Al contingut

中華文化 Cxina Kulturo

de manlajo, 16 de setembre de 2007

Missatges: 7

Llengua: 简体中文

manlajo (Mostra el perfil) 16 de setembre de 2007 8.32.51

La Luno-Festo
中秋節

La Luno-Festo, unu el la plej gravaj tradiciaj eventoj por ĉinoj, ankaŭ nomiĝas Mezaŭtuna Festo, ĉar ĝi okazas ĉiu jare je la mezo de aŭtuno, t.e. la 15a de la 8a luna monato – la 25a de septembro ĉi jare.
月節, 中國人最重要的節日之一, 又叫中秋節, 因為它在每年秋季之中來臨, 亦即陰曆的 8 月 15 日 - 今年正好是在陽曆的 9 月 25 日.

Legendo diras ke Chang-E /ĉan-o/ flugis al la luno kaj deposte loĝas tie ĝis nun. Oni povus vidi ŝin danci sur la luno dum la Luno-Festo.
傳說嫦娥奔月之後即住在那兒. 中秋節時分我們還可以看見她在月宮裡跳舞哩.

La Luno-Festo ankaŭ estas okazo por familia kuniĝo. Kiam la plenluno altiĝas, familianoj kolektas kune rigardi la plenan lunon, manĝi lunokukojn, kaj kanti lunajn poemojn. Kun la plenluno, la legendo, la familio kaj la poemoj, tre nature ni konsentas, ke ĉi tiu estas perfekta harmonio en la mondo.
中秋節也是家庭團聚的日子. 當一輪明月逐漸上升, 家人們聚集一起觀賞明月, 吃著月餅, 吟誦著有關月亮的詩歌. 明月, 傳說, 家庭, 及詩歌, 這種種自然令我們覺得真是一幅世上完美的天倫之樂.

La Luno-Festo ankaŭ estas vere romantika nokto se ĝi estas kvieta, sen nubo, kaj kun milda zefiro. Amantoj pasigas tian romatikan nokton kune gustumi la bongustan lunokukon kun iom vino aŭ teo kaj ankaŭ rigardi la helan plenlunon.
中秋如果寧靜, 無雲, 又有微風, 它也是個充滿浪漫的夜晚. 情人們共度這浪漫的夜晚, 一起品嘗著爽口的月餅, 再小酌甜酒或熱茶, 同時欣賞著那明亮的滿月.

Por homoj kiuj ne povas kuniĝi, egale ili ankaŭ povas ĝui la nokton tiel, ke de malsamaj lokoj ili samtempe rigardas la saman lunon, kiel la rigardantoj sentas, ke ili estus kune.
無法共聚的人們, 也一樣可以同享這一夜, 從不同地方同時觀看同一輪月亮, 就會覺得好像他們是在一起.

Mi esperas, ke la Luno-Festo alportos al vi feliĉon.
我祝願中秋節為你帶來幸福快樂.

Diversaj lunokukoj de Tajvano
各種台灣中秋月餅

manlajo (Mostra el perfil) 20 de setembre de 2007 11.18.38

水調歌頭 /蘇軾

明月幾時有,
把酒問青天.
不知天上宮闕,
今夕是何年.
我欲乘風歸去,
又恐瓊樓玉宇,
高處不勝寒.
起舞弄清影,
何似在人間!
轉朱閣,
低綺戶,
照無眠.
不應有恨,
何事長向別時圓?
人有悲歡離合,
月有陰晴圓缺,
此事古難全.
但願人長久,
千里共嬋娟.

La Hela Luno /Su Shi

Kiel ofte la luno helas?
Kun glaso da vino, mi demandas al la blua ĉielo.
En la ĉielo kun palaco kaj domego,
Kia sezono estas ĉi nokte?
Mi volas reveni flugante kun la vento,
Sed mi timas, ke la ĉiela jada domo
Estas tro alta kaj malvarma.
Dancante kun mia ombro,
Mi sentas kvazaŭ en alia mondo!
Turniĝas la ruĝa domo,
Kliniĝas la vualita fenestro,
Dume la luno lumas super la sendormulo.
Se la luno ne ĵaluzas,
Kial ĝi plenemas kiam homoj estas disaj?
Homoj havas ĝojon, malĝojon, kaj kuniĝon, foriĝon;
La luno havas helon, malhelon, kaj plenon, malplenon.
Tiu estas tiel ekde pratempo.
Mi deziras al vi longvivon,
Kaj ni rigardu la saman lunon dise milkilometrojn.

placido (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2007 7.57.52

manlajo:水調歌頭 /蘇軾

明月幾時有,
。。。
Kaj ni rigardu la saman lunon dise milkilometrojn.
la poemo okazigis mian hejmsopiron
ne nur la poemo si mem, sed ankaux gxi estis skribita en mia homeco-Zhucheng (antikva nomo: Mizhou)

manlajo (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2007 6.15.12

Chang-E Flugis al la Luno
嫦娥奔月

Antaŭ longtempe, 10 sunoj ekaperis kune en la ĉielo. La tuta loko tuj fariĝis varmega - la tero fumiĝis, la maro sekiĝis, kaj kreskaĵoj en la bieno mortis.
很久以前, 十個太陽突然一起出現在天上. 整個地方隨即變成熱不可當 - 地上冒了煙, 海水乾涸了, 田園的作物都死了.

Vidinte de la okazaĵo, arkisto Hou-Yi /ho-i/grimpis sur la montegon Kunlun, kaj tie, per siaj sagoj li kun tuta energio falpafis la sunojn unu post la alia, ĝis nur unu sola suno restis en la ĉielo.
看到這幅景象, 弓箭手后羿爬上崑崙大山, 在山上以全付力量用他的弓箭把太陽一個個射下來, 只留下一個在天空.

Hou-Yi fariĝis heroo de la lando pro sia helpego al la homoj. Ĉiuj homoj respektis kaj amis lin, multe da junuloj venis al li por lerni arkadon de li. Sed Feng-Meng /fon-mon/, unu de la disĉiploj, estis malbonulo kun malbona intenco.
后羿因為對人民的貢獻而成了國家英雄. 所有人都敬愛他, 許多年輕人來跟他學習射箭. 但是其中有一個徒弟叫逢蒙, 是個懷有不良企圖的壞蛋.

Iun tagon en aŭtuno, Hou-Yi iris viziti amikon sur Kunlun. Survoje li renkontis la di-avinon Wang-Mu /van-mu/, kiu donacis al li eliksiron pro lia heroaĵo. Laŭdire, post manĝanta la eliksiron, oni povas tuj iri al la ĉielo kaj fariĝi senmorta. Tamen, Hou-Yi ne volis forlasi sian belegan edzinon Chang-E /ĉan-o/, tiel li ne manĝis la eliksiron kaj donis ĝin al Chang-E gardteni.
秋天某日, 后羿到崑崙山拜訪朋友. 他在路上遇見了王母娘娘, 娘娘為他的英勇事蹟贈給他一粒仙丹. 據說吃了那仙丹即可升天成仙. 然而, 因為后羿捨不得離開他的嬌妻嫦娥, 所以他不吃仙丹, 反而把它交給嫦娥保管.

Post tri tagoj, Hou-Yi eliris ĉasadi kun ĉiuj liaj disĉiploj. Tamen Feng-Meng, sinŝajnigis malsanon kaj restis hejme. Post ili foriris, Feng-Meng, kun glavo en mano, perfortis Chang-E transdoni la eliksiron al li. Chang-E, sciante ke ŝi ne povas venki lin, tuj elprenis la eliksiron kaj glutis ĝin. Tuj kiam ŝi manĝis la eliksiron, Chang-E sentis, ke ŝia korpo ŝvebas en la aero, flugas tra la fenestro kaj iras rekte al la ĉielo. Chang-E pripensis sian edzon, tiel ŝi flugis al la klara kaj brila plenluno - la plej proksima astro de la tero.
三天後, 后羿和弟子們出去打獵. 逢蒙則裝病留在家裡. 當大家都出門後, 逢蒙手握著劍, 逼嫦娥交出仙丹. 嫦娥知道打不過他, 立即取出仙丹吞下. 吃了仙丹後, 嫦娥即刻感到全身變輕, 飛出窗外, 直奔天上. 嫦娥想起她的丈夫, 因此飛向那輪明亮的滿月 - 離地球最近的星球.

Vespere, Hou-Yi revenis de ĉasado. Sciante la okazaĵon de la servistino, li estis tiel kolera, ke li volus mortigi Feng-Meng. Sed Feng Meng jam antaŭe forkuris. Tiel malĝoje, Hou-Yi rigardis al la ĉielo kaj vokis la nomon de sia edzino. Ĉi-momente, li eltrovis, ke kontraŭ la klara kaj brila luno videblas silueto simila al Chang-E. Hou-Yi tuj ordonis la servistinon pretigi ĉiujn manĝaĵojn ŝatatajn de Chang-E sur la tablon en la ĝardeno kaj ekpreĝis bonfarton al sia amata edzino sur la plenluno. Post kiam la homoj sciis, ke Chang-E fariĝas senmorta, ĉiu jare ili ankaŭ preĝas sub la mezaŭtuna plenluno kaj deziras al ŝi bonfortunon kaj prosperon.
晚上后羿打獵回來, 從侍女得知事件後, 非常生氣, 恨不得殺了逢蒙, 但他早已逃之夭夭. 后羿極為悲傷, 仰望天空, 呼喊著愛妻的名字. 此時, 他突然發現, 在明亮的月上可以看到形似嫦娥的身影. 后羿隨即命侍女在院子裡的桌上備妥嫦娥愛吃的食品, 祭祀月宮裡的愛妻. 當人們得知嫦娥成仙後, 每年他們也都在中秋滿月時拜拜, 祝願她幸運美滿.

Du pentraĵoj pri ŝia flugo al luno: al luno 1 | al luno 2
兩張嫦娥奔月的畫作

youkeqing (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2007 13.05.10

lango.gif Kara Alai: Mi deziras al vi feliĉan luno-feston! Ĉion bonan al vi!

manlajo (Mostra el perfil) 13 d’octubre de 2007 5.09.18

La Duoble-Naŭa Festo
重陽節

La "Chong-Yang /ĉon-jan/ Festo" okazas je la naŭa tago de la naŭa luna monato, kaj estas tial nomiĝas la Duoble-Naŭa Festo. Ĉi jare ĝi okazas je la 19a de oktobro.
重陽節是在農曆九月九日, 因此又稱為重九節. 今年它是在陽曆的十月十九日.

La festo komencis frue dum la Interbatalantaj Ŝtatoj Periodo (475-221 a.K.). Laŭ la yin-yang /jin-jan/ dikotomio, sur tiu baziĝas la ĉina mondokoncepto, yin reprezentas malluma kaj pasiva kaj yang reprezentas viva kaj brila. La nombro naŭ estas konsiderata kiel yang. La naŭa tago de la naŭa monato estas duobla yang tago, tial la nomo "Chong-Yang Festo" (chong signifas "ripeta" aŭ "duobla" en la ĉina). Krome, ĉar duoble-naŭa (jiu-jiu /ĝiu-ĝiu/) estis homonimo de "por-ĉiam", la ĉina prauloj konsideris ĝin bonaŭgura tago, kiu meritas festi.
重陽節起源於戰國時期 (西元前 475-221). 根據中國的陰陽二元論, 陰代表黑暗及消極, 而陽則代表生命及光明. 九屬陽, 九月九日是重陽之日, 故名 "重陽節" (中文的重即是重複, 兩次之意). 此外, 因為重九 (九九) 和 "久久" 同音, 先人們認為是個吉祥日, 值得慶祝.

Okaze de la Duoble-Naŭa Festo, homoj kutime grimpas montojn, ĝuas rigardi florojn de krizantemo, trinkas krizanteman vinon, kaj manĝas naŭtavola-rizkukojn. Tiun tage ankaŭ homoj portas dekoraĵojn faritajn el la zhuyu /ĝu-ju/ planto (cornus officinalis) por eviti malbonaĵojn.
重陽時節人們習慣上要登山, 欣賞菊花, 喝菊花酒, 並吃九層糕. 當天, 人們也佩帶茱萸避邪.

La Duoble-Naŭa Festo ankaŭ estas okazo dedicata al la maljunuloj. Maljunuloj kutime ĝuas ekskurson al vidindaĵoj sur altmonto kun siaj idoj aŭ familianoj. Kompreneble tiu aranĝo estas bona ne nur al la sano de la pliaĝuloj sed ankaŭ helpas al la plibonigo de rilatoj inter la familianoj.
重九節也是敬老的節日. 長者往往在這天由子女或家人們陪伴出遊登山賞景. 當然這種活動不但有益老人健康, 也對家人之間建立良好親情關係很有幫助.

Jen poemo verkita de Wang Wei /van-vej/ okaze de Duoble-Naŭa Festo, tiam li ne eblis ĉeesti kun siaj fratoj grimpi la hejmlokan monton:
下面是一首由王維在重九節因不克和兄弟們登山東故鄉的山所寫的一首詩:

Pripensi Fratojn Je Duoble-Naŭa Tago / Wang Wei

Fremdlande mi estas soleca viro;
Dum festo egas mia hejmsopiro.
Fore vi ĉiuj monton grimpas;
Ĉe vi nur mia ĉeesto mankas.

九月九日憶山東兄弟 / 王維

獨在異鄉為異客,
每逢佳節倍思親.
遙知兄弟登高處,
遍插茱萸少一人.

manlajo (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2008 3.39.21

中秋又來, 轉帖由中國著名世界語者胡國柱先生編著之 "中秋咏月" 電子書供全世界同道共享!

Venas la 2008 Luno-Festo. Jen elibro "POEMOJ pri Luno el Ĉina Poezio" tradukitaj de plurlandaj esperantistoj kaj e-librigita de fama ĉina esperantisto S-ro Hu Guozhu.

Tornar a dalt