Al la enhavo

Falsaj fremdaj, aŭ ankaŭ strangaj vortoj en via lingvo

de fajrkapo, 2012-majo-22

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-22 16:57:38

Mi estis serĉante la vorto kvankam: aunque, en hispana-angla vortaro, -mi ĉiam forgesas tiun vorton: though, eĉ post multaj jaroj, ekde mi estis knabo en lernejo, mi hezitas inter throught, through, thought, kaj mi fine devas rigardi vortare tiun ŝtorman vorton por mi... (sed la plej malbona afero estas ke mi ankoraŭ ne scias kiel oni elparolas ĝin),- kiam subite mi vidis -autostop- en la vortaro, kiu en la hispana signifas petveturado, el automobilo kaj stop, kaj ĉiam mi pensis ke estas angla vorto, sed mi trovis ke autostop estis hitchhiker en la angla, tute ne same ol autostop!!, Kvankam stop ja devenas el la angla...mi tiam ne multe komprenis la hispanan neologismon, kvankam mi ŝatas autostop, sed ankaŭ mi tre ŝatis la esperantan kreon, petveturi.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-22 18:33:46

Ŝajnas ke ĉi tiu fadeno temas pri la samaj aferoj ol falsaj amikoj kiuj ni vidis alitage, ekzemple vespero-vespo, ĉu vespero estas multaj etaj partoj de vespo? ne.
Sed temas pri strangaj aŭ ŝajnfremdaj vortoj en via propra lingvo, tiel, mi havas informática (miksas información automática, aŭtomata informo): por nomi?-nomigi?, komputil-sciencojn, kaj mi ankaŭ ĉiam pensis pri ebla angla deveno, Informatic, aŭ Informatication...sed, Neee, angle oni diras computer science-s, mi tre malĝojis kiam mi estis knabo en dua lernejo...

Alia vorto stranga por mi estas Delikatessen el la germana, ĉar probable ĝi devenas el delicat-, latina, mi tute ne scias, sed mi demandas min kial ne oni tradukas, ekzemple en la hispana eble estus delicias-delicos, kaj esperante eĉ mi ne scias se eblus delikataĵoj, aŭ delikatecoj... ĉe la PIV ne estas ion pri tio. Sed homoj probable uzados Delikatessen kiel io tre tre bona, kaj ne delicia: delico, aŭ alio.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-22 19:46:47

fajrkapo:ekde mi estis knabo en lernejo, mi hezitas inter throught, through, thought, kaj mi fine devas rigardi vortare tiun ŝtorman vorton por mi...
Laŭ miaj vortaro kaj scio, *throught ne ekzistas.

Ĉiuokaze eble Esperanto helpos vin pri through - ĝi estas la sola el tiuj konfuzeblaj vortoj, kiu havas "r", kaj ankaŭ la Esperanta tra havas "r".

fajrkapo: (sed la plej malbona afero estas ke mi ankoraŭ ne scias kiel oni elparolas ĝin)
Nu, through havas longan u-sonon en la fino (proksimume /[th]ru/ - miascie iuj eĉ skribas ĝin thru); though, havas oŭ-sonon (proksimume /doŭ/); kaj thought havas ion inter a kaj o (proksimume /dåt/).

En la germana ekzistas Handy = poŝtelefono, kiu tute ne estos komprenata de anglalingvanoj en tiu signifo.

Fojfoje la germana pruntis vorton el la angla kaj donis al ĝi pli vastan aŭ malvastan signifon: checken (← to check) signifas en la germana ne nur "kontroli", sed ankaŭ "kompreni"; kaj chatten (← to chat) havas en la germana nur la signifon "retbabili" kaj ne povas signifi ajnan realvivan babiladon.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-22 20:23:33

Simile al la germana handy por poŝtelefono, en Hispanio mi ne scias kial oni uzas Light-lajt por dietaj produktoj, kiam la angloparlantoj uzas diet-n, ankaŭ surprizis tio ĉi al mi. (almenaŭ en Germanio mano estas hand kiel angle)
Poŝtelefono estas tre longa, mi opinias ke kun la uzado, homoj serĉos alian mallongigitan kielon, ekzemple hando, celulo, mobilo, aŭ alian similan.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-majo-22 23:01:00

Por mi la Esperanto vorto "turdo" estas tre strange ĉar en la angla ĝi signifas "merdon" sed en Esperanto estas speco de birdoj. Ankaŭ "fartas" estas por anglalingvanoj stranga ĉar "to fart" estas en Esperanto "furzi". Por brazilanoj la esprimo "mi pretas" estas stranga ĉar en la portugala "preto" signifas "nigra".

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-22 23:34:07

robbkvasnak:Por mi la Esperanto vorto "turdo" estas tre strange ĉar en la angla ĝi signifas "merdon" sed en Esperanto estas speco de birdoj. Ankaŭ "fartas" estas por anglalingvanoj stranga ĉar "to fart" estas en Esperanto "furzi". Por brazilanoj la esprimo "mi pretas" estas stranga ĉar en la portugala "preto" signifas "nigra".
Pli bone ne demandi multe al angloparolantoj kiel ili fartas, ĉu?
Turdo eble estas bruna birdo...
Kion signifas mi pretas brazile?

La hispanaj sonoj ce-ci, za-zo-zu,centro, cocina, zapato, zorro, ktp (elparolataj kiel la angla th-ink, thousand) estis-estas tre strangaj al mi, ĉar estas sonoj tute malsamaj al la aliaj latinidoj, kaj mi ĉiam demandis min de kie tiu sono devenis. En hispanAmeriko ili elparolas simple kiel S, sentro-centro, cosina: kosina-kuirejo, sapato-ŝuo, sorro-vulpo, sed ankaŭ ne plaĉas al mi nek sorro nek zorro-(th, ), kaj en Hispanio Sorro au sapato sonas strange.
Mi pardonpetas por mia (denove) refero al la angla, nun por la sono th, sed estas la sola lingvo kiun mi konas ankaŭ kun tiu sono, kaj ĝi ne estas en Esperanto...

TatuLe (Montri la profilon) 2012-majo-23 00:27:23

fajrkapo:Mi pardonpetas por mia (denove) refero al la angla, nun por la sono th, sed estas la sola lingvo kiun mi konas ankaŭ kun tiu sono, kaj ĝi ne estas en Esperanto...
Vi ne devas pardonpeti pri tio, ĉi tio ja estas forumparto "Pri aliaj lingvoj", en kiu tre indas referi al aliaj lingvoj ridulo.gif

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-23 01:17:26

TatuLe:Vi ne devas pardonpeti pri tio, ĉi tio ja estas forumparto "Pri aliaj lingvoj", en kiu tre indas referi al aliaj lingvoj ridulo.gif
Jes...dankon. Mi volis diri en la senco esprimi ion angle kiam la lingvo uzata estas Esperanto, anstataŭ klarigi esperante, sed ĉikaze mi ne povas uzi esperanton por th...ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-23 09:47:49

fajrkapo:
robbkvasnak:Por mi la Esperanto vorto "turdo" estas tre strange ĉar en la angla ĝi signifas "merdon" sed en Esperanto estas speco de birdoj. Ankaŭ "fartas" estas por anglalingvanoj stranga ĉar "to fart" estas en Esperanto "furzi". Por brazilanoj la esprimo "mi pretas" estas stranga ĉar en la portugala "preto" signifas "nigra".
Pli bone ne demandi multe al angloparolantoj kiel ili fartas, ĉu?
Fakte Zamenhof iam sugestis al anglalingvanoj anstataŭe demandi, kiel ili statas.

Cetere, senkomente:

"Mi estas bone. -- ??? -- Mi diris, ke mi estas bone. -- Jes, sed mi ne komprenas tiun frazon. -- ??? -- Ĉu vi estas bona? -- Hm?!? -- Aŭ ĉu eble vi fartas bone? -- Mi neniam furzas! Kial vi diras tion?! *Aĉulo!!!* [forkuras] -- Kia strangulo! ... Saluton! Kiel vi estas? -- [...]"

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-23 10:26:39

darkweasel: Fakte Zamenhof iam sugestis al anglalingvanoj anstataŭe demandi, kiel ili stata "Mi estas bone. -- ??? -- Mi diris, ke mi estas bone. -- Jes, sed mi ne komprenas tiun frazon. -- ??? -- Ĉu vi estas bona? -- Hm?!? -- Aŭ ĉu eble vi fartas bone? -- Mi neniam furzas! Kial vi diras tion?! *Aĉulo!!!* [forkuras] -- Kia strangulo! ... Saluton! Kiel vi estas? --
Haha, kia malŝanco por anglaj: farto estas baze la unua afero inter esperantistoj...ili devos multe veturi al Bonaero-Argentinio, kaj redoni la Maldivojn...

Reen al la supro