前往目錄

kiu estas la plej grava minaco por la homaro?

貼文者: Paquillo, 2012年5月27日

訊息: 122

語言: Esperanto

vincas (顯示個人資料) 2012年5月30日下午6:08:01

darkweasel:Nu, mi ne komprenas, kio estas geografia kriterio. Ĉu tiu listo? Do kial vi respondis tion al afiŝo, kie mi ĵus diris la malon?
Mi ne komprenas kiun malon vi diris :]
Nu, listo ne temas pri apartaj urboj, sed pri ŝtatoj. Geogratia kriterio en la listo ne estas indikita, sed UN estas, laŭ mi, grava organizĵo kaj ĝia informo estas kredinda.
Ankaŭ al mi estas strange, ke Ĉeĥio (kaj aliaj ŝtatoj) estas en Orienta Eŭropo.

hilex (顯示個人資料) 2012年5月31日上午12:54:51

vincas:
hilex:
freŝdata novaĵo pri egaligo de sovetia simbolaro al nazia simbolaro. Tio ja estas malsaĝago kaj malamika paŝo direkte al Rusio.
Do saĝaj poloj bone faris ;]
Sed la polo mem kun kiu mi parolis pri tio nomis tiujn "saĝajn" polojn malbonaj. Do estas "saĝe" fari tiajn malsaĝagojn? Kvankam de litovo tia konkludo estas atendebla.

vincas:
hilex:Yes, mi ne pravas. Ne poloj sed Pollando.
Do kiu vivas en Pollando?
Verŝajne tie vivas bonaj kaj malbonaj poloj. Malsaĝagojn faras malbonaj poloj kiujn oni devas nomi Pollandon evidente pro ilia aparteno al registaro de Pollando. Ĉu ne? Ja bonaj poloj diras ke ili ne rilatas al tiuj stultaĵoj de ilia registaro.

Kaj ankaŭ en Pollando povas vivi kiu ajn ekzemple turkoj. Ĉu ne? Kaj polo povas vivi ekzemple en la Ekstrema Oriento de Rusio. okulumo.gif Ekzemple mi.

vincas (顯示個人資料) 2012年5月31日上午7:58:09

hilex:Kvankam de litovo tia konkludo estas atendebla.
Ho tio estas komplimento por mi murdisto.gif

hilex:Verŝajne tie vivas bonaj kaj malbonaj poloj. Malsaĝagojn faras malbonaj poloj kiujn oni devas nomi Pollandon evidente pro ilia aparteno al registaro de Pollando. Ĉu ne? Ja bonaj poloj diras ke ili ne rilatas al tiuj stultaĵoj de ilia registaro.
Sed registaro de Pollando estis elektita en demokrata voĉdonado. Do leĝoj de tia registaro estas demokratiaj ;]

hilex:Kaj polo povas vivi ekzemple en la Ekstrema Oriento de Rusio. okulumo.gif Ekzemple mi.
Ĉu vi scipovas pole?

hilex (顯示個人資料) 2012年5月31日上午8:29:29

vincas:
hilex:Kvankam de litovo tia konkludo estas atendebla.
Ho tio estas komplimento por mi murdisto.gif
Kiom da agresemo! Trankviliĝu.

vincas:
hilex:Verŝajne tie vivas bonaj kaj malbonaj poloj. Malsaĝagojn faras malbonaj poloj kiujn oni devas nomi Pollandon evidente pro ilia aparteno al registaro de Pollando. Ĉu ne? Ja bonaj poloj diras ke ili ne rilatas al tiuj stultaĵoj de ilia registaro.
Sed registaro de Pollando estis elektita en demokrata voĉdonado. Do leĝoj de tia registaro estas demokratiaj ;]
Tio ankoraŭfoje pruvas ke demokratio ne estas bonaĵo. Tuton determinas la komuna nivelo de la konscio. Se ĝi estas malalta tiam kaj registaro estos simila al tia nivelo. Sed mi kredas ke estas bonaj kaj saĝaj poloj.

vincas:
hilex:Kaj polo povas vivi ekzemple en la Ekstrema Oriento de Rusio. okulumo.gif Ekzemple mi.
Ĉu vi scipovas pole?
Mi komprenas sufiĉe kvankam ne povas libere komunikiĝi per la lingvo.
En armeo mi havis amikojn litovajn kiuj provis instrui min paroli litove. Honeste mi diras ke la lingvo plaĉis al mi kvankam mi ne scipovas ĝin nun. ridulo.gif

vincas (顯示個人資料) 2012年5月31日上午9:51:55

hilex:Kiom da agresemo! Trankviliĝu.
El via avataro mi vidas, ke vi ankaŭ ne estas tre pacema, pingveno kun glavoj ;]

hilex:Tio ankoraŭfoje pruvas ke demokratio ne estas bonaĵo. Tuton determinas la komuna nivelo de la konscio. Se ĝi estas malalta tiam kaj registaro estos simila al tia nivelo. Sed mi kredas ke estas bonaj kaj saĝaj poloj
Se ia leĝo al vi ne plaĉas, tiam vi diras, ke tia leĝo estas malbona. Sed leĝo estas leĝo, ĝi ne devas plaĉi al ĉiuj.
Mi estas mirigita de alta konscinilevo de poloj. Bedaŭrinde, mi ne estas certa ĉu Litovio havas la saman leĝon :[

hilex (顯示個人資料) 2012年5月31日上午10:56:09

vincas:
hilex:Kiom da agresemo! Trankviliĝu.
El via avataro mi vidas, ke vi ankaŭ ne estas tre pacema, pingveno kun glavoj ;]
Eksteraĵo ofte estas iluzia. Glavoj de ekkono de la vero estas tre utilaj aĵoj. Per ili mi distranĉas sensciecon. okulumo.gif

vincas:
hilex:Tio ankoraŭfoje pruvas ke demokratio ne estas bonaĵo. Tuton determinas la komuna nivelo de la konscio. Se ĝi estas malalta tiam kaj registaro estos simila al tia nivelo. Sed mi kredas ke estas bonaj kaj saĝaj poloj
Se ia leĝo al vi ne plaĉas, tiam vi diras, ke tia leĝo estas malbona. Sed leĝo estas leĝo, ĝi ne devas plaĉi al ĉiuj.
Mi estas mirigita de alta konscinilevo de poloj. Bedaŭrinde, mi ne estas certa ĉu Litovio havas la saman leĝon :[
Viaj vortoj povus esti veraj rilate al naturaj leĝoj. Sed aro da homoj ofte produktas nur stultaĵoj. Kvankam estas kaj esceptoj, sed rare. Fieri pri tiuj stultaĵoj ne estas saĝe. Des pli bedaŭri pri manko en Litovio de tiu stultaĵo.

Paquillo (顯示個人資料) 2012年5月31日上午11:26:28

Vinkas, kial vi malŝatas la rusojn? Ĉu ili ne liberigis vin de la nazioj dum la dua mondmilito?

vincas (顯示個人資料) 2012年5月31日下午3:36:18

hilex:Sed aro da homoj ofte produktas nur stultaĵoj. Kvankam estas kaj esceptoj, sed rare.
Jes vi pravas. Mi eĉ konas unu tian stultaĵon. Mi parolas pri tio, ke aro da homoj elektis Putinon kiel sia prezidento. ;]

Paquillo:Vinkas, kial vi malŝatas la rusojn? Ĉu ili ne liberigis vin de la nazioj dum la dua mondmilito?
Kontraŭe mi amas rusojn, sed tio ne signifas, ke mi devas kunsenti kun opinioj de iuj rusoj.

Nun pri "liberigo". Se rusoj liberigis Litovion kial litovoj multe da jaroj batalis kontrau ili.

Informo en angla
http://www.komisija.lt/en/body.php?&m=11948630...

http://www.genocid.lt/centras/en/514/c/

hilex (顯示個人資料) 2012年5月31日下午8:57:45

vincas:
hilex:Sed aro da homoj ofte produktas nur stultaĵoj. Kvankam estas kaj esceptoj, sed rare.
Jes vi pravas. Mi eĉ konas unu tian stultaĵon. Mi parolas pri tio, ke aro da homoj elektis Putinon kiel sia prezidento. ;]
Tio estas egale tia stultaĵo kiel la elekto de la litovia prezidento. Nur la skalo estas malsama.

vincas:
Paquillo:Vinkas, kial vi malŝatas la rusojn? Ĉu ili ne liberigis vin de la nazioj dum la dua mondmilito?
Kontraŭe mi amas rusojn, sed tio ne signifas, ke mi devas kunsenti kun opinioj de iuj rusoj.

Nun pri "liberigo". Se rusoj liberigis Litovion kial litovoj multe da jaroj batalis kontrau ili.

Informo en angla
http://www.komisija.lt/en/body.php?&m=11948630...

http://www.genocid.lt/centras/en/514/c/
Yes, kompreneble, ja litovoj preferus esti sub nazioj en tiu tempo. Tio estas sarkasmo. Ĉe sovetia "okupacio" mankis genocido kaj holokaŭsto por ke ĝi esti la terura evento. Mi estas malkontraŭ la litovia libero se ĝi ne estas kontraŭ Rusio.
Ĉiu vidas sia vero. Ekzemple Donaldo Tusko pensas ke Pollando estas la plej sufereginta lando en la dua monda milito. Kvankam rusoj ne konsentas kun li.

vincas (顯示個人資料) 2012年6月1日上午8:09:25

hilex:Tio estas egale tia stultaĵo kiel la elekto de la litovia prezidento. Nur la skalo estas malsama.
Kiam voĉdonoj estas en Litovio neniu scias, kiu estos la prezidento, ĉu tio validas ankaŭ en Rusio?

hilex:Ĉe sovetia "okupacio" mankis genocido kaj holokaŭsto por ke ĝi esti la terura evento. Mi estas malkontraŭ la litovia libero se ĝi ne estas kontraŭ Rusio.
Do se tio estis, kiel vi skribas, "okupacio" kial litovoj batalis kontraŭ ĝi. Mi devas redemandi ĉar mi ne aŭdis la respondon. Por litovoj tio ne estis liberigo, ĉar unu okupacio estis anstataŭita la alia. Kvankam litovoj holokaŭston ne spertis, tamen Rusio en Litovio faris gravajn krimojn.

回到上端