去目錄頁

Ĉu estas RSS listo por la vorto de la tago?

xdzt, 2012年5月23日

讯息: 6

语言: Esperanto

xdzt (显示个人资料) 2012年5月23日下午4:12:21

Mi esploris iomete, sed mi ne trovis iun.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月23日下午4:14:51

Almenaŭ iam estis, kaj devus ankoraŭ esti, sed fakte ankaŭ mi nun ne trovis ĝin - eble la teamo forigis ĝin?

Chainy (显示个人资料) 2012年5月23日下午5:35:24

Kiam mi malfermas la paĝon Vorto de la Tago en mia retumilo, mi povas klaki al la kutima RSS-bildeto en la adreskampo de la retumilo, kaj tio donas al mi eblon ekaboni per RSS al 'Vorto de la Tago' aŭ 'Lastaj Novaĵoj'.

Chainy (显示个人资料) 2012年5月23日下午5:41:03

Fakte, se oni uzas la Esperantlingvan version de Lernu, tiam oni vidas sur tiu paĝo klarigon pri kiel ekaboni la RSS-fluon por la Vorto de la Tago. Pro iu kialo tiu klarigo mankas en la anglalingva versio.

xdzt (显示个人资料) 2012年5月23日下午6:13:01

Ha, jes! Dankon! Nun mi vidas. Por iu kiu estas interesita, la rekta ligo estas: http://eo.lernu.net/rss/tagovortoj.php

Chainy:Kiam mi malfermas la paĝon Vorto de la Tago en mia retumilo, mi povas klaki al la kutima RSS-bildeto en la adreskampo de la retumilo, kaj tio donas al mi eblon ekaboni per RSS al 'Vorto de la Tago' aŭ 'Lastaj Novaĵoj'.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月23日下午7:38:36

Chainy:Kiam mi malfermas la paĝon Vorto de la Tago en mia retumilo, mi povas klaki al la kutima RSS-bildeto en la adreskampo de la retumilo, kaj tio donas al mi eblon ekaboni per RSS al 'Vorto de la Tago' aŭ 'Lastaj Novaĵoj'.
Dankon! Tion mi ne vidis, ĉar la nova versio de Firefox kaŝas la abonilon ie en menuo. senkulpa.gif

回到上端