datumojn pri tutmonda varmiĝo. Jes homoj poluas la Teron vere, sed varmiĝo okazas mem.

mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-23 16:28:11

vincas:Mi ne emas kredi, ke tutmonda varmiĝo estas kaŭzita pere de homoj. Se mi ne eraras iam mi spektis filmon en kiu estis dirita, ke estis kaptitaj iaj scienculoj, kiuj falsis datumojn pri tutmonda varmiĝo. Jes homoj poluas la Teron vere, sed varmiĝo okazas mem.
Via 'emo' pri kredi tion aŭ ne, ne vere estas grava. La sola bona kialo por ion kredi estas faktoj. La fakto ke la temperaturo precize samtempe kun la homa industriiĝo kreskas ja apenaŭ povas esti koincido.

Ke vi iam vidis iun filmon en kiu estis prezentitaj kelkaj sciencistoj kiuj trompis datumojn neniel malverigas la fakton mem. Estis scienco kiu montris ke tio okazis, kaj ankoraŭ apenaŭ ekzistas dubo pri la fakto ke temperaturo homkaŭze kreskis, ĉar ja ankaŭ ekzistas amasoj da aliaj datumoj.

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-23 20:09:16

La fakto ke la temperaturo precize samtempe kun la homa industriiĝo kreskas ja apenaŭ povas esti koincido.
Ĉu temperaturo en Tero antaŭ industriiĝo ne kreskis?
Ke vi iam vidis iun filmon en kiu estis prezentitaj kelkaj sciencistoj kiuj trompis datumojn neniel malverigas la fakton mem
Ho veo, eĉ tiam, kiam la fakto estas farita el falsaj datumoj?
Imagu, ke iu citis tiujn datumojn.
Estis scienco kiu montris ke tio okazis
Ĉu ĉiuj scienculoj samopinias?

mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-23 20:41:58

vincas: Ĉu temperaturo en Tero antaŭ industriiĝo ne kreskis?
Apenaŭ. Sed mi simple rekomendas ke vi serĉu la faktojn.

Jen ekzemple kelkaj grafikaĵoj. Vere, ne eblas eĉ dubi ke la tero efektive varmiĝas, kaj sufiĉe rapide. Ke tio estas kaŭzita de homoj estas eble iomete malpli absolute certe, sed mi pensas ke ankaŭ pri tio apenaŭ ekzistas ankoraŭ serioza diskuto. CO₂ certe rilatas al tera temperaturo, kaj estas klare ke nun pli da CO₂ enatmosferiĝas pere de homoj.

vincas:Ĉu ĉiuj scienculoj samopinias?
Pli malpli jes. Kompreneble, oni ĉiam sukcesas trovi iun deviulon, sed ĝenerale estas tiel ke preskaŭ ĉiuj sciencistoj samopinias ke la tero varmiĝas kaj ke tio estas kaŭzita de homoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-majo-24 13:42:20

mihxil: La fakto ke la temperaturo precize samtempe kun la homa industriiĝo kreskas ja apenaŭ povas esti koincido.
Vi kontraŭdiras!
La fakto, ke la temperaturo precize samtempe kun la homa industriiĝo kreskas, ja verŝajne povas esti koincido!

mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-25 07:24:12

dobri:
mihxil: La fakto ke la temperaturo precize samtempe kun la homa industriiĝo kreskas ja apenaŭ povas esti koincido.
Vi kontraŭdiras!
La fakto, ke la temperaturo precize samtempe kun la homa industriiĝo kreskas, ja verŝajne povas esti koincido!
La temperaturo verŝajne neniam antaŭe tiom rapide kreskis. La mondo ekzistas 4,5 miljardojn da jaroj. La homa industriiĝo ekzistas ĉirkaŭ cent jarojn, pli malpli samtempe kun tiu tre rapide kresko de la temperaturo. Krome ekzistas konata mekanismo kiu klarigas la interrilaton.

Jes, povas estis koincido. Sed mi ne vidas mian 'kontraŭdiron'. Male, estas ja tre malverŝajne ke tio estus koincido, precize kiel mi diris.

Nu, vi laŭlitere diris ke 'versajne povas esti', sed mi supozis tion nur pleonasmo. La 'povas-esteco' ne estas nur 'verŝajna', ĝi estas eĉ certa, kvankam ekstreme malgranda.

maximkaaa (Montri la profilon) 2012-majo-25 08:56:01

mihxil:La temperaturo verŝajne neniam antaŭe tiom rapide kreskis. La mondo ekzistas 4,5 miljardojn da jaroj. La homa industriiĝo ekzistas ĉirkaŭ cent jarojn, pli malpli samtempe kun tiu tre rapide kresko de la temperaturo. Krome ekzistas konata mekanismo kiu klarigas la interrilaton.
Ĉi tia grafikaĵo demonstras ke estis periodoj de rapida temperatura kresko antaŭe industiiĝo.

Reen al la supro